Asocio

Kotiztabelo por 1994.

Baza jarkotizo por SAT-membro............................1.500,- Ptoj
Jarabono "Sennaciulo".............................................1.800 "
Abono "Sennacieca Revuo".........................................450 "

Jarabono "Kajeroj el la Sudo".......................................800 "
Membreco de HALE kun revuo por SAT-membroj........500 "

Niaj kamaradoj devas atenti ĉi-jare jenajn rimarkojn:

  1. Pagante sian kotizon, SAT-membro dezirante ricevi la asocian organon "Sennaciulo" devas krome pagi ties abonon.
  2. Ĉiuj membroj escepte de la familianoj, aŭtomate ricevas la jaran kajeron "Sennacieca Revuo" sen plia abonpago.
  3. Emeritoj, senlaboruloj, gejunuloj (ĝis 25-a jaro) pagas la duonon de la baza kotizo.

NOVA SAT-Peranto por Hispanio kaj KASISTO de HALE:
Nicolás GIL CARBALLO: Apartado 305. 24080-LEON. (Hispanio).

Sendo de kotizoj kaj abonoj al la indikita k-do per poŝto kaj sen aldona kosto ekde ĉiu hispana poŝta oficejo al:
"Cartilla Postal n-ro 29-85.039477.

Konsilinde estas anonci al nia k-do GIL CARBALLO la sendon de la mono perletere.


Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo