Beletro

Ekologio

Kaj... vespero nedifina,
kiam fantazi-anĝeloj
volos tion,
venos mi, la senso vigla,
kaj proklamos arbarleĝojn,
purmedion...
Distribuos ni jubilaj
fratajn homvalorajn donojn,
solidaron.
Kaj kun senc' ekologia
ni disdonos purajn hortojn,
vegetaĵojn
kaj natur-rimedojn simplajn:
sunon, juston, poezion,
kaj respekton
al la terestaĵoj vivaj:
homoj, bestoj, plantoj, ĉio...
en libero!

Emilio Gastón Sanz

La aŭtoro de ĉi tiu poemo estas nepo de la samnoma eminentulo Emilio Gastón Ugarte, iama fondinto de la Aragona Societo "Frateco" de Zarragozo en 1908.

Emilio Ganstón Sanz estis dum la lastan kvar jaroj la Popoldefendanto de Aragono kaj, evidente, li ankaŭ estas advokato, ekologo, poeto kaj... esperantisto.

La redakcio


Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo