Literaturo

La eldonoj de SAT-broŝurservo en 1995

Fine de 1994, aperis la 175-a titolo en la kadro de SAT-Broŝursevo, prizorgata de Amika Esperanto-rondo, FR-47470 Beaville!

De kiam naskiĝis la broŝura servo restis jena ĉiama strebado, kvazaŭ "sankta" devo.
—Helpi al publikigo de manuskriptoj, dormantaj en tirkestoj pro manko de eldonrimedoj;
—Disponigi etkoste al neriĉa samideanaro interesajn tekstojn por legado, studado, pridiskutado;
—Samtempe danke omaĝi al verkintoj malaperintaj aŭ plu vivantaj.

En 1995 estos preparata la eldonado de jenaj verkoj:

Vortoj de Valo, kompilao el la 12-jara rubriko de amiko VALE ne la revuo Laute! K-do VALO siatempe amiko de LANTI kaj Rajmondo SCHWARTS, estas nun 95-jara. (Honore al li, kiu jam priskribis siajn "sepdek jarojn sub la verda stelo"... en 1980, sen samtitola broŝuro nun elĉerpita ĉe SAT-Broŝurservo, la ĉi-jaraj abonantoj de Laŭte! ricevis donace reeldonon de "Individuismo en Antikveco", verketo de HAN RINER, tradukita de VALO).

Sin nutri en la naturo, estas ampleksa kompilao de k-do DAZUN, (iama membro de la P.K. de SAT), kiun li mem ilsutris per centoj da desegnoj. Jen valorega helopilo por malkovri la mirindajn trezorojn naturajn.

Prenu plu! estas internacie uzebla E-gramatiko, kiun kompilis amiko GBEBLO Koffi, fervora disvastgiganto de Esperanto en Togolando. Ĉiun "lecionon" akomapanas ekzercoj.

—aldone, "La travivaĵoj de Brava Soldato Ŝvejk" (unua parto), siatempe eldonita de SAT, estos reeldonita kaj dispnigita al tiuj novaj SAT-anoj, kiuj ankoraŭ ne legis la verkon en Esperanto.

Kiel ricevi tiujn broŝurojn? Se vi ne estas abonanto de la broŝura serio: nur informu letere pri via deziro ricevi tiujn kvar verkojn. Vi pagos nur post ricevo, t.e. fine de 1995, 100 FRF, tiel ĝuante 33-procentan rabaton.

Kompreneble, se vi estas jam abonanto de SAT- Broŝurservo / Laŭte!, vi ricevos ilin aŭtomate. Adresi la antaŭmendojn al: Esperanto, FR-47470 BEAUVILLE.

Kajero 25ª ~ En PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.