Humuro

Bonvolu ridi... sed ne tro!

    Du verkistoj konversacias kaj unu diras la alian:
-Ho, malfeliĉo! terura sortobato trafis min, mia filo ludante bruligis la manus­kripton de mia plej laste verkita romano.
-Kiom aĝa estas via filo?
-Li estos baldaŭ kvar jara.
-Nekredeble, kaj jam tiel inteligenta!

******

Pajaco En butiko de skribvaroj.
Sinjoro demandas promenanton pri tio, kie estas butiko de skribvaroj.
-Sinjoro, en tuj proksima strato estas unu, sed mi konsilas al vi serĉi alían.
-Kial sinjoro?
-Tial, ke la vendistino estas tre teda, kaj vi perdos multe da tempo.
-Ne gravas, mi bezonas nur kajeron!
La naiva viro eniras en la vendejon:
-Bonan tagon, sinjorino!
-Ne tute bona, estas malvarme.
-Jes. Nu, mi volas kajeron.
-Ĉu nur kajeron? Ni havas ĉion pri papero.
-Dankon, sed mi bezonas kajeron!
-Ĉu por knabo aŭ knabino?
-Estas same.
-Tute ne, sinjoro. Se por knabo, kun kovrilo verda; kun rozkolora, se por knabino.
-Nu, por knabo.
-Ĉu kun spiralo aŭ sen spiralo?
-Bone, kun spiralo.
-Ĉu kun linioj aŭ kvadratoj?
-Kun kvadratoj.
-Ĉu milimetrika aŭ.....

Tiam eniras viro kun necesabo surŝultre, kiu malespere ekkrias: -Sinjorino, hieraŭ mi montris al vi mian pugon, nun mi montras al vi mian necesabon... sed mi rediras al vi, ke mi volas ajnan paperon!

Maria Fernanda.


Kajero 18ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo