Movado

La movado en kaj ekster Iberio.

Amboise: Nova Turismo per la Amikeca Reto.

La Amikeca Reto ebligas ja tute novan manieron vojaĝi: la RET-anoj povas viziti ĉiutagajn lokojn, kiujn oni trovas en neniu agentejo (lernejon, fabrikon, privatan domon, kooperativejon, asociejon, teatron, urbodomon, radio-elsendejon, sindikatejon..., ktp.) Tio eblas nur en Esperanto, ĉar ekzistas komuna amika sento. Vi simple provu..., kaj konstatu!

Informoj ĉe: AMIKECA RETO, 88, rue Victor Hugo; 37400-AMBOISE. Tel.: +33-47 57 55 63.

Esperanto estu kvazaŭ globo, el kiu oni vidas de alte. Rapida Esperanto-kurso en Vitoria-Gasteiz

De la 28ª de oktobro ĝis la 1ª de novembro la loka Esperanta Grupo organizas rapidan E-kurson je du niveloj: komencantoj kaj parolantoj. Ĝi okazos en junulargastejo kaj la programo inkluzivas multajn distraĵojn, ekskursetojn kaj viziton al la urbo. Vera etoso esperantista.

La kotizo (maĝoj, tranoktado kaj lernomaterialo!) jenas: studentoj kaj senlaboruloj (9.000 ptoj); laborantoj (13.000). Ankaŭ eblas memzorgi: po 4.000 aŭ 5.000 ptoj). Informoj kaj aligoj : Xaver Armendariz; Beato tomás de Zumárraga, 6, 3-esk, E-01008 Vitoria-Gasteiz. Telf. 945/141847.

Dua Atlantika Plonĝado.

Ĉiujare sunas en suda Portugalio komence de novembro. Ĝuu tiun somerecan veteron ĉi-jare okaze de la Dua Atlantika Plonĝado (10-13/11/94), apud Lisbono, en la urbeto Troia.

Estos distra programo en la apudaj plaĝoj kaj amuzejoj, prelego de Gonçalo Neves kaj movada diskuto. Kontaktu: Portugala E-o Junularo, Rua Dr. Joáo Couto 6 r/c A, P-1500, Lisboa, Portugalio.

Kultura E-Semajno

Kulturo estas flugilo.La Kultura Sekcio de Hispana Esperanto-Muzeo organizas la Duan Internacian Kulturan kaj Turisman Esperanto-Semajnon okazontan de la 15ª ĝis la 22ª de oktobro de tiu ĉi jaro, en "Centro Borja" de Sant Cugat del Vallés (Barcelono). La programo konsistas el intresaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj vizitoj. Informoj: Kultura Sekcio de Hispana Esperanto-Muzeo. Apartado 15027. 08080-Barcelona.



Donneville.- ROK-gazet'

 La 6ª numero de ROK-gazet' ĵus aperis, ĉifoje sur 32 paĝoj, la enhavo abundas je roknovaĵoj. Per tiu ĉi numero komenciĝas nova serio. Ne maltrafu la ŝancon muzikumigi vian kapon kaj kultivi vian lingvon. Informoj: ROK-gazet'" (EIROKKA Esperanto Rok-Asocio) F-31450-DONNEVILLE. Francio.

Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo