Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Ne troe ridu Babilado inter amikinoj
—Oni devas rekoni, ke Victoria havis multe da kuraĝo konfesante al sia edzo ĉiujn siajn antaŭajn aventurojn.
—Ĉu multe da kuraĝo? Mi dirus pli ĝuste multe da memoro!

****

   Sinjorino vizitas sorĉistinon por scii pri sia estonteco. Tiu konsultas la vitro-globon kaj anoncas:
—Mi vidas viron altan, belaspektan, blondan kaj riĉan!
   La sinjorino demandas:
—Bone, kaj diru al mi: kion do mi faru pri mia edzo?

****

Rigardante la estonton
   Geedzoj vizitas la kuraciston. La edzo ne fartas bone kaj lastatempe videble malfortiĝas. La kuracisto post zorgaj esploroj kaj kontroloj serioze diras:
—Sinjoro, mi ne scias kiel diri al vi...
   La edzo postulas de li tujan decidon:
—Doktoro, mi volas scii ĉion pri mia sano..., diru al mi nudan veron!
—Nu, vi havas kanceron tiel vastan ke, eble vi vivos malpli ol ses monatojn.
   De post tiu momento la edzo anoncas al ĉiuj geamikoj ke li havas aidoson kaj li nur vivos ne plu ol ses monatojn.
   La edzino, malĝoja kaj scivolema demandas al li:
—Karulo, vi suferas kanceron, kial vi diras al ĉiuj, ke vi havas aidoson?
—Jes, mia kara, mi ja mortos, sed mi faras mian eblon por ke vi poste nepre ne enlitiĝos kun iu ajn alia!

****

Sentivo
   Bona amiko havigas laborpostenon al alia. Tiu devas veturi tra la tuta lando. Li diras: —Tiu laboro ja interesas min. Nur tioma veturado estos problemo. Vi scias, ke mi loĝas kun mia maljuna patrino kaj mia kato. Mi tre bedaŭrus forlasi ilin. Mi petegas al vi, ke vi informu min pri tio, kio okazos al ili. 
   Nelonge poste la vojaĝisto ricevas telegramon el amiko:
"Kamiono faris kaĉon el via kato".
   Li, afliktita, telefonas al la bona amiko kaj admonas lin: —Kiel vi kapablas anonci al mi tiel kruele tiun teruran novaĵon? Via telegramo devus diri: "La kato supreniris arbon". La sekvan tagon alia: "La kato falis de la arbo". Kaj fine alia: "Falinte de arbo, la kato estis dispremita de kamiono". Ĉar tiel mi digestus iom post tiom la malfeliĉon
—Pardonu, —petas la amiko. Mi ne suspektis, ke vi estas tiel sentiva!
   Kelkajn tagojn poste la vojaĝisto ricevas novan telegramon: "Via patrino supreniris pirujon"...

María Fernanda

Olafo kaj edzino


Kajero 19ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo