Fernando de Diego stumblis pri la vorto "eskatologio"
Kiu ne kompetentas pri leksikologio
ne okupiĝi pri leksikografio.
La frazo estas ĉerpitaj el librorezenco pri Du virinoj, originala romano de Harry Mulisch, kiun De Diego aperigis en Venezuela Stelo (n-ro 55, decembro 1993, pĝ. 5-6).
Estas ja evidente, ke don Fernando ne sciis pri la ekzisto en Esperanto de la vorto "skatologio", kies ortografio kaj signifo diferencas disde "eskatologio", la vorto, kiun li misuzis en la recenzo. Per tiu ĉi studaĵo mi donas al mi la taskon erudi la venezuelan esperantiston pri tikla leksikografia problemo.
La etimologio kaj difino de "eskatologio"
Nur tiu ĉi vortformo troviĝas en la teksto surpaperigita de la recenzisto, kaj dank' al Plena Ilustrita Vortaro (PIV), li eksciis, ke ĝi havas filozofian signifon. Tiu ĉi filozofia kaj teologia faktermino devenas de la helena lingvo. La unua morfemo, eschatos (elp. esĥatos), estas adjektivo signifanta "plej malproksima", "lasta", kaj "fina". Eskatologio estas la parto de la teologio, kiu studas lastajn aferojn, t.e., la fina sorton de la homo kaj la universo. Ĝi signifas ankaŭ la aron da kredoj kaj doktrinoj rilatantaj al la transtomba vivo.
La historio de "skatologio" en Esperanto
"Skatologio" mankas en PIV (1970) kaj en ĝia Suplemento (1987) malgraŭ tio, ke ĝi estas uzata en publikigaĵoj antaŭ la eldono de la Suplemento
(vidu notojn 1 kaj 2). Ĝis antaŭ nelonge etnolingvaj Esperanto-vortaroj
tradukis la samdevenajn vortojn en la koncernaj lingvoj per kunmetaĵoj
formitaj per Esperantaj morfemoj.
Laŭ mia scio, la unua Esperanto-vortaro, kiu registras la radikon "skatologi-" estas la nova Grand Dictionnaire Français-Esperanto (1992), en kiu la ekvivalentoj de francaj scatologie kaj scatologique estas "skatologio" kaj "skatologia" respektive.
La etimologio de "skatologio"
La unua morfemo, "skat-", devenas de la helena substantivo skor/skatos,
"ekskremento". Ĝi estas uzata por formi vortojn rilatantajn al
ekskremento sur diversaj niveloj de lingvouzo, jen en la scienca
fakterminografio, je por karakeritizi literaturan subĝenron, jen en la
komunuza lingvo. La sekvaj difinoj ilustras tiun uzadon sur malsamaj
semantikaj terenoj.
Kial Don Fernando konfuziĝis.
Konfuzo inter la du vortoj, "skatologio" kaj
"eskatologio" ne estas ebla por parolantoj de Esperanto, la angla kaj
franca lingvoj, ĉar la ortografio malsamas. Male, pro fonetika apartaĵo
de la hispana lingvo, la du diversdevenaj vortoj akiras la saman ortografion: "escatología". La kialon scias ĉiu lernejbubo: ne estas permesata la konsonant-grupiĝo sc komence de vorto. Same kiel latine scribere kaj schola fariĝis escribir kaj escuela respektive, la ortografio de la morfemo scat- devas esti escat- en la hispana.
Rimarku, ke kompetenta leksikografo, okaze de kompilado de hispana vortaro, devas registri escatología en du apartaj artikoloj pro la masamaj etimologio kaj signifo. En Esperanto-vortaro tiu problemo ne povas estiĝi, ĉar la du vortoj troviĝas en diversaj lokoj en la vortaro.
Dua leksikografo stumblas
Fernando de Diego ne estas la sola verda vortaristo,
kiu eraris pri tiu ĉi temo. E.D. Krause, kiu kompilis
germanan-Esperantan vortaron, ricevis riproĉon de Reinhard Haupenthal,
la recenzinto de la vortaro, ĉar mankas en la verko "la tuta skatologia
vorttrezoro". En replika artikolo, Krause provis defendi sin,
montrante, ke lia vortaro "listigas almenaŭ la jenajn vortojn pri tiu
kartludo..." Sekvis proks. dudek terminoj uzataj en la germana kartludo
skato (G. Skat). Kia
enorma miskompreno! Povra Krause, kiu evidente ne konis la vorton
"skatologio", opiniis, ke ĝi estas las "ologio", t.e., studo aŭ
scienco, de la kartludo skato!
Konkludo
Estas preskaŭ neeble kredi, kiel homoj, kiuj
dediĉas sin al leksikografiaj laboroj, estas samtempe nekompetentaj pri
leksikologio. Oni povas esperi, ke Don Fernando inkludos "skatologio"
en la nova hispana-esperanta vortaro, kiun li nun kompilas.