Floro estas ornamaĵoLa asembleo de HALE

    Je la 16ª psottagmeza de la 11ª de novembro 1995 kunvenis en aembleo en ampleksa salono de hotelo "Belvedere" de Salou (Tarragona) malalta nombro de HALE-membroj por debati longan tagordon proponitan de nia prezidanto, kies ĉefa celo estis solvi la gravajn problemojn de la Asocio devenantajn el certa neglekto pri la kunlaboro de nia anaro kaj el la trijara provizoreco de nia givda komitato pro tute neatenditaj demosioj de la antaŭaj responsuloj.

    Prezidis la kunvenon k-do Martín Bustín, kaj sekretariis en la asembleo k-do Antonio Marco, pro neĉeesto de la HALE-sekretario.

    Unue oni legis kaj aprobis la protokolan antaŭan akton. Sekvis, laŭ la antaŭvidita tagordo, la temo pri la finacoj de HALE, kaj oni legis la Konto-Etaton koncernan al jaro 1994, jam aperintan sur paĝoj de Kajeroj el la Sudo de la ĉi-jara numero Januaro-Febr-Marto 1995. Konstateblas la malekvilibro inter oredinaraj Enepszoj kaj Elospezoj, klare deficitaj, kies kaŭzon oni devas atribui al neakurata pago de multaj el niaj membroj kaj al la malataj kotizoj neaktualigitaj de la jaro 1988. Feliĉe por la asocio, la kosto de nie gazeto kaj elspezoj de redaktado-administrado estas nekredeble malaltaj, kaj de tempo al tempo nonestaj idealistoj helpas eviti deficitojn per malavaraj donacoj. Do, la nuna favora saldo tute ne esprimas la veran ekonomian situacion de HALE, kiu nepre devus sin subteni per siaj propraj rimedoj. Oni aprobis la Konto-Etaton kaj itnerkonsentis reguligi la malekvilibron.

    Pri la 3a puntkto, nia prezidanto, ofta partoprenant en SAT-kongresoj kaj LEA-kunvenoj ekster nia lando, esprimis la favoran opinion ekzistatan en niaj medioj pri nia rgano. K-doj A. Marco Botella kaj Miguel Fernández, ambaŭ redaktoroj, konfirmis al la ĉeestantoj la komunan decidon forlasi la redaktadon de nia bulteno, tuj post kiam komptetentaj kamaradoj sin proponos por okupi tian postenon. Ĝis tiu momento ambaŭ restos plenumante la taskon kiel ĝis nun.

    Unu el la plej malfacilaj problemoj por tiu ĉi asembleo estas la elekto de nova komitato. La pluraj membroj de la Asocio estis perletere konsultitaj, kun negativa rezulto. Aŭdinte la opinion de la ĉeestantoj, oni elektis la sekvajn kamaraojn por jenaj postenoj:

Prezidanto: Martín Bustín Benito.
Sekretario: Jesús de las Heras Jiménez.
Kasisto: José María Bernabéu Franco.
Redaktoroj de la revuo: Antonio Marco Botella kaj  Miguel Fernández Martín.

    Post aprobo de la nova komitato, oni traktis la temon pri korekto de iama decido pri aliĝo de HALE al HEF. Ne necesas faki pri juro por kopreni, ke tiu aliĝo, laŭstatute, ne eblas. Veras, ke neniam HEF enmiksiĝis en la aferojn de HALE, nek postulis ian ajn dependecon aŭ informon. Temis nur pri konveneco, ĉar la prezidanto López samtempe rolis kiel HEF-sekretario, kaj evidentas, ke li ne povis esti en du lokoj samtempe, sed faktas, ke tiu decido estis kontraŭstatuta, do la asembleo senvalidigis la iaman decidon.

    La 6a punkto de la tagordo temis pri la uzo de la havaĵo de nia Asocio. Ekzistas libroj iam donacitaj de STA al fiakinta unua LEA-o fondita en Tortose en la jaro 1978. La libroj venis al la manoj de la SAT-Peranto en Hispanio, k-do Ramón Manau, kiu, tuj post la fonodo de HALE, metis ilin je la dispono de nia Asocio. Per tiuj libroj kiel bazo oni decidis krei Libro-Servaon en la sino de HALE. Cetere, k-do Bustin ricevis de SAT broŝurservo kelkaj nlibrojn pageblajn post eventuala vendado. Pero ambaŭ kvantoj da libroj, parte nun gardataj de Manau kaj, parte, de broŝurservo, oni povas komenci la vendadon, ĉu sub la respondeco de Bustín aŭ de Bernabeu. Tion devas ili mem interkonsente decidi, ĝis veno de voluntulo por okupiĝi specife pri la Servo. Oportune apero sen Kajeroj listo kaj prezoj de la vendeblaj libroj.

    La 7-a punkto de la tagordo temis pri kotizoj. Kiel antaŭe dirite, niaj financoj tute ne povas subteni la elspezojn nde la Asocio, tial oni nepre devas aktualigi niajn kotizojn. Unuanime onidecidis starigi jenajn abonprezojn kaj kotizojn, kiuj ekfunkcios ekde la 1a januaro 1996:

Kotizo HALE-anoj (ankaŭ SAT-membroj).................800 ptoj.
Abonantoj loĝantaj en Hispanio................................1000 ptoj.
Abonantoj loĝantaj en eksterlando (aŭ ekvivalento).1300 ptoj.

    Je la fina parto de la asembleo oni proponis starigi agadplanon, sed, konsiderante tion for de nia atingo pro certa malintereso de mltaj el niaj membroj, oni konsentis rekomendi al nia anaro, ke ĉiu faru sian eblon por organizi Esperanto-kursojn en la diversaj sindikatoj kaj speciale kunlabori kun la HALE -komitato en la ordinaraj taskoj.

    Tuj poste k-do Antonio Marco informis la sembleon pri al fino de sia verko pri la historio d ela HIspana Laborista Esperanta Movado, tio estas, nia propra historio, kaj tiurilate petis helpon de la Asocio por eldoni ĝin per antaŭmendo de certa vanto da ekzempleroj. Li infomris ankaŭ, ke li faris similan peton al Broŝurservo de SAT kaj SAT-Amikaro, kies respondon li ankoraŭ atendas.

    Oni promesis al li tian helpon.

    Kaj sen pli da traktendau aferoj finiĝis la kunveno je la 18a vespere.
La redakcio.




En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajero 28ª ~ Kajeroj