Nvaĵoj pri ni
Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Santiago de Compostela

   En tiu ĉi galega urbo okazis Mondkongreso de PEN-Centroj, de la 6a ĝis la 12a de septembro, dum kies lasta sesio oni agnoskis Esperanton kiel literaturan ligvon.

   Pli ol 300 verkistoj el al tuta mondo, preprezentante 69 PEN-Centroj, partoprenis en la konferenco, en kiu oni debatis pri la situacio de verkistoj de minoritataj lingvoj. Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer reprezentis la sekcion PEN-Esperanto.

   Inter la invititoj troviĝis la Nobelpremiito Camilo José Cela, la mortminacata Salman Rushdie, aŭtoro de "Satanaj Versoj", Jorge Amado, Nelida Piñón, k.a.

   La asembleo de delegitoj subskribis la Deklaron de Santiago de Compostela, kiu laŭdas la procezon pri revivigo de la galegaj lingvo kaj kulturo, kaj inkludas peton al la galegaj aŭtoritatoj "konsideri la eblecon organizi aranĝon por diskonigi sian modelon, kiu povus esti multvalora en la nuntemapa minacata mondo".

****

León

   En la sidejo de sindikato CNT de tiu ĉi urbo komenciĝis kurso de Esperanto, kiun gvidas nia k-do NIkolao Gil Carballo.

   Ni atentigas niajn HALE-membrojn, ke nia k-do Nikolao estas la nova SAT-peranto en Hispanio.

****

Zaragozo

   Organizita de la Esperanta Societo "Frateco" de Aragono komenciĝis du Esperanto-kursoj. Unu, por esperantistoj, kiuj jam scipovas la lingvon, okazanta en la propra sidejo de la asocio. Alia, por komencantoj, en la Instituto de Idiomoj de la Zaragoza Universitato, kiun gvidas nia k-do Lorenzo Noguero Sarasa.

Malago

   HALE anoncas al siaj membroj kaj simpatiantoj, ke la venonta Ĝenerala Kunveno de la asocio okazos en Julio-1994 en tiu analuza urbo, paralele kun la HEF-kongreso. Oni rekomendas al nia anaro partopreni ĝin, ĉar gravaj problemoj de la asocio postulas solvojn. Ni invitas al niaj eksterlandaj k-doj pasigi kun ni tiujn belajn tagon en unu el la lokoj plej agrable mirindaj de nia lando.

   La venonta SAT-kongreso okazos en STRAZNICE (Ĉeĥa Respubliko) de la 16a ĝis la 23a de julio 1994. Tiu urbo, unu el la plej gravaj kulturaj kaj historiaj centroj de la Suda Moravio, nuntempe estas ofte nomata perlo de la moravia folkloro. Ni esperas, ke multaj HALE-anoj partoprenos tiun kongreson.

****

Sant Cugat del Vallès

   De la 9a ĝis la 16a de oktobro okazis en tiu urbeto apud Barcelono Internacia Kultura kaj Turisma Semajno, kun partopreno ne nur de hispanoj, sed ankaŭ de reprezentantoj el diversaj landoj.

En la solena malfermo de tiu interesa evento ĉeestis la konsilanto pri kulturo de la Sant Cugat-urbestraro, kaj la postan festan paroladon faris la kunredaktoro de "KAJEROJ", nia k-do Miguel Fernández Martín, kiu entuziasmigis la ĉestantaron per reciado depoemoj de García Lorca kaj interesa rakonto pri la viveroj de la granada poeto. Donis brilon specialan al la kunveno la prezentado de la verko "Poemo de Utnoa" fare de la propra aŭtoro, Abel Montagut, kun enkonduko kaj recitado de pecoj de la verko fare de Miguel Fernández.

   La proramo estis sufiĉe interesa kaj varia: dum la tuta semajno gvidis kurosn de Esperanto per rekta metodo s-ino Carla de Lorenzi. Prelegis Luis Hernández Izal, Salvador Aragay, Giordano Moya, Luis Serrano, Martí Guerrero, Milan Sudec...

   Du koncertoj, unu de "Barcelona Gitara Trio", surbaze de klasika gitara muziko, kaj alia de Andaluza Ensemblo kun kanto kaj reciado de tipa andaluza muziko, faris la plezuron de la kunvenantoj.

   Vizitoj al la artaj kaj historiaj monumentoj de Barceono kaj al kulturaj Centroj de Sant Cugat, kune kun ekskursoj al Sant Pau de l' Ordal, Sabadell kaj Montserrat konsistigis la distran kaj turisman parton de la programo.

   Disvolviĝis la plej granda parto de la programo en la Centro Borja de Sant Cugat del Vallès, kiu, plian fojon montriĝis trafa rendevuejo por kultura aranĝoj.

****

Valladolid

   Ĵus eldonitaj en Hispanio, furoras nun jenaj Esperantaj verkoj: "Ibere libere", verkita de junaj poetoj, la plej laŭreataj nun en Esperantio; "Poemo de Utnoa", de Abel Montagut; "Sferoj-8", plej prestiĝa verko pri fantasto aperanta ĉiujare kaj eldonita de M. Gutiérrez Adúriz; kaj "Tirano Banderas", de Ramón María del Valle-Inclán, eble la plej bona romano de la nuna jarcento, trad. de F. de Diego. Nun, Libro-Servo de HEF, Apartado 119, ES-47080-VALLADOLID ofertas tiun librojn al vi je moderaj prezoj.


Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo