Enhavo

Redaktita de Antonio marco Botella. oktobron de 1994Problemoj en nia laborista familio.

Kun bedaŭro ni legis en "Sennaciulo" la temon antaŭ ne longe eksplodintan pri malfondo de FLE kaj starigo, anstataŭe, de esperantista landa societo. Kaj, kvankam ni juĝas, ke la problemo, kaj sekve la decido, estas "interna afero" kaj apartenas nur al la nederlanda anaro, la konsidero, ke FLE estis membro de la laborista familio laŭlonge de multaj jaroj, donas al ni certan rajton, almenaŭ por opinii. Kompreneble, ke tia opinio ne celas havi ajnan sekvon aŭ perforti la volon de niaj nederlandaj kamaradoj en iu ajn senco. Temas nur pri simpla esprimo de niaj priaj starpunktoj.


  Unue ni diru, ke la decidon pri malfondo de FLE ni komprenas nur kiel klaran atakon al la karaktero laborista de la malfondita asocio. La diferenco inter FLE kaj tiu alia fondota kun nacia karaktero kuŝas en la signifo kaj praktikado de la koncepto neŭtraleco, t.e., dum ĉe la laborista iu ajn membro estis tute libera por esprimi sian penson pri politiko, paco, rasismo, milito, homaj rajtoj, ktp., kaj eĉ kohere proponi kolektivan agadon, ĉe la nacia (inklina aŭ aliĝinta al UEA) la anaro de la estonta societo ne povos preterpasi tiun regreseman kaj malaktualan neŭtralismon, kiu karakterizos ĝin. La propono pri eventuala akcepto de SAT-grupo en la sino de la nova Nederlanda asocio ne devas trompi niajn k-dojn: tio ha estas, niaopinie, simpla strategio por konservi la SAT-tendencajn membrojn, ĉar, kiel trafe diris iu  k-do dum la debato pri ĉi temo en la lasta SAT-kongreso, oni ne povas esti neŭtrala kaj neneŭtrala samtempe.

Ni tute ne volas pensi, ke niaj nederlandaj gek-oj decidis frivole fari tian paŝon retren kion certe signifas eniri en la neŭtralecon. Neniu progresema homo povas racie pensi pri la neŭtralismo kiel solvo de iu ajn problemo de la homaro, kaj, el la historio de Eŭropo ni ankoraŭ konservas amaran memoron pri tia sinteno de multaj demokratoj, kiuj anstataŭ bremsi la reakcion, alfundigis nin apike en la duan mondmiliton. Niaopinie, la decido koneksas kun temo debatata nun en SAT, nome la falsa penso, ke ĉiu SAT-ano, nepre, estas sennaciisto, anarkisto, aŭ io simila. Do kompreneblas, ke homoj kun tendencoj diferencaj disde tiaj volas forlasi nian asocion, enviciĝi en alia pli kohera kun ilia idearo, aŭ, se necese, sen difinita linio politika.

Se tio estas subjektiva vidpunko kaj ne respondas al la realo. Laŭstatute SAT ne havas oficialan socipolitikan linion, kaj la koncerna paragrafo de ĝia statuto devus esti pli ofte disvastigata de niaj gvidantoj, se ili aspiras plifortigi nian asocion. Tiu paragrafo tekstas jene: "SAT ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj"...

La principo estas tiel trafa, racia kaj brila, ke neniu esperantisto devus ne aparteni al SAT. Restas do tute klara, nederlandaj amikoj de FLE, ke sennaciismo ne estas doktrino de SAT, kvankam ĝiu organiziĝas sennacie, t.e. ne-nacie. Tiusence bonus, se la PK iniciatus la reaktivadon de Sennaciisma Frakcio en la sino de SAT, por tiuj, kiuj libere volos aparteni al ĝi. Tiel ja oni forigus la erarigan profilon de asocio kun unika idearo, kaj eĉ la eraran penson de ne malmultaj sennaciistoj, kiuj kun falsa logiko ne volas aliĝi al frakcio, ĉar la idearon de SAT ili rigardas frakcieca. Tiu necesa klarigo al niaj membroj, krom eviti fuĝojn kaj kritikojn nekonvenajn, bone efikus por la bildigo de SAT kiel aŭtenta asocio de laboristoj liberpensaj kaj toleremaj, en kies diverseco devus kuŝi ĝia plej granda allogo. Cetere, por veraj sennaciistoj, la frakcio akirus pli purajn konturojn ol nun SAT havas, kaj ĉar pli malproksima de eventualaj kontaĝoj ŝovinismaj, la frakcio spegulus nur siajn proprajn valorojn.

Legante la problemojn.Sed la disvastigo de la vera bildo de SAT ne estas la  sola faro entreprenenda de nia asocio: urĝas jam modernigi grandparte la agadprogramon de nia gvidaparato, ekz. en plena epoko de komunikado, tute ne funkcias internaciskala programo informa kaj propaganda pri SAT kaj ĝiaj celoj. Eĉ interne, minimuma informo pri niaj kongresoj devas esti eltirita el nia Protokolo mem, aperanta en "Sennaciulo" du/tri monatojn poste, kiam la temo estas jam nek novaĵo nek plejofte, interesa. Niaj kongresoj estas nun afero nia, sed devus esti, krome, ankaŭ podio por disvastigi ideojn kaj principojn. Ni ne estas neŭtralaj, interesas nin paco, ekologio, homaj rajtoj, la problemoj de la laborista mondo, sed ni faras nenion seriozan ĉi-terene. Ŝanĝiĝas nia socio, sed ni ne aktualigas nian agadon nek promocias niajn ideojn aŭ disvastigas la esencon de niaj netuŝeblaj principoj. Mankas idealisma etoso al nia laborista agado. Nian plej grandan celon, la defendon de la laboristaj interesoj, oni preskaŭ forgesis... Ni ankoraŭ restas en la 19ª jc., sed sen la brila idealismo de tiu epoko.

HALE instigas la diversajn LEA-ojn al laboro kaj al modernigo de nia idearo kaj de niaj programoj. Kamaradoj, ankoraŭ estas tempo por reagi!
La REDAKCIO

Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.