Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Pajaco

Suspektinda, ĉu ne?
Antaŭ butiko preterpasis viro, kiu atente kalkulis de ekstere kiom da klientoj atendis la servon. Kvankam malmultaj, li kapneis rezigne kaj foriris.

Tio okazis dum kelkaj tagoj antaŭ la malkontenta rigardo de la mastro. Fine, al stranga observanto venis en momento, kiam la klientaro estis sufiĉe multnombra. Li kalkulis kaj tuj malaperis, kun plaĉa mieno. Tiam la mastro ordonis al sia subulo: —Iru rapide, malantaŭ tiu strangulo kaj sciu, kion li faras.

Iom poste revenis la laboristo kaj rakontis al la ĉefo:
—Unue, li aĉetis belan skatolon kun bombonoj, poste li akiris bukedon da lindaj floroj kaj fine, li eniris en la domon...
—En la sia, kompreneble!
—Tute ne, sinjoro, en la via!

---*****---
Alia pro frenezuloj
En neniu "deca" frenezulejo mankas iu Napoleono. iam en imagurba frenezulejo roviĝis du tiaj "eminentuloj". Kiam ili renkontiĝis, ili baraktis; sekve la vundoj tiel abundis, ke la direktoro enpostenigis du flegistojn por speciale zorgi pri ili. Tiu situacio estis tro multekosta, tial la gvidantaro de la frenezulejo decidis forigi la specialajn flegistojn kaj enĉambrigi kune la du malamikajn gastojn, ĉar tiel kredeble— nur unu postrestos!

Nu, pensite kaj farite: oni ŝlosis ilin kune, kun espero pri sukcesa rezulto. Post nelonge aŭdigis bruego sekvita de tre longa silento. Kiam la timoplenaj flegistoj malfermis la porton, ili ekvidis idilian paron. La flegistestro demandis kun scivolemo:
—Kiu estas Napoleono?
Unu e lla du, pozante man-sur-bruste, respondis:
—Mi estas.
Tiam la oficisto sin turnis al la alia:
—Nu, kiu do vi estas?
Kaj la demandito respondis mildvoĉe:
—Mi estas..., Jozefino!

Ĉe la horloĝisto
De antaŭ militaj tagoj s-ro Mensogulo ne vendis eĉ unu horloĝon. Feliĉe,kiam li estis preta por fermi la pordon de sia butiko, en aŭtuna vespero, juna kaj eleganta sinjoro eniris kaj petis pri oraj poŝhorloĝoj. Afablege, la horloĝisto montris al li siajn pelj belajn trezoretojn kaj, per tre lerta kaj daŭra konsilado, prilaboris la vendon de la plej multekosta.

Tiam maljuna kamparanino, ŝarĝita per korboj kaj pakaĵoj, tute senatente al la zorgo de la vendisto, demandis lin:
—Ĉu mia horloĝo estas jam riparita?
Ĝenite, la vendisto respondis:
—Jes!
—Do donu ĝin rapid eal mi, ĉar mi devas trafi la lastan vagonaron!
La vendisto, ne dezirante forlasi la zorgon de la vendado kaj ektimante, ke pro nesufiĉa atento la aĉetonto malaperos, respondis pretekste al la kamparanino:
—Neeble, sinjorino! Mia filo kunportas ĝin en sia poŝo, por daŭre kontroli la efikon de la farita riparado.
—Sed, sinjoro, bonvolu atneti, ke mi estas Teresa García!
—Eĉ se vi estus la reĝino de Hispanio, mi ne povus doni al vi horloĝon, kiun kunportas mia filo, ĵus foririnta de la butiko!
—Mi ripetas al vi, me mi estas Teresa García, kaj ke mi...
—Sufiĉas, sinjorino! Mi tute neniel povas fari miraklojn!
—Ĉu ne miraklojn? Jes, miraklojn vi faras, kaj via filo ankaŭ,ĉar mia riparita horloĝo ne estas poŝa nek braka, sed mura, kaj ĝi pezas almenaŭ dudek kilogramojn!
---*****---
Pri kuracistoj
  —Doktoro, ĉiam, kiam mi vidas vin, mi memoras, ke mi ŝuldas al vi la vivon.
  —Kaj pri la honorarioj, ĉu vi ne memoras?
---*****---
Pri babilemo
Patro klarigas al sia filo la diferencon inter fusilo kaj maŝinpafilo. Li ilustras la klarigon per jena komentario:
—Estas kvazaŭ mi parolus unue, kaj poste respondus via patrino.
---*****---
Sekreto
—Ĉu mi povas konfidi al vi sekreton?
—Diru!
—Urĝe mi bezonas 50 000 pesetojn.
—Nu, imagu, ke nenion vi konfidis al mi!

Kajero 25ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.