Lirikaj paĝoj

Poeto


(Al la portugala poeto kaj amiko Gonçalo Neves)
El viaj versoj
emerĝas la surprizo
nien. Kiom da ŝakta
profundo kaj mezur' kaj transmezuro!
Vortoj: vivskuoj—vibroj—transcenditaj
el la anguloj sombraj
de siaj propraj soloj.
Punto miltropa, trupo de sonoroj,
aspir' al bel' kaj kardinala vero.
Vero senkarna, sanga, amo-spura
paperen gutas, paĝojn humidigas.

El via eno
vi plandas sur la bordo
de viaj vundoj homaj kaj mistikaj.
Ĉiaj forestoj kreskas
en vi.
Per via vorto—montra fingro—firma
vi faras al la akv' alvoko-signon,
vi krias al akvo,
vi hastas al la akvo,
kiu serpentas dis kaj disbranĉiĝas
kaj ne sin lasas trafi.
Vi solas preni l' akvon
per la kristala bovlo viavoĉa,
esplori ĝian emon al drivado,
kaj ŝprucas en vi l' vorto.
Vi volas kapti la fuĝeman tempon,
kaj ŝprucas en vi vorto vivrestaŭra.

El via kosmo
geneza vent' emanas,
nian realon tuŝas —Poezio!—,
alportas maron de sugestoj propraj
kaj de ĉeestoj niaj el la tempo,
kiam ni sidis —puraj—,
ankoraŭ  de la mort' nemakulitaj.
kaj la eterna vent' penetras puten.
Priserĉetaŭzas la obskuron. Soras
jarcentojn —ho, el tiel fora fundo
ascendas via vorto
splenda kaj dolorplena kaj ekzakta! —
por resti rande de rigardoj niaj.
Por atentigi nin pri l' disrompiĝo
de l' homa ekzistado,
kiun vi verse volas
al ni redoni jam rekonstruita.

El la foresto
kreskas en vi la vorto,
literoj kaj parolo,
pleno kaj son', ekstazoj
kaj movo kaj sercad' kaj renkontiĝo.
la poemvestoj daŭre
reklamacias pri persona vivo;
pri viv' pli bona l' ekzistadoj noktaj.
Viaj versoj
fariĝas rememoroj por morgaŭo,
celas averti l' nunon kontraŭ miso.
Kaj ni paŝas
laŭ la cirkonferenc' el via vorto
—pleno kaj son'—, kaj via voĉ nin kaptas
vojantaj ade ĉirkaŭ via pulso.

MIGUEL FERNÁNDEZ


Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.