Muziko

ESPERANTA POP-MUZIKO

Solo

Kun "Solo" en kunesto

La muzikan ensemblon Solo konsistigas unuopulo: Eduardo Vargas. Eduardo, juna hispano (andaluza de Malago) plurfacete muzikistas. Li komponas la muzikon kaj la esperantajn tekstojn de siaj kanzonoj, kantas, ĥoras kunmetante diversajn registrojn de sia propra voĉo per elktronika muntaĵo, akompanas sin per klavaro...

Eduardo publikigis ĝis nun du laborojn: la diskon Kosmo-lnfano kaj la, sonbendon Ili estas nur kanzonoj.

Ĉi jare li turneis tra la franca Esperantujo. Sukcese. Kaj same koncertis kadre de la HEF-kongreso en Merido. Ni ĉeestis la koncerton kaj, persone konatiĝinte kun li, kun lia muziko, kun lia ludmaniero, rigardis interesa por la legantoj de KAJEROJ ian alproksimigon al liaj kreaj universo kaj ŝlosiloj. Tian ni poste klopodis realigi per la jena intervjuo:

Kajeroj; Eduardo, kial muziki en Esperanto?

Solo: Bone, mi estas muzikisto jam dek kvin jaroj. Antaŭe mi provis kanti hispane kaj iom angle, sed mi ne sukcesis. Sendube mi intuis-supozis, ke devas ekzisti stranga mikslingvo, ĉar mi ciam zomkantis en ia slango, kiun oni povus nomi "angla montarana". Tiu estis nek vere angla, nek hispana, nek latina. Temis, simple, pri sonlingvo, eble iel simila al la sanskrito, kaj ĝi servis al mi por komponi tekstojn, kiujn poste mi tradukis hispanen. Konatiĝinte kun E-o, mi konstatis tuj, ke ĝi tre riĉas je muzikaj nuancoj, kaj komencis tuj komponi sen problemoj -almenaŭ laŭ la strikte muzika vidpunkto-. Kompreneble, E-o estas bona por transkribi ĉiajn ideojn, Spirite E-o retroportas min al la antikva epoko, kiam niaj popoloj, antaŭ la Babeltura fenomeno, parolis ununuran lingvon: la sanskriton. Tiun belan ideon pri ununura lingvo oni povas disvastigi tra la tuta mondo pere de la muziko. Materie, per E-o mi povas diskonigi mian muzikon kaj kontakti plej diversajn personojn, lokojn kaj kulturojn en la mondo. Ja, laŭ popoldiro en E-ujo, "Esperanto ne konas landlimojn".

Kajeroj: Bonvolu, skizi la nunan muzikan panoramon en E-ujo.

Solo: Mi pensas, ke nunternpe estas bona la apero en E-ujo de multaj muzikistoj, ĉar tio servas por konsciigi al la homaro la fakton, ke per E-o oni povas esprimi ĉiajn ideojn. Tamen, miaopinie, troas la nombro da ensembloj, kiuj rokas kaj folkas. Ambaŭ stiloj estas tro kutimaj kaj konataj, tro eluzitaj por muziki plue per ili. Krome, tio povas kaj bari la aperon de novaj kolegoj, kiuj ŝatas muziki alie, kaj kutimigi la orelojn de niaj muzik-amantoj al nur tiuj du stiloj. Mi pensas, ke jam estas la momento iniciati novan eraon en E-ujo, donante al la lingvo ĉiajn novajn muzikeblecojn. Sed, ĉiukaze, mi respektas ĉiajn e-ensemblojn.

Kajeroj: Ĉi-kuntekste, kian pozicion okupas Solo kaj kion novan alportas la propono de Solo al la e-a gejunula muziko?

Solo: Kiel mi diris antaŭe, oftas en E-ujo aŭskulti nur rokon kaj folkon, dum la movado ne konas originalajn stilojn. Pro tio Solo intencas doni al la movado alian alternativon per mikso de stiloj, uzante etnajn melodiojn, klasikajn nuancojn... surbaze de pop-strukturo. Rilate al la tekstoj, se paroli sincere, Solo ne povas ankoraŭ alte flugi. Kompreneble. Mi esperantistas de antaŭ nur tri jaroj. Sed almenaŭ ankaŭ mi al portas ion novan, mi montras, ke oni povas kanti verkojn ankaŭ forgesante la kutimajn regulojn, rimon, ktp. Tute certe Solo ne estas poeto. Solo kantas pri la problemoj de la mondo kaj la vivo uzante kiel pretekston antikvajn filozofiojn el niaj historioj, nian spiritan evoluon, la fantazion... Kaj mi kritikas, evidente, la militon, la malsaton, ktp. Tute certe, ke venadas al ni nova kosma erao. Pro tio Solo per siaj tekstoj klopodas memorigi la aŭdantarojn pri tio, ke interne de ni troviĝas riĉa mikrokosmo, plena de vivo, kiu dependas de kaj sirnilas al la makrokosmo nin ĉiujn ĉirkaŭanta.

Kajeroj: Vi jus asertis la jenon: "Solo ne estas poeto". Nu, ĉu vi neniam pensis pri la eblo muzikigi poemojn el niaj originalaj klasikaj aŭ modernaj bardoj?

Solo: Jes! Ĵus mi komencis labori super poemoj de Miguel Fernández. Kaj nun mi atendas tekstojn de Gonçalo Neves kaj Georgo Kamaĉo, kiuj proponis al mi, ke mi provu muzikigi ilin. Min tre plezurigus muzikigi ankaŭ ion el s-ano William Auld, sed mi ne scias, ĉu li volos kunlabori kun tiu ĉi frenezuleto, nomata Solo, kvankam, mi scias, li ŝatas mian muzikon .

Kajeroj: Kiel vi difinus vian muzikon plej koncize?

Solo: Mi ne ŝatas difini mian muzikon. Tion devas decidi miaj, ni diru, adeptoj kaj diversaj aŭdantaroj. Ĉi-sence, multaj s-anoj opinias mian stilon "etna elektronika popo devenanta el mistera kosmo". Eble ili pravas, ĉu ne?

Kajeroj: Viaj du registritaj laboroj elmontras plurajn komunajn trajtojn, kiuj profilas vian personan stiloj. El ili ĉiuj plej altiris nian atenton via emo al arabaj harmonio kaj tonaloj. Parolu al ni pri tia emo aŭ amo?

Solo: Jes! Mi havas influojn el islamaj melodioj, eble ĉar mia loĝurbo situas relative proksime de Nord-Afriko. Jes! Mi deziras omaĝi al la islama kulturo. Miaj kanzonoj "lbrahim", "Nova Erao" kaj "Tamarinda" enhavas nuancojn ankaŭ de kantoj de la fenicoj, kiuj evidente, kune kun aliaj popoloj, estis la patroj de la islamanoj. Kadre de mia turneo, mi spertis bonan aferon, kiam mi koncertis en LImoges (Francio). Tie ĉeestis multaj irananoj, kiuj manplaŭdis kaj dancis laŭ la taktoj de tiuj kanzonoj. Sed, fu!, poste mi eraris, dirante al ili, ke mi lasis min influi de arabaj melodioj, ĉar ili obĵetis, ke ne. Ke tute ne! Ke Arabio estas nur moderna nacio baldaŭ malaperonta. Ke mi havas influojn el la antikvaj islamaj muziko kaj kulturo. Ŭau! Nur poste mi sciis, ke tiuj homoj estas malproksimaj parencoj de s-ro Gadaffi. Pro ĉio ĉi mi diras nun, ke mi ricevas influojn el la islama kulturo, kaj neniam mi havos problemojn kun iu ajn.

Kajeroj: Ĉu ne ekscitas vian intereson alietnaj muzikaj skemoj?

Solo: Jes! Tre plaĉas al mi ankaŭ aliaj etnaj nuancoj. Fakte, en mlaj kanzonoj spureblas pluraj karakterizoj el diversaj etnaj kulturoj, ĉar mi pensas, ke ĉiaj vivo-formoj devenas el sama komenco.

Kajeroj; Dum via ludado en Merido, kadre de la 52-a HEF-kongreso, estiĝis la generala opinio, ke viaj laboroj gajnas el rekta kontakto kun la publiko. Kion signifas al vi troviĝi vid-al-vide de spektantaro? Kiel tiu injluas vin?

Solo: Ha! Estis strange. Komence mi pensis, ke mia koncerto ne plaĉas al la spektantaro de Merido, sed poste mi vidis, ke ili ŝatas kaj apogas mian muzikon. lli almenaŭ ne foriris el la salono kaj fine forte aplaŭdis min. Kompreneble, tío estas bona por la artistoj, kaj mi dankas al HEF kaj, precipe, al ties prezidanto s-ro Alonso, ĉar li prezentis min kiel la ununuran muzikiston de Hispanio, kiu eldonas profesie en E-o -almenaŭ mi ne konas aliajn, beaŭrinde-. Estis interesa por mi ĉeesti la koncerton de Miguel Fcrnández kun la ĥoro "Verda Stelo, kiuj montris al ni tre altnivelan lirikan-muzikan spektaklon en E-o. Kaj mi pensas, ke ili devas eldoni tian muziklaboron por disvastigi ĝin. Ĉu ne?

Kajeroj; Projektoj, planoj, novaj kanzonoj, koncertoj... Raportu al ni pri via tuja futuro. Mikrofono.

Solo: Pri miaj projektoj mi diru, ke, unue mi devas fini la vendon de mia unua disko, Kosmo-lnfano. Poste mi pretigos grandan eldonon de mia unua laboro en e-o, Ili estas nur kanzonoj. Aliflanke apenaŭ mi finis mian turneon en Francio, s-ano Floreal Martorell, reprezentanto de Eurokka kaj de Rokgazet', la unua profesia revuo pri e-a muziko, sciigis min pri sia intenco prezenti min en la Arta Kunveno de Parizo kaj en la Muzika Festivalo de Kolonio (Germanujo). Plie, Eŭrokka kaj mi mem atendas respondon de s-ano Soroka, el Svedio, pri la eblo, ke mi koncertus tiulande kaj surbendigus tie, en la unua studio por nur e-a muziko. Krome, en tiu ĉi jaro tute certe mi partoprenos en la UK en Valencio. Kiel mi diris antaŭe. Mi nun muzikigas poemojn de M. Fernández kaj atendas al aiajn de G. Neves kaj G. Kamaco. Fine, mi havas la celon prezenti kantaton surbaze de klasika muziko -sub la influo de Bartok, Prokofief, Lutoslawsky, Messiaen kaj Falla-, nomatan "Muziko por la sep sferoj". Sed, bedaŭrinde, tio estas malfacila, ĉar mi devas trovi orkestron, rimedojn, ktp. Nun mi nur revas pri ĝi. Espereble, mia muziko almenaŭ disvastigos e-on en rondoj de komencantoj kaj de homoj, kiuj ne konas nian lingvon, kaj, krome, aŭskultiĝos en niaj asocioj, grupoj, kongresoj, ktp, cu ne?

Kajeroj: Sendube, jes. Kion ni vidas, ja entuziasmo kaj diligento ne mankas al vi por tion atingi. Por atingi eĉ mu/ton plian.

KAJEROJ deziras al vi plejan sukceson en ĉiuj viaj muzikaj entreprenoj kaj kore dankas vin pro la afableco, kiun vi montris respondante niajn demandojn.

Redaktoroj.


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo