LA VOJO AL FRENEZECO ESTAS PAVIMITA PER REFORMPROJEKTOJ
Unu el la plej novaj reform-projektoj de Esperanto estas diskonigata fare de organizaĵo kun la mallongigita nomo AEIOU (Asocio Esperantista kaj Internacia por la Ortografio Universala —aŭ— Asocio por Ekspansio Internacia de la Ortografio Unviersala). La bazo de ĝia reformo estas la Universala Ortografio elcerbigita de iu Jon Walter Yung, kiu fondis Union por Nova Alfabeto. Post lia morto en 1981, pluportis la stafet-bastoneton la nuna korifeo de AEIOU, Yannic Gicquel, el Toulouse, Francio.
La eterna demando en la esperantista komunumo, same en la pasinteco kiel hodiaŭ, estas: kiom da esperantistoj troviĝas en la mondo? Kelkfoje la ŝlosila termino en la demando estas la vorto "esperantistoj"; alifoje temas pri "parolantoj de Esperanto". Jen ses publikigitaj taksoj.
Manko de difinado de "esperantisto" kaj "parolanto de Esperanto".
Neniel povas ekzisti valida demografia esploro pri la esperantista komunumo, se oni ne dekomence difinas la du terminojn "esperantisto" kaj "parolanto de Esperanto". En la kategorio de "esperantistoj" estas ofte inkluditaj tiuj homoj, kiuj nur simpatias kun la idealoj de la esperantismo aŭ apogas la movadon buŝe kaj eble ankaŭ poŝe. Ili havas neniun inklinon lerni aŭ uzi Esperanton kaj pro tio formas la t.n. fantoman movadon. Por karakterizi iun kiel "parolanton de Esperanto" estas necese unue decidi pri la nivelo de la lingvouza kapablo ne pasive sed aktive atingenda. Ĉu sufiĉas esti enskribita en elementa kurso? Kion diri pri la eternaj komencantoj, kiuj dum jaroj sukcesis enkapigi nur la minimuman vortprovizon? Ĉu sinjoro "Bonan-tagon-ĝis-la-revido" estas "parolanto de Esperanto"? En kelkaj landoj oni statistikas laŭ la kvantoj da lerniloj eldonitaj kaj venditaj, kvank am estas evidenta, ke ne ĉiu, kiu aĉetas lernolibron daŭrigas studon de la lingvo post la unua leciono.
Konkludo: sakostrato sen elirejo.
La rezulto de tiom da necerteco pri la elnombrataj homoj estas, ke ĉiuj taksoj de "esperantistoj" aŭ "parolantoj de Esperanto", sur tutmonda skalo ŝvebas en la aero. Neniu persono, publikaĵo aŭ organizaĵo pravas pri sia takso, ĉar ili ne posedas iun ajn objektivan bazon kaj nur gurdadas fantaziajn ciferojn. La agado de AEIOU estas kimero, ĉar ĝi ne havas eblon kontroli la ĉi-suprajn ciferojn por ekscii, kiom estas la plimulto de la esperantistoj. Sekve, neniam povos okazi validigo de la "Deklaracio de la 3-a Yarmilo", kaj la klopodoj de la reformemuloj konsistos en vana disipado de tempo, financoj kaj energio.