La
67a SAT-Kongreso okazinta de la 16a ĝis la 23a de julio 1994 en
Straznice, Ĉeĥa Respubliko, kun partopreno de pli ol 300 personoj el
pluraj kontinentoj:
-
gratulas
la OKK-on pro la organizo de vizito al loka uzino kaj de debato kun
regionaj sindikatanoj kaj proponas, ke tiuaj aranĝoj plivastiĝu en la
estontaj kongresoj;
-
petas la aktualigojn de regularo aplikenda de la OKK en la organizo de la kongreso;
-
proponas, ke en ĉiuj estontaj kongresoj estu difinita ĉeftemo;
-
petas la Preparkomisionon antaŭvidi reeldonon de PIV tiel ke ĝi estu akirebla de esperantistoj en ekonomie malfortajregionoj;
-
petas la PK-on konsideri la
kritikojn faritajn pri la adresaro (aldoni telefonnumerojn laŭ la peto
de la koncernatoj, reordigo laŭ la poŝta adreso kun aldona esperanta
prononcado);
-
petas de la PK kaj de la
LEA-oj fari informan laboron, i.a. informan kunvenon dumkongresan por
diskonigi al ĉiuj Esperanto-parolantoj la celojn kaj principojn de SAT;
-
ĉagrenite de la decido de la
estraro de FLE, rompi sian ligon kun LEA-komitato, la kongreso aprobas
la reagon de la PK pri tiu bedaŭrinda afero. La kongreso opinias, ke la
rilatoj inter unu LEA kaj aliaj LEA-oj kaj SAT noe povas sti internaj
aferoj de la koncerna LEA. La kongreso alvokas la SAT-anojn restantajn
en regiono de nederlanda lingvo, ke ili laŭeble rezistu al la bato
donata al nia movado;
-
petas PK-on kaj estontecajn
OKK-ojn plani la laborkunsidojn tiel, ke estu sufiĉe da tempo por
pridiskuti gravajn politikajn kaj sociajn problemojnn en la tuta mondo.