—Mi venas ĉe vi, sinjoro, ĉar mi suferas pro maldormemo.
—Pardonu, vi eraris pordon, ĉar mi estas veterinaro...
—Mi scias, sed mia maldormemo dependas de hundo.
—Ĉu de hundo?
—Jes, de la hundo de mia
najbaro, kiu dum la tuta nokto bojadas sur teraso. Ĉu vi povus sinjoro,
skribi por mi recepton, por ke ĝi silentu por ĉiam?
Junulo insiste postulas de
fraŭlino rendevuon, sed ŝi restas ĉiam necerta pri la decido. Alvenas
la buso kaj sen konkludi ion ŝi ekiras por enveturiĝi, sed li insiste
haltigas ŝin sur la enirbreto dirante:
—Do, fraŭlino, diru, je kioma horo ni rendevuos morgaŭ?
La personoj amasiĝas post la dialoganta paro kaj scivoleme rigardas la scenon. Ĉiuj koroj emocie batas...
—Aŭskultu —ŝi finfine
respondas —venu ĉi tien je la tria; atendu min ĝis la kvara; se je la
kvina vi ne vidos min, vi povas foriri je a sesa!
Ĝenerala elreviĝo. La buso fine startas...
Juna astronomo klarigis al sia amiko:
—Scienco faras mirindaĵojn en la mondo en monto de Kalifornio ni havas
teleskopon, tiel potencan, ke ni povas rigardi je seskilometra distanco
kaj vidi la okulharojn de bela junulino...
La amiko respondis: —Tio estas tre bone, sed por kio oni deziras vidi belan junulinon je tiu distanco?
Malsanulo, konsultante al fama ĥirurgo, tiel demandis:
—Ĉu mi post tiu grava operacio povos labori?
—Certe —respondis la kuracisto.
—Bone do, tiukaze tute ne intersas min submetiĝi al tiu operacio!
Kliento: —Ĉu vi havas efikan kuracilon kontraŭ nazkataro?
Apotekisto: —Tutcerte, sinjoro, mi konsilas al vi la efikegajn pilolojn de D-ro Fuŝo.
Kliento: —Ho, ne, dankon! Mi estas D-ro Fuŝo.
—Infano, kion vi volas esti, kiam vi estos plenaĝa?
—Mi volas esti stultulo!
—Ho, kial?
—Sinjoro, ĉar mia patro ĉiam envie diras: "Rigardu, kian aŭtegon havas
tiu stultulo". Aŭ "rigardu, kian domegon havas tiu stultulo!"
La fianĉino: —Kiel agrable estos al mi mildigi viajn zorgojn kaj ĉagrenojn!
La fianĉo: —Sed, karulino, mi havas nek zorgojn nek ĉagrenojn!
La fianĉino: —Ho, ne plendu pro tio. Abundon da ili vi havos post nia geedziĝo. Atendu pacience...
Kuracisto kontrolas la temperaturon de malsana sportisto:
—Ho, vi atingis 40 gradojn!
La sportisto reagas tuj: —Diru, doktoro, kia estas la rekordo?
—Ĉu vi perdis la monujon?
—Tute ne! Jen ĝi.
—Nu, bonvolu prunti al mi mil pesetojn!
—Mi laboris kiel detektivon dum multe da jaroj. Tial mi estas malfacile trompebla; mi ne fidas eĉ mian patron!
—Kompreneble, ĉar neniu konas vian familion tiel bone, kiel vi mem!
—Dankon pro la teo, sinjorino, ĝi bone gustis kiel kafo.
—Ho, tre afable viaflanke, sinjorino, tamen ĝi estis ĉokolado!