Movado

La stabiligo de HALE

La malalta nombro da membroj de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, kaj sekve ankaŭ de homoj kapablaj por la gvidado de la Asocio kreis/as gravajn problemojn por la stabiligo kaj malvolvo de la hispana LEAo: ne abundas la personoj pretaj dediĉi siajn tempon kaj talenton al nia progresema idearo.

La problemoj komenciĝis kiam post longa prezida periodo de la antaŭa pezidanto, k-do López, el Seviljo, li konfesis sian malkapablon plenumi la minimumajn gvidajn taskojn, ĉar samtempe li ankaŭ devis ofici kiel delegito de ILEI en Hispanio, sekretario de HEF, kaj ekster la Esperanta Movado ankaŭ kiel responsulo pri certaj lierecanaj sindikataj taskoj. Ni bone komprenas lian malkapablon atenti tiom grandajn diversajn taskojn!

Pasintjare, la indikita prezidanto kunvokis la ĉiujaran asembleon en Valencio, sed li ne veturis tien por prezidi ĝin, kaj la kunveno ne  okazis. Provizore oni elektis novan gvidan komitaton, sed kiam ĝi devis esti konfirmita ĉi-jare en la kunvokita kunveno okazonta en Malago, neniu komitatano prezentiĝis, kaj simile kiel en la antaŭa jaro la asembleo ne okazis... Kion fari?

La problemo tute ne kusis en la rilatoj de HALE kun HEF, kiel erare opiniis certa respondeculo de nia Asocio, ĉar neniam  HEF postulis okazigi niajn kunvenojn samtempe ol ĝi, nek intervenis en la interna politiko de HALE. Neniam! La decido naskiĝis kiam grandparte el nia anaro konstatis, ke la ĉiujara HEF-kongreso estis bona okazo por pli alta partopreno de HALE-membroj en nia asembleo.

La problemo pri okazigo de la ĉiujara asembleo de nia LEA-o (kun konsiderinda nombro da emerituloj kaj senlaboruloj kaj tial kun malaltaj ekonomiaj rimedoj por longaj vojaĝoj) inklinis al la nuna provizora prezidanto sugesti kiel solvon "okazigi referendumojn simile kiel tiuj de SAT por agi pli demokratie". Sed la afero ne estas tiel facile, unue, ĉar la debatotaj temoj kiuj aperas en la ĉi jara Tagordo postulas diskutadon kaj ne solveblas per simpla akcepto aŭ malakcepto, tio sen mencii la prezenton de eventuala agadplano, tiel urĝe bezonata en nia LEA-o. Due, ĉar ni opinias neakceptebla la uzon de referendumo: la hispanaj antifaŝistoj ne facile forgesas, ke diktatoro Franco kaj aliaj faŝistaj reĝimoj uzis tiun sistemon por legitimi maljuston kaj tiranion, do, la fakto ke referendumoj estas uzata de SAT, tute ne sufiĉas por garantii la demokratiecon de tiu elekto-sistemo. Tute kontraŭe, en nia opinio tiu estas unu el la defioj urĝe solvendaj, kiu havas nia internacia asocio por pli korekta gvidado fare de la Centra PK de SAT: referendumoj per listoj fermitaj, pretigitaj de homoj el unu sola lando por sennacieca tutmonda komitato, kiuj fakte sin prezentas por elekto, ne estas tro demokrata sistemo kaj estas garantio pri eternigo de kontinuisma politiko, kiu, finfine fariĝas korupta, tirana aŭ kaduka. Elektu vi mem, kara leganto, la terminon kohere kun la karaktero de ĉiu kazo.

Kompreneblas, ke ni ne pretendas ofendi niajn k-dojn nun oficantaj en la gvida aparato de SAT en Parizo, ja ni parolas pri ideoj kaj ne pri personoj, ĉiukaze se ili uzas instrumenton kadukan hereditan el pasinto, ni ĉiuj kulpas, same kiel respondeco nia ankaŭ estas la stagnado de la Laborista Movado en la tuta mondo: ĉiu politiko nepre bezonas, krom resti fidela al siaj principoj kaj celoj, ankaŭ evolui kun la socio kaj sekve sin renovigi paralele kun la ŝanĝantaj tempoj. Laste, tiuj sociŝanĝoj estis gigantaj en ĉiuj aspektoj , kaj tamen, ni, laboristoj, movis eĉ ne unu fingron por atingi la nivelon bezonatan. SAT kaj LEA-oj ne estis escepto. La solaj ŝanĝoj en nia sindikatoj estis la burokratiĝo de niaj gvidantoj, sed fakte ni uzas saman politikon ol tiun uzitan dum la antaŭa jarcentofino kaj komenciĝo de la nuna, dum alarme oni konstatas, ke nia asocio enorme ŝanĝis, kaj niaj laboristoj, grandparte nun tekniksitoj, ekonomiistoj, administrantoj aŭ brilaj inĝenieroj venantaj el tiuj ŝanĝiĝoj, apenaŭ sin rekonas kiel samklasaj de manlaboristoj kaj senlaboruloj, kaj certe kun problemoj aŭ bezonoj teknikaj, ekonomiaj kaj laboraj tute malsamaj inter ambaŭ sektoroj. Kontraŭ la kapitalismo ankaŭ ni uzas similajn kadukajn programojn. Pasive oni rigardas la problemojn kaj oni aplikas malnovajn formulojn, simile kiel ni agas uzante tiun instrumenton el pasinto nomata referendumo, kies demokrateco nun terure lamas... Ĉu ni ne devas elpensi pri moderna teorio por defendo de la laborista klaso? Sendube jes! Sed la decidon oni prokrastas jam de antaŭ longe unu tagon post alia.

Revenante al nia konkreta temo, ni konsciu ke la stabiligo de HALE, eble eĉ la ekzisto mem de nia Asocio, dependas de niaj klpodoj en eventuale konvokenda asembeo, ĉar multaj estas la temoj traktendaj kaj revivliĝo de nia LEA-o montriĝas urĝa neflankenlasebla. Ni esperas, ke kelkaj el niaj membroj (feliĉe multaj), kiuj laste montriĝis sufiĉe netoleremaj rilate alies opinioj, estos sufiĉe komprenemaj kaj tiel percepti, ke HALE estas asocio de laboristoj esperantistaj kaj tial konsistanta el homoj diverse liberpensantaj, de unu sola ideologio, kaj ĉiuj meritas respekton al la propraj konvinkoj. Nia devizo povas esti, krom tiu de SAT pri kutimiĝo al eksternacia sent- pens- kaj agad-maniero, la unueco en la diverseco...

Nia tuja celo devas esti nia firma volo por rapida revigliĝo de nia Asocio, kaj la magia vorto por ni: KUNLABORO!

LA REDAKCIO.


Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 3a) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo