Lingvo

Paĝoj el la
LABORISTA E-MOVADO EN HISPANIO

Simile kiel okazis en la neŭtrala Esperanto-Movado ĉe ni, la hispana laborista popolo bonvenigis Esperanton jam je la komenco de tiu ĉi jarcento. Kontribuis al tiu favora akcepto la opnio de elstaraj progresemaj hispanaj politiksitoj, inter ili la eminenta eksprezidento de la Unua Hispana Respubliko, s-ro Francisco Pi y Margall, de kiam li publikigis en la jaroj 1898 kaj 1900 ampleksajn artikolojn en Madridaj respublikanaj ĵurnaloj laŭdajn al la nova lingvo internacia.

La unuaj hispanaj laboristaj esperantistoj aktivis unue individue, kaj pli malfrue jam kolektive en la sino e laboristaj asocioj, precipe kiel Fakoj en la kadro de la Socialista Partio, tiam, kune kun la sindikato Ĝenerala Unio de Laboristoj, la plej prestiĝaj politika partio kaj sindikato, respektive, en Hispanio. Ekzistis en la tiama laboristaro la firma konvinko, ke uniuversala lingvo Esperanto estas efika ponto kondukanta al la unueco de la popoloj kaj interkompreniĝo de la homoj. Kaj tiu penso fariĝis idealo de grandnombraj laboristoj.

Unu el la unuaj sukcesoj de Esperanto en hispanaj laboristaj medioj okazis en la jaro 1904 en Terrassa, kie, kadre de Laborista Kongreso, samideano Johano Camps (m. 1909), elstara laboristo espeantista el Sabadell, proponis Esperanton kiel lingvon uzendan por interrilatoj kun eksterlandaj laboristaj organizaĵoj, kiam en tiu ĉi urbo apenaŭ oni konis la internacian lingvon. La propono estis akceptita.

En 1905, tre favore impresis en laboristaj medioj la homamaj ideoj proklamitaj en la Bulonja Deklaracio en la kadro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Boulogne-sur-Mer, kiu en la hispana gazetaro estis tre disvastigita, kaj jam individue komenciĝis la prozelitisma tasko de laboristoj esperantistaj.

En 1906 esperantistiĝas Julio Mangada Rosehörn (1), kiu, kvankam militisto, grave influis/os ne nur la Hispanan Esperanto-Movadon, sed ankaŭ la Laboristan. Mangada estis framasono kaj akceptis Esperanton kiel plian batalilon bonan por venkigi sian idealon pri frateco kaj justeco en nia socio. La framasona societo "Granda Oriento" eldonis tiam ĉiumonatan gazeton "Luz Española" (Hispana Lumo), kie aperis filozofiaj kaj homamaj progresemaj artikoloj. Idealisto kaj nelacebla propagandisto de Esperanto, Mangada ekpropagandis nian internacian lingvon per tiu revuo jam en 1907. La bulteno, ne nur disvastigis kulturajn sociopolitikajn kaj filozofiajn temojn, sed ankaŭ aperigis serion da lecionoj pri Esperanta Gramtiko, verkita de Manda, kiu ne longe poste, surbaze de tiuj lecionoj, eldonos Esperantan Gramatikon, sian unuan libron, "El Esperanto al alcance de todos" (Esperanto je ĉies atingo) (1).

En 1908 oni fondas en Barcelono la esperantistan laboristan societon "Tero kaj Libero", kun karaktero laborista kaj surbaze de anarkiista idearo, kies unua prezidanto estis Mauricio F. Eixala. Aliflanke, en aliaj asocioj kun tiu ideologio kreskis la nombro da E-simpatiantoj, kiuj vidis en la internacia lingvo elementon ne ŝtatan, koheran kun la propraj individuismaj ideoj pri homaro pli libera kaj socio pli moderna, justa kaj esence solidara inter ĉiuj popoloj de la tero. La nova lingvo signifis por tiu kolektivo la eblecon eduki la novajn generaciojn en la interkompreno de homoj kaj popoloj.

LA HISPANAJ LABORISTOJ ANTAŬ LA UK EN BARCELONO.-

En Hispanio la klasbatalaj esperantistoj neniam montriĝis speciale kritikaj kontraŭ la neŭtrala esperantista movado, sed en 1909 ili ne samopiniis, kiam la burĝaj esperantistoj organizis la 5-an Universalan Kongreson en Barcelono.

Okazis tiam en la kataluna ĉefurbo, gravaj politikaj protestoj kiel sekvo de popola reago kontraŭ la enŝipigo de rezervo-soldatoj partoprenontaj la nordmarokan militon (11an de julio 1909). Similaj incidentoj okazis en Madrido kiam soldatoj de la regimento "Arapiles" ne obeis militistajn ordonojn pro identaj motivoj, kaj ili, kun alta partopreno de civitanoj bruligis trajnon en la stacidomo Atocha. La afero komplikiĝis en Barcelono, kiam, kontraŭ strikdecido fare de socialistoj, anarkiistoj kaj radikaluloj, la hispana registaro proklamis sieĝostaton kaj surstratigis la armeon. Tio kolerigis la laboristaron de la kataluna ĉefurbo, kiu, tial kaj per iniciato de radikaluloj (kiuj sen tro mediti pensis, ke tiu estis bona ŝanco por komenci revolucion) forbruligis religiajn konstruaĵojn kaj starigis barikadojn. Ja ne plu temis pro protesta striko, sed pri io pli grava: sindikataj aspiroj, kontraŭmilita, kontraŭmonarkia aŭ katalunisma politiko, protesto kontraŭ la registaro... En Sabadell, Mataró kaj Manresa oni proklamis la Respublikon. En Figueras la popolo tute malhelpis la koletiĝon de rezervo-soldatoj (la kunvokitoj estis 600 kaj nur prezentiĝis 2). En Sabadell, en mitingo sur la placo Vallés kolektiĝis 20.000 laboristoj...

La respondo de la konservativa ĉefministro Maura estis terura: senhezite li ordonis uzi ne nur fusilojn sed ankaŭ kanonojn, kaj perforte konkeris straton post strato. La popoldomo de Barcelono kaj aliaj konstruaĵoj estis sovaĝe detruitaj kaj en ili multaj laboristoj masakritaj. La rezulto de la tiel nomata "tragika semajno" de Barcelono (26-31 julio 1909) estis tre dolora: pli ol cent mortintoj kaj kvincent vunditoj. Estis enkarcerigitaj miloj da laboristoj, 2000 priprocesitaj, 175 deportitaj, 59 kondamnitaj al dumviva mallibero, 5 mortkondamnitoj ekzekutitaj (2).

Tiu terura punagado okazis iom antaŭ, dum kaj tuj post la UK kaj precipe kontraŭ anarkiistoj kaj socialistoj en tiu momento kunbatalantaj sur la  barcelonaj stratoj, ĉe kies rondoj ŝprucis la unuaj hispanaj klasbatalaj esperantistoj. Eĉ unu semajnon antaŭ la okazigo de la UK estis arestita la pedagogo gvidanto de la t.n. "moderna lernejo", Francisco Ferrer i Guardia, liberpensulo, kiun la registaro pretendis prezenti kiel la ĉefan kulpulo de la sanga ribelo... Zamenhof mem, malgraŭ la efektiva helpo, kiun la hispana registaro donis al la kongreso, devis klare mencii en la malfermo-parolado de la 5a UK "la malfeliĉajn barcelonajn okazintaĵojn", kaj rilate la akcepton de Barcelono al la kongresanoj li substrekis ke, nur apartaj neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon. Tio estis, pli ol mencio, vera plendo. Kvankam ĉiukaze neniam tiu kongreso devis okazi sub tiu bedaŭrinda etoso Nur unu monaton post la UK Francisco Ferrer estis mortkondamnita de militista tribunalo kaj mortpafita en la kastelo Montjuic (13ª oktobr. 1909). Protestmanifestacioj de laboristoj en ĉiuj plej gravaj eŭropaj urboj devigis la ĉefministron Maura demisii tute senprestiĝinta.

Ferrer i Guardia kredis la Modernan Lernejon en KatalunioEkzistas filmo pri la "Tragika Semajno" de Barcelono, titolita  "Ciutat Cremada" (Bruligita urbo.- 1935), en kiu aperas scenoj de revoluciouloj lernantaj Esperanton aŭ praktikantaj nian internacian lingvon. Tiu detalo nuancas la etoson tiam ekzistantan en laboristaj medioj, ke Esperanto estas ilo de frateco kaj interkompreno de homoj kaj popoloj. Rimarkinda estas vivero pri la biografio de Francisco Ferrer, tiam tiu ĉi granda pedagogo pretigis sin projekton pri la "Moderna Lernejo"; tiurilate iu kataluna naciisto proponis al li, ke la instrulingvo devas esti la kataluna, sed li tuj respondis al proponinto: "Tiu estus rezervi la raciisman instruadon al limigita grupo de infanoj, do estus pli racie uzi Esperanton, se tiu lingvo estos suifiĉe disvastigita"...

Tiuj bedaŭrindaj eventoj okazintaj en Barcelono bremsis, sed tute ne povis haltigi al progresadon de Esperanto en laboristaj asocioj, ĝuste kiam jam ekfloris la unuaj kolektivoj sub tiu duopa signo: laborismo kaj esperantismo.

LA LABORISTA MOVADO POST LA UK EN BARCELONO.

