Lingvo

Kie regas kaj rezidas la kalifo?

Kelkaj difinoj.

    Antaŭ nelonge, okaze de verkado de artikolo pri la his­torio de Valencia, mi alfrontis leksikan problemon rilate la kalifon de Kordovo. Kiel estas eble klare kaj neambigue espri­mi en Esperanto jenajn kvar konceptojn:

    1. la rango, digno, moŝteco de la kalifo; 2. la politika reĝimo kaj religia doktrino, kiujn li reprezentas kaj defendas; 3. la landa, teritorio aŭ regiono sub jurisdikcio kaj regado; 4. la domo, en kiu funkcias liaj oficoj kaj servoj, kaj en kiu li rezidas. Unue, mi konsultis kelkajn vortarojn por kompari difinojn. Diccionario General Ilustrado de la Lengua Española de Manuel Alvar Ezquerra informas, ke califato signifas: 1. digno de kalifo; 2. tempo, en kiu daŭris lia regado; 3. teri­torio de lia jurisdikcio; 4. historia periodo, en kiu estis kalifoj. Ŝajnas, ke mankas en la kastilia lingvo vortformo por la oficloko kaj rezidejo de kalifo. E. Tudela Flores, en Vocabulario Español-Esperanto, tradukas califato per "kalifeco", "kalifejo" kaj "kaliflando", sed li ne precizigas, ĉu "kalife­jo" kaj "kaliflando" estas sinonimoj aŭ cu ili esprimas du diversajn nociojn. Rimarku, ke la nomoj de du aliaj muzulmanaj regantoj, sultán kaj emir estas tradukitaj per "sultano" kaj "emiro" respektive sen pluformado.

'Plena Konfuzita Vortaro'

Oni rigardu, ĉu Plena Ilustrita Vortaro (PIV) ĵetas iom da lumo sur la demandon. "Kalifeco" estas difini ta kiel "rango kaj moŝteco" de kalifo. Tia estas akceptebla. Mankas vortformo, indikanta la regsistemon kaj doktrinon, kiu apogas ĝin, sed tia estas facile esprimebla per aldono de la sufikso "-ism" al la radiko: "kalifismo". Poste, troviĝas en PIV "kalifejo", difinita kiel "lando regata de kalifo". Same ĉe la kapvorto "sultano", la pluformita vortformo "sultanejo" estas "lando regata de sultano". Pri la teritorio administrata de emiro, islama guberniestro aŭ princo, PIV silentas, sed en ĝia Suplemento (1987) estas informoj, ke Kuvajto, Kataro kaj Omanbordo estas emirlandoj. Fine, venas vera anomalio; la regiono regata de imamo, muzulmana religia kaj politika suvereno, ne estas "imamejo" sed "imamujo"! Kial okazis tiu malsimetrio?

Plua trakribrado de PIV rivelas pli da similspeca kon­fuzo rilate pluformadon de radikvortoj signifantaj regantojn en aliaj partoj de la mondo. La nocio de regata teritorio estas esprimita jen per aldono de la sufikso "-ej" (reĝejo, princejo, banusejo, ĥanejo), jen per la sufikso "-uj"(princujo, prefektujo, vojevodujo, episkopujo). Pro tiu nekonsekvenca vort- formado, estas pravigebla rebaptado de PIV kiel "Plena Konfuzi­ta Vortaro".

El la brumo venas la lumo

Malgraŭ la ambigua uzado de "-ej" kaj "-uj" en la ĉi-supre cititaj ekzemploj, la difinoj de la du sufiksoj en PIV kaj ankaŭ en Plena Analiza Gramatiko (PAG) klare indikas unu­sencecon. Laŭ PIV "-ej" estas loko difinita por io aŭ karakte­rizita per io (lernejo, kuirejo, pregejo), dum PAG donas al ĝi la signifon de domo (operejo, oficejo, postejo) kaj de loko, kie oni funkcias. La difinoj en PIV de la sekvaj vortoj en ĉi­ lasta kategorio reliefigas, ke "-ej" estas speco de konstruajo: dekanejo, episkopejo, magistratejo, ministrejo, monañejo, parlamentejo, paroñestrejo, prefektejo, pretorejo, prezidentejo, senatejo.

Male, "-uj" estas lando loĝata de la popolo montrata de la radiko; tiu ĉi signifas ankaŭ landanon (Francujo, Anglu­jo, Polujo). Ankaŭ ne gentnamaj radikoj estas uzeblaj sammanie­re. PIV registras "patrujo" kun la difino "landa, rigardata kiel apartenanta al iu nacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patroj kaj de la avoj de la nacianoj", kaj "Esperantujo", kiu estas "la ideala lando de la Esperantistoj". Plej okulfrapa en PIV estas la registro de jenaj du vortparoj: "prefektujo/ prefektejo" kaj "episkopujo/episkopejo", pluformitaj en tute konsekvenca maniero. Jen la difinoj:

prefektujo:
regiono, administrata de prefekto
episkopujo:
landa, havanta episkopon kiel suverenon
prefektejo:
domo, en kiu funkcias la prefektaj servoj kaj oficoj
episkopejo:
palaco de episkopo

Analogie estas eble formuli difinojn de "kalifujo" kaj "kalifejo".

kalifujo:
landa, regno aŭ teritorio, kies suvereno estas kalifo
kalifejo:
sidejo de kalifo, domo aŭ palaco, kie li rezidas kaj plenumas la funkciojn de sia ofico

Konkludo

Estas rekomendinde, ke la redakcio de la nuntempe revizi­ata PIV kaj ankaŭ kompilantoj de aliaj Esperanto-vortaroj kaj konsultlibroj ĝustigu la artikolojn pri "kalifo" kaj ĉiuj aliaj regantoj kaj administrantoj, anstataŭigante vortojn erare havantajn la sufikson "'-ej" per vortoj pluformitaj per "-uj" aŭ kunmetitaj per aldono de "landa" aŭ "regno" al la radiko.

Bernard GOLDEN


Kajero 18ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo