Historio

Sefardoj

La sefardoj

    Ni jam legis en la ĵurnaloj je la fino la renkontiĝo inter la Reĝo Juan Carlos kaj la Prezidento de Israelo, Chaim Herzog, kaj la oficia la reamikiĝo inter la hispana nacio kaj la judoj, sed malgraŭ tiu reamikiĝo multaj detaloj pri la longa historio de la judoj en la lando, kie ili sin nomis sefardies (sefardoj), nome el Iberio, ne estas konataj nek bone klarigitaj en libroj pri hispana historio. Eĉ gravaj ĵurnaloj raportante la martan eventon donis konfuzajn detalojn, kiel, ekzemple, ke judoj unue alvenis la duoninsu en la dua jarcento p.K.

   Mia scivolemo pri la judoj sefardaj envenis, kiam mi, tiam loĝanta en Londono, unu tagon vagante tra la urbo vidis sinagogon kiu trafis miajn okulojn, ĉar legeblis sur la enirejo "Hispana-Portugala Sinagogo". Jarojn post tiu vidaĵo mi renkontis samideaninon kiu portis sur kolĉeno stelon de Davido, la judan emblemon. Post ne longa parolado ŝi diris al mi, ke ŝi estas sefarda, ke ŝia patro venis de Saloniko baldaŭ post la unua mondmilito, ke lia nomo, kaj ŝia antaŭ la edziniĝo, estis Lopes, kaj ankaŭ kiel ŝi anko­raŭ memoris iujn hispanajn vortojn diritajn de la patro. Tiel mi komencis serĉi informon pri tiuj judoj sefardaj kiuj parolis la hispanan, eĉ se iuj vortoj de ŝi diritaj sonis ne tre kasti­liaj, laŭ nia nuna parolado. Kompreneble, mi kredis ke la plej bona loko por esplori pri ĉi tiu temo estus hispanaj fon­toj en Hispanio. Kia eraro! Bonŝance al mi, la plej bonaj fontoj estis en Britio, en la universitato de la urbo kie mi nun loĝas. En ĝi troviĝas la "Kolekto Parkes" de libroj en pluraj lingvoj pri judaj temoj. Oni ne scias, kiam la judoj unue venis en la duoninsu­lon, sed pavas okazi ke ili sekvis la fenicajn komercistojn. Ni scias, tamen, ke relative granda nombro el ili venís en la fenicajn koloniojn de la nuna Cádiz, Málaga kaj Cartagena, psot ilia forpelo de Jeruzalemo por Nabukodonosoro II ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. Oni scias ankaŭ, ke ili establiĝis iom post iom en grekaj urboj kiel Sagundo, Ampurias kaj Rosas. Sekve de la konkero de Jeruzalemo far Tito en la jaro 70 p.K. multaj el tiuj judoj etendiĝis tra la romia imperio, atingante Iberion kie jam loĝis samreligiuloj. Ŝajnas, ke la iberiaj judoj ne ĉiam akordiĝis kun tiuj de Jeruzalemo, ĉar, laŭ dokumentoj de la unua jarcento, tamen ne plublike montritaj ĝis 147 p.K., oni konstatas, ke rabenoj de Toledo petis infromon je la jaro 66 p. K. rilate al la mortigo de Jesuo. Malgraŭ  ke de tempo al tempo okazis ediktoj kontraŭ la judoj, el kiuj la plej severa estas tiu de Adriano, ili prosperis kaj integriĝis al la vivo de la iberia Romo.

   Kiam la visigotoj establiĝis en Iberio, la judoj bone prosperis, ĉar la novaj alvenintoj subtenis la arianan religion kontraŭante la katolikojn, ĝis Recaredo katolikiĝis en 586, tiam ili perdis la subtenon de la novaj kaj sekvantaj reĝoj. La historia tajdo ŝanĝiĝis kun la alveno de la berberoj, kiam la kristanoj sin kaŝis aŭ akiris la islaman religion. La judoj denove prosperis kaj tenis multajn urbojn sub sia kontrolo kaj administrado. Je tiu sama tempo la hebrea kulturo perdis influon en Damasko kaj Antioĥio pro la araba hegemonio; tiam rabenoj Mosseh kaj Hanock envenis Kordovon je 948 celante doni impeton al judaismo sub la tolero de Ab Al-Rahman III. Je tiu tempo ankaