La fabrikado de ne-reuz-papero produktas grandegajn problemojn en la medio. Ĝi polucias la aeron, la akvon kaj la teron. Ĝia plej negativa kaj danĝera flanko, kvankam malmulte evidenta, estas la restaĵoj de kloraj kombinaĵoj.
La kloraj kombinaĵoj estas produktitaj, ĉar oni uzas klorokalkon por blankigi la paperpaston. Ĉi tiuj substancoj, tre toksaj kaj akumuleblaj, estas strangaj en la naturo, kiun ili polucias, se verŝataj en ĝin.
Fabriko mezgrada verŝas ĉiutage 20 000 ĝis 50 000 kilogramojn da kloraĵoj en la akvojn marajn kaj riverajn. Do poste la kloraĵoj aperas en la nutrad-ciklo kaj en la drinkeblaj akvoj.
Sciencaj analizoj jam identigis en la verŝaĵoj de tiaj industrioj pli ol 300 malsimilajn klorajn kombinaĵojn, kaj oni kalkulas, ke ili povas atingi eĉ pli ol 1 000. Inter la identigitaj estas kancerogenaj substancoj, kiel kloroformo kaj tetraklorido, kies uzo, pro ilia danĝereco estas tre kontrolita en iuj landoj, sed en aliaj, kiel Hispanio, tiaj industrioj verŝas ilin rekte en la akvojn.
Aliaj toksegaj komponantoj de la restaĵoj el paperfabrikoj estas dioksinoj. Ĉi tiuj kemiaĵoj estas la plej kancerogenaj elementoj ĝis nun konataj. Ĝia tokseco estas tiel, ke eĉ la plej malgrandaj dozoj uzeblaj en laboratorioj (0,000 000 001) gramoj en kilogramo) produktas kancerojn kaj misnaskadojn. Dum en landoj kiel Svisio aŭ Germanio oni malgrandigas draste la produktadon de dioksinoj, en aliaj kiel Hispanio ne ekzistas leĝoj, kiuj reguligas la emanadon de ĉi tiuj danĝeraj komponantoj.
Sed en septembro 1987 oni konigis, ke dioksinoj estas ne nur en restaĵoj el fabrikado, sed ankaŭ en produktoj envazigitaj en ujoj el blankigita papero. Ekzemple, kanadaj informoj denoncas, ke lakto envazigita en kartonaĵo enhavas pli da dioksinoj ol lakto envazigita en glaso.
La klorokalkon oni uzas por produkti paperon blankan kaj brilan. Normale oni ne bezonas tiajn karakterizojn en paper-fabrikaĵoj, ĉar sufiĉas normalaj paperoj, tio estas ne tro blankaj kaj ne tro brilaj, kaj eĉ tiel, ekzistas metodoj por fabriki altkvalitajn produktojn sen neceso uzi kloron, kvankam iom pli kostajn.
Aliflanke, la produktado de ne-reuz-papero signifas detruon de grandegaj areoj de arbaroj kaj postan arbarumadon per rapidkreskaj specioj, kio signifas detruon de la tereno, erozion kaj klimatajn ŝanĝojn.
Ĉi tiun aron da problemoj oni povas eviti uzante reuzpaperon (paperon kiun oni fabrikas laŭ novaj sistemoj, kun uzo de malgrandega kvanto da paperpasto kaj sen kloro). Ĉi tia nova tipo de industrio ne atakas la medion kaj favoras la ŝparon de energio kaj de naturaj rimedoj. Ĉi-momento ĝi estas iom pli kosta, sed se ni ĉiuj uzus reuz-paperon, la mendo grandigus la produktadon fronte al ne-reuz-papero, kaj do malgrandiĝus la kosto.)
Luiso Gilpérez Fraile