Recenzo

La Karmezina manuskripto

Ne troe ridu Elonejo "Planeta". Barcelono, 1990. 624 paĝoj.


   Tiu vendo-sukceso, "El Manuscrito Carmesí" (hispane, "La karmezina manuskripto") estas la unua romano de la hispanlingva verkisto Antonio Gala, per kiu li gajnis la literaturan premion "Planeta" por la jaro 1990. Espereble, ne necesas prezenti la aŭtoron al la hispana esperantistaro: tamen mi mencios liajn cirkonstancojn kaj preferojn laŭ la verko-fadeno.

   Ĉar andaluzo kaj pro siaj konataj ligoj al la araba mondo, li prezentas, ne strange, temon propran al la plej arabisma andaluza naciismo, nome la vivon de la lasta maŭra reĝo de Granado: Boabdilo (t.e. Abü Abd Alläh). Kaj tion li faras kvazaŭ membiografie, nur indikante ankaŭ la situaciojn kaj okazaĵojn ĉirkaŭ la kristana konkerado de la lasta islama regno en la Ibera Duoninisulo.

   Gala fikcias, kiel Cervantes en sia "Inĝena Hidalgo", pretendante, ke Boabdil notadis, sur karmezina oficiala papero, siajn spertojn, elpensojn kaj pripensojn ĝis siaj lastaj tagoj en Fâs (Norda Maroko). Kurioze, lia antaŭulo Abd Allâj jes ja verkis siajn memoraĵojn kvar jarcentojn pli frue, post kiam la almoravedoj / murabitoj (ĉi-foje do suduloj) detronigis lin. Sekve do temas pri verŝajna, kredebla fikcio, malgraŭ la konsterna malofteco de la ĝenro en la arabaj letroj.

   La moralaj preferoj de la aŭtoroj ŝajne reaperas en la mezepokaj topikoj pri la islamana sens-amo kaj ĝenerale en la agnostikaj meditoj pri ĉiaj vivo-flankoj, kiel ni trovas ĉie tra la verko. La arabismaj andaluzaj naciistoj vidos fidelan titolon de sia propra ideo-kadro. La islamanoj ne preteratentos ke ĉi tia legado de "La karmezina manuskripto" estas romanforma "laŭdo de la hispana islamo" el agnostika, tamen simpatie favora vidpunkto.

   La instruiteco kaj kapablo de Antonio Gala kongruas kun la impona kvanto da informoj kaj kun la riĉega lingvaĵo, kiujn li malavaras ĉiupaŝe. Tiom, ke foje la plektaĵo implikiĝas labirinte, ĝis perdas siajn vojon la profano aŭ simpla leganto, kiu malbonŝance ne konas la scenaron de la romano.

   Se resumi la artan signifon de ĉi tiu romano, ĝi aldonas nenion novan al la verko-tekniko, dum la enhavo tema kaj ideologia verŝajne eksmodiĝis kelke de jaroj antaŭ la publikigo. Nur la gazetara atentado al la araba mondo pravigus la reprenon de tia temo el merkata vidpunkto. El beletra, tia regurdado montras nur personan obsedon, kiu restas sen veki la universalvalorajn lantetaĵojn de la temo. Mi pensas, ke malprobable japano ne oscedus ĉe la sentimentaloj de nuna hispano vekitaj de hispana historia epizodo. Precipe ĉar tiu epizodo havas ekspluateblajn valorojn transpersonajn; ekzemplo estu la nepreco de vivo-ritmoj. Tamen, se konsideri la antropocentrismon de la romano, la rezulto ne ĉiam estas persone sentimentala, do legindas.

   Kvankam plaĉa, la romano ŝajnas stilekzerco de virtuozismo, kiu espereble anoncu aplikon de tiel elstara talento al la romana arto.


Kajero 19ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo