Movado

Al la laboristoj de ĉiuj landoj: UNU LINGVON!

La historio de la Esperanto-movado bedaŭrinde estas ĝenerale ne tre bone prilaborita. Tio ankaŭ koncernas la laboristan Esperanto-movadon. Por verki pri historiaj temoj necesas dokumentaj materialoj. Tro ofte ĝuste ili perdiĝas post organizaj ŝanĝoj ĉe organizaĵoj kaj, ankoraŭ plej ofte, post la morto de iamaj aktivuloj. Tion konsciante jam antaŭ sia morto la germana laborista esperantisto Eduard Weichmann donacis sian valoran kolekton de laboristmovadaj esperantaĵoj al la "Fritz-Hüser-Instituto pri germana kaj eksterlanda laboristaj literaturoj de la urbo Dortmund'  (Germanio). Tiu instituto kolektas materialojn ne nur pri literaturo sed pri ĉiuj aspektoj de la laboristmovada kulturo, ekz. i.a. pri naturamikoj, liberpensuloj, radio-amatoroj, teatro-grupoj, korusoj, k.s. Ĝi esploras pri tio, publikigas studojn, organizas prelegojn kaj pretigas migrajn ekspoziciojn. La instituto en siaj komfortaj arkivejoj kaj lego-ĉambroj disponas pri 31 000 libroj, pri pli ol 13 000 revuoj kaj 67 kontinuaj metroj da aktoj.

Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon!Esperanto ludas gravan rolon en la laboro de la instituto. Pro la donaco de Weichmann kaj de Weichmann kaj de aliaj laboristaj esperantistoj ĝi posedas pli ol 700 librojn, revuojn el 28 landoj, jarlibrojn, kongresdokumentojn, gazeteltondaĵojn, protokolojn, varbilojn k.a.

Pri la gazeto-kolekto ekzistas aparta broŝuro. La instituto organizis du migrajn ekspoziciojn pri la historio de la laborista Esperanto-movado. La unuan en 1983 (aperis 16-paĝa katalogo). La duan ĝi malfermis kadre de la 78a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio, dum julio de 1993. Por tiu ekspozicio eldoniĝis dulingva katalogo (germana kaj Esperanto), 113-paĝa kun kontribuoj de Blanke, Lins, Noltenius, Proskovec kaj Weichmann. La katalogo haveblas ĉe UEA kaj la instituto. Recenzoj bonvenas.

La tuta multkolora ekspozicio konsistas el 24 plastikaj tabuloj (90x100 cm) kaj 10 kartonaj. Ili estas facile munteblaj sur portiloj aŭ pendigeblaj sur muroj. Haveblas afiŝoj. La ekspozicio, kiun pagis la urbo Dortmund, estas senpage pruntebla. Interesiĝantaj landaj aŭ regionaj asocioj organizantoj de kongresoj kaj aliaj aranĝoj aŭ eĉ lokaj kluboj povas prunti ĝin senpage, sed oni devas zorgi pri transporto kaj sekuroj. La instituto, kiu komunikas en Esperanto, disponigos informfolion pri la teknikaj detaloj.

Skribu al: Fritz-Hüser-Institut, Ostenhellweb 56-58, D-44135 Dortmund. Germanio. Tel. (--49)-231-5023227).


Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 5a) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo