Movado

La movado en kaj ekster Hispanio

Reeldono de gramatiko.

Post elĉerpigo de la unua eldono, -"Heraldo de Esperan­to" reeldonis la gramatikon de Fernando de Diego "Nuevo Método de Esperanto para clases y autodidactas". Tiu ĉi gramatiko ne bezonas ja novan prezenton. Racie verkita per moderna metodo­logio, gi havas kiel lernobazon tre bone elpensitajn dialogojn, kaj la sekvaj tradukoj havas la garantion, ke ili estas faritaj de la plej bona tradukanto en Esperantio: Fernando de Diego.

La gramatiko, 214-paga, estas same profitebla por gvidado de Esperanto-kursoj kiel por memlernado. La prezo, 1.100 Ptoj.

*****

Traduko kaj publikigo de grava verko.

Ĵus aperis "El Esperanto: fenómeno de la comunicación", la hispana versio de la Aulda "La fenomeno Esperanto". La libron -125-paĝan, buntkovrilan kaj modern-aspektan tradukis s-ano Marcos Cruz, responsulo pri la CO de HEF, kaj eldonis Madrida Esperanto-Liceo subvenciite de la Hispana Kultur-Minis­ terio dank' al senlaca demarŝado far Lupe Sanz.

Trafa enkonduko en la lingvan problemon; brila argumentado pri la taŭgeco de nia solvo; alloga prezento de la lingva konsisto de Esperanto, de la historio de ties movado kaj literaturo. Jen la plej rimarkindaj kaj varbo-cele konvinkaj traj­toj de la originalo, kiuj en la elstara transpono de Cruz konserviĝas kaj eĉ pliriciĝas per abundaj notoj liaplumaj.

Mendoj ce: Esperanto-Liceo de Madrid; Atocha, 98. 4º. 28012 MA.DRID. Prezo de ciu ekzemplero 1.300 Ptoj, inkluzive de sendokostoj por Hispanio. Pli ol 5 ekz. ricevas 20-procentan rabaton. Nepras antaŭpago per postmandato.

***** Mónica Valldosera

Murcio. Oferto al objetantoj kontraŭ militservo.

    Universitata Asocio Esperantista "Rosetta" de tiu ĉi urbo sin proponas per senpaga servo al esperantistoj en la tuta His­panio dezirantaj akiri la situacion "obĵetanto al militservo", pretigi la dokumenton necesan tiucele, kondiĉe ke la interesato subskribos la koncernan kontrakton indikante konstantan adreson en klubo de la respektiva loko.

Interesatoj bonvolu urĝe kontakti pertele­ fone S-ron Pedro Antonio Macanaz, telefon­ numero 968/ 23.12.19 prefere je la tria postagmeze.

*****

La nunjara "Fraŭlino Esperanto-1993".

   En la "Centre Civic de la Creu Alta" oni festis la prezentadon fare de José Maª Galofré, prezidanto de KAE, de la nun­-jara "Fraŭlino Esperanto-1993". Si estas Mónica Valldosera i Tarrés, 19- jara studentino de la dua kurso pri Ins­truado kaj esperantistino. La akto estis tre elstara kun ĉeesto de vasta publiko en kiu troviĝis la naŭ jam elektitaj "Fraŭlinoj" de aliaj Asocioj­ de la urbo kaj komarko.

Dum la festeto, fraŭlino Ingrid Gosset i Sánchez ĉesis en sia rolo de Fraŭlino Esperanto kaj Fraŭlino Sabadell por la jaro 1992.


Kajero 18ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo