Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Nur averto
Ŝtelisto prirabas dumnokte homon, de kiu li krom la mono, forprenas ankaŭ la horloĝon... La malfeliĉa homo restas fikse rigardante la ŝteliston. Tiu ĉi minacante la homon al li diras:
—Ĉu vi deziras kontraŭdiri?...
—Jes, sinjoro..., ke ĝi, la horloĝo..., malfruas..., dek minutojn...

Bonkoreco
Kuracisto troviĝas ĉe forpasanto. Ĉar ĉi lasta ankoraŭ ne perdis la konscion, la kuracisto donas al li konsolon kaj konsilon:
—Pardonu ĉiujn, kiuj malutilis al vi!
—Mi pardonas vin, doktoro!, —respondis per susuro la agonianto.

Logike

Iam, sinjoro eniris en kafejon por trinki kafon Li sidiĝis ĉetable, kaj demandis al la kelknero:
—Kiom kostas taso da kafo?
—Cent pesetojn, sinjoro, —respondis la kelnero.
—Kaj kiom kostas taso da teo?, —denove demandis la kliento.
—Same kiel la kafo: cent pesetojn.
—Do alportu al mi tason da kafo.
Kiam la kelnero alvenis kun la kafo, la kliento diris:
—Ho, mi bedaŭras! Vere, mi intencis peti tason da teo, ĉi vi povas ĝin ŝanĝi kontraŭ teo?
—Certe, sinjoro, diris la kelnero, kaj baldaŭ li revenis kun la petita teo.
  Kiam la viro finis trinki la teon, li leviĝis kaj ekeliris.
—Atendu momenton, sinjoro, —diris la kelknero. –Vi forgesas pagi kion vi trinkis.
La viro ŝajnis surprizita, kaj respondis  iom kolere:
—Tio estas sensencaĵo! Kial mi devas pagi la teon? Mi ŝanĝis tason da kafo kontraŭ taso da teo.
—Jes, sinjoro, sed vi ne pagis la kafon
—Sed kial mi devas pagi kafon, se mi ne trinkis ĝin!, —respondis li kolere.
Tiam, li malrapide eliris.
******
Saĝa leĝo
Foje, kelkaj internuloj sukcesis forkuri el frenezulejo. La flegistoj traserĉis la urbon kaj revenis kondukante grupon da dudek individuoj. La direktoro miris pro la kvanto kaj diris al la flegistestro: —Ĉu vi scias, ke nur ses forkuris?
Kaj la demandito aplombe respondis: —Tamen, sinjoro direktoro, ankoraŭ restas multaj en la urbo, vere multaj!

Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.