En oktobro de 1910 la laboristoj kun anarkiismaj tendecoj fondis en Barcelono la sindikaton CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro), en kies fondkongreso oni rekomendis same individue kiel kolektive lerni kaj uzi Esperanton.

Oferema estis la tasko dum tiu jaro de D-ro Hita, estrarano de la Socialista Esperantista Grupo de la Arboleda (Biskajo), gvidanta dum tiu jaro posttagmezan Esperanto-kurson speciale organizitan por minlaboristoj, sed pli peniga sendube ĝi estis pro la lernantoj, ĉar tiuj ministoj laboregis ĉiutage de la sesa vespero ĝis la sesa matene.

En tiu sama jaro la Sabadell-a esperantista societo "Esperanta Semo" organizis propagandan feston en la progresema "Centro Respublikana Federaciisma" kaj tiuokaze prelegis la sekretario de la Sabadell-Urbestraro, k-do Jozefo Altura i Pujada pri "Esperanto ku la laboristoj" (k-do Jozefo Altura i Pujada ekziliĝis post la hispana intercivitana milito en Venezuelon, kie li forpasis).

Memorinda por la hispana esperantistaro estis la jaro 1911, ĉar la registaro oficiale permesis per dekreto instrui Esperanton en lernejoj kaj universitatoj de la Ŝtato. Ankaŭ la laboristaj esperantistoj firme progresis: en Madrido fondiĝis  esperantista socialista rondo "Libera Homo"; en Gijón en la sino de la Laborista Ateneo estis kreita esperantista fako, kiu vigle aktivis sub gvidado de esperantistoj tiel kleraj, kiel Alfredo Villa, Juan Fernández, Francisco Fraga kaj E. de Castro en Kordovo, Paul Linares sukcese prelegis en laboristaj rondoj, precipe en "Respublikana Centro de la Junularo"; en Vaskolando la socialistaj esperantistoj viglis precipe en la sino de la Socialista Partioj de Bilbao kaj La Arboleda; kaj en Madrido tuj post la malapero de "Luz Española", Julio Mangada kun Fernando Redondo kaj la presisto Emilio González Linera, ĉiuj tri framasonaj, decidis publikigi esperantistan revuon, kiu aperos en 1912 sub la titolo "HOMARO".

Paralele kun tiu aktivado, Mangada gvidis Esperanto-kurson, unu en la Madrida E-Grupo, alian en la prestiĝa kultura Centro "Ateneo de Madrido". En tiu ĉi lastas Centro, Mangada instruos Esperanton ĉiujare, de 1912 ĝis 1935, escepte dum la jaroj, kiam la militisto estis destinita malproksime de Madrido.

En 1913 D-ro Zamenhof agnoskis la idealisman taskon de tiu esperantista triopo Mangada-Redondo-Linera, kaj petis ilin eldoni lian "Deklaracion pri Homaranismo" (5.000 ekz.), kiun ili presis kaj transdonis al Majstro je tre modesta prezo, nur kontraŭ la paperkosto. Zamanhof neniam forgesos la malavaran sintenon de tiuj tri idealistoj kaj, kiam li persone akceptis Mangada-n okaze de Universala Kongreso en Berno (1913), li havis nur afablajn esprimojn por ili, kaj ĝis lia forpaso konstanta korespondado nutris tiun reciprokan altan estimon.

Kun la komenciĝo de la Unua Tutmonda Milito en 1914 naskiĝis periodo de teruraj malfaciloj por la disvolvo de Esperanto en Hispanio, devenintaj de la milito mem, kvankam nia lando fakte ne partoprenis en la konflikto. Malaperris asocioj, revuoj, pacaj projektoj kaj puraj idealoj, kaj iĝis realo la plej kruelaj aspektoj de la vivo: malamo, ruino kaj mizero, en grandaj dozoj... Iĝis kutimo paroli nur pri milito, bataloj, strategioj, konkeroj kaj ĉiam pri miloj da mortintoj. Multaj el niaj kamaradoj forlasis niajn vicojn, bedaŭrinde!

La neŭtrala Esperanto-Movado preskaŭ malaperis en Hispanio, kaj restis nur izolitaj E-Grupoj, la plej gravaj. La krizo de valoroj, ekonomia malstabileco kaj la alta kosto de la papero forbalais la regulan aperadon de esperantistaj revuoj, inter ili "Homaro". En la lando restis nur revueto eldonita de la Popoldomo de Madrido "Socialismo Esperantista", (4 pĝ. 34 x 24), organo de la socialistoj de la hispana ĉefurbo.


VERKOJ KONSULTITAJ:

(1) "Aŭtobiografio", de Julio Mangada Rosenörn.  (Ne publigita).
(2) "La Deknaŭajarcenta Hispanio", de Manuel Tuñón de Lara.
(3) "Analoj de la Esperanta Movado en Hispanujo", du volumoj (1987), Dua eldono, de Antonio Marco Botella.

Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo