Kvankam la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj
estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de
decembro de 1948, kun bedaŭro oni povas konstati, ke tiu komuna celo
(akceptita en la tuta mondo kiel universala progresema doktrino) ne tre
pozitive evoluis ekde tiu jaro. La agresoj kontraŭ la plej fundamentaj
rajtoj de la individuoj ne nur ne regresas, sed oni apenaŭ alkutimiĝis
denunci ilin antaŭ UNO, kaj ofte eĉ ne meritas la atenton de la t.n.
civilizita mondo. Inter ili elstaras la agresoj kontraŭ la virinoj,
kiuj suferas multnombrajn diskriminaciojn, speciale gravajn en certaj
malriĉaj aŭ feŭdismaj landoj, kie la dumjarcenta humanisma batalo por
la virinaj rajtoj ne okazis. Jen kial la proklamon de 1995 kiel
Jaro de la Virinoj,
fare de UNO, ni rigardas pli ol oportuna. Kaj ni kaptas ĉi ŝancon por
denunci la situacion de la virinoj en certaj partoj de la mondo,
ĉi-foje en la riĉaj landoj ĉe la Persa Golfo, kie mono ne mankas, sed
rajtoj aŭ liberoj de la personoj estas konceptoj tute nekonataj, kaj
oni jurisprudencas laŭ kriterioj antaŭaj al la mezepoko.
De tempo al tempo venas al ni novaĵo pri unu el tiaj
kazoj tie ordinare okazantaj, kaj tio estiĝas, kiam la persono ataka en
siaj legitimaj rajtoj aŭ en sia fizika persono ne toleras maljuston kaj
respondas al la perforto per perforto. Jen la kazo de 16-jara filipina
knabino, Sara Balahagan, laborantakiel servistino en Saudi-Arabio, kiu
antaŭ du jaroj mortigis sian mastron en Abu Dabi, verŝajne sindefende
post plurfojaj seksatencoj liaflankaj.
La filipina servistino estis kondamnita de la tiea jurisdikcio al
plurjara prizono, sed la verdikto reviziiĝis kaj en tiu dua okazo
transiĝis al mortpuno. Internacia kampanjo evitis, unue, la
komplican silenton kutiman ĉe tiaj kazoj kontraŭ virinoj en
islamaj landoj, due la ekzekuton, kaj fine instigis multajn
ĵurnalistojn esplori malkovri aliajn similajn dramojn. Efektive, eke de
tio, ĵurnalistoj el diversaj landoj malkaŝis ĉi-specajn maljutaĵojn,
kaj ĉi faktoj tuj disvastiĝis tra la tuta mondo. Ekzemple, nun
oni scias, ke antaŭ nur tri monatoj virino kaj ŝia filino estis publike
ekzekutitaj en Dahra. Oni akuzis la virinon, ke ŝi mortigis la edzon.
Pluraj aliaj kazoj, me malpli ol dekduo en Saudi-Arabio dum la lastaj
tri jaroj, estis zorge kaŝitaj por eviti reagon kompareblan kun tiu pri
la filipina junulino. La sendefendo de la kondamnitoj estis /-as
absoluta kaj ne nur ĉe la juĝejoj, sed ankaŭ ĉe la socio, kiu sin
montras surda al eventualaj rezonadoj, kiam la akuzitoj estas virinoj.
Lasta venis al ni la novaĵo, ke Sara Balahagan ne estos ekzekutita, sed
ricevos kiel punon, krom enkarcerigo,
cent vipobatojn... Terure! Ĉu tio ne ekvivalentas, pli-malpli, al morto?
Kompreneble, kiam tiuj skandaloj skuas la
konsciencon de la publika opinio, abundas pretekstoj religiaj,
politikaj, sociaj, kaj eĉ oni parolas pri antikvaj moroj por pravigi
tion nepravigeblan: la diskriminacion de la virinoj en socio, kiu neas
al ili eĉ minimuman rajtojn kiel personoj. Konkrete en la landoj ĉe la
Persa Golfo ekzistas absoluta kaj netolerenda sendefendo de la virino
antaŭ leĝo. Ĝenerale, virino estas kondamnata de la socio antaŭ ol ŝi
ricevas kondamnon de juĝistoj, kiuj siaflanke kundividas samajn
fanatikajn regresemajn ideojn.
En tiu dura kritiko kontraŭ la jurisprudenco kaj la manko de
garantioj en tiu regiono de la mondo, permesu al mi etendi saman
energian kritikon al tiuj kolektivoj aŭ personoj de la t.n. civilizita
mondo de Okcidento, kiuj ĉe ni, en tiuj ĉi konkretaj kazoj, pretendas
pravigi la aplikon de tiuj kruelaj leĝoj kaj diskriminacioj en la nomo
de certa respekto al la originaleco de tradiciaj kulturoj kaj religiaj
kredoj de tiuj popoloj. Mi aludas pri la naciismaj kolektivoj, kiuj,
defendante etnismajn teoriojn, intencas konservi abomenajn kutimojn kaj
kruelajn uzojn devenantajn el kadukaj tradicioj, kiujn ili difinas kiel
kulturon. Ekzakte en la nomo de la vera
Kulturo, ni protestas per ĉiuj niaj fortoj!
SAT kaj LEA-oj ne povas resti indiferentaj antaŭ tiuj eentoj okazantaj
en la mondo, en kiuj in-seksaj homoj suferas maljuston kaj
diskriminaciojn. Kaj, kiel membroj de laboristaj kaj kulturaj asocioj,
ni devas individue kaj kolektive protesti kontraŭ faroj kiel la
menciita, konstituanta gravan atencon kontraŭ la rajtoj kaj vivo de la
filipina laboristino. Gravas, ke ni mobiliziĝu en tiuj kazoj, kie kaŝe
staras unu el la mlajustaĵoj plej abomenaj ankoraŭ ekzistantaj en la
mondo: la kruelo instigas niajn kolegojn reagi kontraŭ tiuj reakciaj
sistemoj kaj personoj per artikoloj aperontaj en niaj gazetoj kaj per
protestoj sendotaj al la diplomataj reprezentantoj en la respektivaj
landoj. Tiuj protestoj savis ĝisnune la vivon de la menciita
mortkondamnita laboristino. En aliaj kazoj, malfeliĉe, protestomanko
kondukis la aferon al fatala rezolucio: ekzekuto.
Fari nian eblon por disvastigi Esperanton en la
aziaj kaj afrikaj landoj, kie la virinoj ne akiris al si almenaŭ la
juran statuson perbatalitan en nia mondregiono, instigi ilin batali por
siaj specifaj rajtoj, povas esti alia pozitiva konkludo de tiu ĉi
artikolo en la
Jaro de la Virinoj.
La redakcio