Originala poezio

En Granado kun Federico García Lorca

En Granado kun Federico García Lorca Stratoj krutaj ĝis vertiĝo
kornovundoj far la vento
flegitaj per kalk-ungvento
en silenta sunumiĝo;
fontana flustrad', vestiĝo
de iamo senso-scia:
Albaycín, Kvartalo mia,
vi kun impona modesto
muezinas pri l' ĉeesto
de Federico García.

Kaj mi lante pluascendas,
blinda de briloj fasadaj,
dum la cipresoj transkradaj
muta-preĝen sin transcendas.
El la ĝardenoj mur-pendas
konstelacio lilia.
Petale, kvartalo mia,
palpeblas vigla palpito
aŭ flirtemo: la spirito
de Federico García.

Vesperas. Placoj kaj muroj
ekstazas. L' aer' misteras.
Alhambro, transa, liveras
kantilenojn de murmuroj
rojaj: sangas, dum la turojn
lekas ombro reptilia.
Alhambro, lamento mia,
el via rumor' lirika
aŭdeblas la sang' unika
de Federico García.

Grotoj el suker' kaj tristo:
Albaycín de la ciganoj.
Elgitaras bronzaj manoj
esencojn de la ekzisto.
La pravoĉon de kantisto
ŝiras kor-sku' agonia.
Ho gorĝo cigana, mia!
En l' anim' de viaj fibroj
latentas la voĉaj vibroj
de Federico García.
Miguel Fernández

NOTO.- Albaycín (pro. albajsin'): Maŭr-epoka, pleje emblema kaj populara kvartalo de Granado, situanta sur holmo kontraŭa al la Alhambra altaĵo kaj admirata pro siaj stretaj deklivaj stratoj, kalkitaj domoj kaj ĝardenoj, al kiuj floroj, arboj kaj akvolirlado donas mistiki pacan atmosferon. Sur unu el la flankoj de Albaycín etendiĝas Sacromonte, pitoreska ensemblo de kalkitaj kaj puraj kavernoj, kie loĝas multaj el la ciganoj de Granado.
GLOSO
Palpiti: Pulsadi (Parnasa Gvidlibro)

Kajero 25ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.