Recenzoj

Ilustrita historio de la Laborista Esperanta Movado

Ilustrita historio de la Laborista Esperanta MovadoRainer Noltenius/Detlev Blanke/Eduart Wichmann/Ulrich Lins/Jiri Proskovec. Ilustrita per fotoj el arkivo de migra ekspozicio. 113 paĝoj, 208 x 148. Dortmund 1993.

Apenaŭ mi rimarkis per la titolo la fakan karakteron de la libro, mi kore kaj ĝoje salutis ĝin eĉ antaŭ legi la verkon, ne nur ĉar la historiografia verkado en Esperantujo-Movado alarme malabundas (!) Jen kial nur simpla faka verko devas esti aplaŭde ricevata.

Jes, ekzistas sufiĉe alta nombro da broŝuroj kaj monografioj pri certaj homoj aŭ historiaj eventoj kaprice klasifitaj kiel apartenantaj al la historio de la Laborista Esperanta Movado, sed se oni  atente analizas ilin oni venas al konkludo ke temas pri politikaj verkoj.  Kaj la diferenco inter unu kaj alia koncepto estas sufiĉe granda por ne percepti  kaj distingi la proprajn profilojn  de ĉiuj el ili.

Historio estas scienco studanta kronologie sociajn faktojn el pasinto pri la homo aŭ la homa socio. Ĝi konsistas el du esencaj elementoj: ekspono kaj interpreto. La ekspono devas esti nepre vera kaj fidela; la interpreto rigore senpasia kaj kiel eble plej preciza kaj honesta. Pritaksi homojn kaj eventojn kiel elementoj historiaj ne estas facila tasko, jen unu plia motivo, kiu eksplikas kial abundas la politikaj verkoj kaj malabundas la historiaj. Bona historia verko estas juvelo ĉiam admirinda.

Tiu ĉi "Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado" estas tiel malampleksa, ke malfacile oni povas difini ĝin, ĉar tre malofte ĝi eniras en la kernon de la priskribitaj eventoj. Ĉiu el la indikitaj verkantoj anoncas temon kiun oni trovas, ke tio temas pri parto de teksto jam aperinta en alia verko kaj ne pri tio, io ankoraŭ estas direnda.

Mi instigas al la brilaj verkantoj de tiu ĉi ilustrita historio, verki alian pli kompletan kaj detalan pri la Laborista Esperanto-Movado en Germanio, ĉar eventoj sufiĉe interesaj tute ne mankas en tiu historie riĉa pasinto, fonto de profitindaj spertoj.

Koran dankon al s-ro Ulrich Lins, kiu tiel majstre rakontas sian ĉapitron "Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito", bedaŭrinde tiel mallonga, ke ĝi estas kvazaŭ invito al kompetenta hispana verkemulo insiste plu verki kaj kompletigi tiun draman parton de la historio de la Hispana Laborista Movado, ĉiam pasia, transcenda kaj  drame invitita de la hispana popolo, kiu, se priskribita en unua persono estus sendube enorme alloga. Dankon, amiko Ulrich pro tiu via unuabriko de nova konstruaĵo.

La libreto kiun ni recenzas estas leginda kiel enkonduko al la temo, kaj mi profitas la ŝancon por rekomendi al gvidantoj de specifaj laboristaj organizoj interesiĝi kaj plu atenti pri tasko tiel grava por la interesoj de la laboristaro. Gravas promocii tiun taskon. La historio estas ja nia memoro kaj la laborista popolo devas ĉiam scii de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras. Nur tiel oni povas plenumi konscie utilan taskon por la Movado.

Antonio Marco Botella.



"TRAVIVANTE LA KRIZON".

Libro verkita de samideano Faustino Castaño. Ĝia tuta enhavo temas pri diversaj travivaĵoj kaj kaŭzoj, kiuj devigis la metalurgiajn laboristojn de Asturio kaj Bilbao translokiĝi piede al Madrido (1992) por eksponi al la registaro siajn petojn. En ĝi abundas tiutempaj ĵurnalaj fotoj pri la temo. Formato D A-4, ĝia reproduktado estas fotokopiita, 126 paĝoj. Ĝia prezo 1500 ptoj.


Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo