Lingvo

Kiel KABE konfuziĝis pri la uzo de "de" kaj "per"

Enkonduko

   La provo rehabiliti KABE la renegaton fare de iu Gonçalo NEVES, estas destinita al fiasko (1). Mi jam demonstris lian leksikografian nekompetentecon, analizante misajn kaj mankhavajn difinojn en lia Vortaro de Esperanto Nia Bulteno, 1990 septembro-oktobro; 50: 10, 12. Bernard Golden: Aŭtodafeo por la vortaro de KAVE: Nia bulteno. 1991 novembro-decembro; 54: 18-19.">(2). Antaŭ nelonge mi entreprenis esploron pri la uzo de prepozicioj en lia Esperanta traduko de la romano La Faraono verkita de Bolesŭaw Prus'. La rezultoj montras ankorŭfoje, ke KABE ne estis tiel eminenta lingva majstro, kiel kelkaj homoj volas kredigi. Por la celo de tiu studaĵo mi limigas min al pritrakto de la uzo de "de" kaj "per" kun la pasivaj participoj "kovrita" kaj "ĉirkaŭita".

La lingva Respondo de Zamenjof

   Laŭ Lingva Respondo 132ª (sesa eldono), d-ro Zamenhof klarigas, ke "per" estas uzebla post pasiva verbformo nur, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem sed rimedon uzatan de iu alia aganto. Ne bona estas la esprimo "la tero estas kovrita per neĝo", ĉar tie ĉi ne iu kovras la teron per neĝo, sed la neĝomem estas la aginto. Pro tio devas stari antaŭ ĝi la prepozicio "de". La ĝustan uzon de "per" ilustras jena frazo: "La tablo estas kovrita de la servanto per tapiŝo". Se oni aktivigas pasivan frazon, tiam la vorto, antaŭ kiu troviĝas "de", fariĝas la subjekto de la frazo: "La servanto kovras la tablon per tapiŝo".

Ĉu KABE sciis apliki la zamanhofan regulon?

   Ŝajnas, ke ne. Trakribrinte la tri volumojn de La faraono (3), mi rikoltis pli ol kvindekon de frazoj kun la pasivaj participoj "kovrita" kaj "ĉirkaŭita", kaj mi dividis ilin en du grupojn surbaze de uzo de la prepozicioj "de" kaj "per". Tuj frapis al mi en la okulojn la nekonsekvenco de la lingvouzo de KABE. En similaj semantikaj kontekstoj li uzis jen "de" jen "per" kvazaŭ li estus ĵetinta moneron: averso -"de"; reverso -"per"! Jen kelkaj ekzemploj:

DE PER
"... oni vidas la murojn de ĉiuj ĉambroj, kovritajn de preĝo kaj pentraĵoj" "Tuta arbaro de potencaj kolonoj, kovritaj de la planko ĝis la supro per pentraĵoj"
  
"... la tero estis kovrita de verdaĵo kaj floroj" "... la tero baldaŭ kovriĝis per smaralda verdaĵo..."
  
"Ĝiaj kvar -eĉ kvinetaĝaj domoj, de la fundamento ĝis la spro estis kovritaj de mozaik..." "Tra ĉi tiu pordego la popolo eniradis en la korton, ĉirkaŭitan la templon de Oziriso kaj kovritan per ŝtona planko."
  
"La Ĥaldeano... eltiris oran medalon, kovritan de misteraj signifoj" "... li prenis.. bastonon, kovritan per misteraj signoj"...
  
"Tio estas kvarangula ĉambro, ĉirkaŭita de kolonoj" "En la sama grandega ĉambrego, ĉirkaŭita per kolonoj... kunvenis hodiaŭ altrangulo".
  
"... oni eniradis en la korton ĉirkaŭtitan de portikoj"... "... ĉiu (konstruaĵo) estis ĉirkaŭita per densa kolonaro"...
  
"... en la matura aĝo ĉirkaŭita de l' danĝeroj, kiel la baleno de la profundaj akvoj". "Mi estas sensperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj"...
  
"Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj -klaff, ĉirkaŭitan de serpento, surmetis pastro". "Baldaŭ Herhor, sur ora plado, donis al la sinjoro blankan kaj ruĝan kronon, ĉirkaŭitan per ora serpento".

Konkludo

   Nelonge antaŭ KABE kabeis, li estis intervjuita kaj tiam li elbuŝigis sian faman eldiron: la esperantistoj lernu Esperanton! (4) Nu, post rigardo de lia fuŝtradukado de kelkaj frazoj en La Faraono, lia konsilo tuŝas ankaŭ lin!

Bernard Golden

Notoj:
  1. Bernard Golden: Ni ne omaĝu alapostato! Monato 1989 Oktobro; 20. Gonzalo NEVES. La tiraljoro Golden. Monato. 1990 Februrao: 4. Bernard Golden: Malfruiĝinta Plendo. Monato. 1992. Jul.: 7.
  2. Bernard Golden: Kelkaj kritikaj rimarkoj pri la vortaro de KABE. Nia Bulteno, 1990 septembro-oktobro; 50: 10, 12. Bernard Golden: Aŭtodafeo por la vortaro de KAVE: *Nia bulteno*. 1991 novembro-decembro; 54: 18-19.
  3. Boleslaw Prus: La faraono. El la pola lingvo radukis Kazimiers Bein, Kabe. 3 volumoj. Paris: Hachette; 1907. 194+238+198 p.
  4. Du fantaziaj rakontoj temantaj pri la kialoj de kabeado de KABE, estas tiuj, kiuj estas la sekvaj.
    Bernard Golden: La faraona malbeno el la antikva Egiptujo/Egiptio. La kancerkliniko 1990 januar., febr., marto; 53:18-19.

Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo