Humuro

Bonvolu ridi, sed ne tro!

Ridi, sed ne tro

Sincereco antaŭ ĉio
Du geamantoj ĝuas surlite ĉe si momentojn de volupto, kiam tintas la tele fono. La viro demandas al ŝi:
—Kiu telefonas vin?
—Nu, mia edzo, —ŝi tuj respondas.
—Kaj kion li diras?
—Ho, simplan bagatelon! Li diras, ke ĉimomente li estas kun vi kaj via edzino ĉe vía kampardomo.

***

Ŝuisto diris iam al tajloro:
—Ĉu vi scias, kial grincas la ŝuoj de tiu sinjoro?
—Kial?
—Ĉar li ankoraŭ ne pagis la ŝuojn al mi.
—Tio estus konvinka pruvo, se grincus ankaŭ lia pantalono, ĉar ĝi ankoraŭ restas nepagita!

***

En la juĝejo.
La juĝisto:
—Kaj kial vi batis la denuncinton? —Ĉar li estas malsaĝulo! —Sed, ĉu malsagulo ne estas persono, kiel vi aŭ mi?

***

Inler geedzoj.
La edzino: —La ĵurnalo diras, ke edzo donacis al sia edzino perlan kolieron, kiu kostas 100.000 dolarojn. Tio neniam okazis al mi!
La edzo: —La ĵurnalo diras ankaŭ, ke edzo mortigis sian edzinon, kaj tio neniam okazis al vi.

***

Pedantulo diras en amika rondo:
—Mi estas kiel Sokralo: mi nur scias, ke mi scias nenion.
—Nu —respondas al li ĉeestanto—, sed mal feliĉe por vi ankaŭ tion ĉiuj scias.

***

Kompreneba dubo.
La trajno haltas subite kun terura bromso-grincado. Junulo malgajmiena eligas sian kapon tra vagonfenestro kaj demandas:
—Kio okazas? Ĉu akcidento?
—Ne. Iu funkciigis la alarmbremson, kaj pro la subita ekhalto la lasta vagono elreliĝis. Ni restos ĉi tie pro tiu motivo almenaŭ du horojn.
—Kia domaĝo! Kaj mi, kiu devas edziĝi ĉi tiu posttagmeze mem!
   Aŭdinte lion, la maŝinisto turniĝas rapide al la junulo:
—Nu! —li demandas al juna homo suspekteme—, ĉu ne estas vi mem kiu funkciigis la bremsojn?

***

Cu serioze aŭ ŝerce?
   Mikaelo vangofrapas Ludovikon brue sovaĝe. Tiu ĉi lasta kolere diras al la alía:
—Cu vi faris tion serioze aŭ ŝerce?
—Ho, mi tion faris tre serioze!
—Ha, bone! ĉar mi ne kutimas toleri tiaspecajn ŝercojn!

***

Saĝa respondo.
   Sur strato de malgranda urbo oni kondukas ĉerkon, post kiu iras multnombra sekvantaro.

   Preteriranto eksentanta scivolemon demandas al iu el la sekvantaro:
—Sinjoro, mi vin petas, kiu estas la mortinto?
   La demandito respondas tre serioze:
—Tiu, kiu estas en la ĉerko!

***

Ĉu kohera respondo?
   Post longa drinkado ebria homo eliras el taverno tiel mal­firma kaj ŝanceliganta, ke li apenaŭ pavas sin teni stare. En tiu stato li faletas preskaŭ ĉiupaŝe, ĝis li restas side sur la trotuaro.
   Hazarde pasas apud li preteriranto, kaj la drinkulo deman­das lin duonsvene:
—Diru min, sinjoro, ĉu estas tage aŭ nokte?
—Mi ne povas sciigi vin pri tio, ĉar mi estas fremdulo loganta ĉi tie nur kelkajn tagojn.

Mª Fernanda.


K-doj: NI ATENTIGAS VIN PRI LA PAGO DE ABONOJ KAJ KOTIZO!


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo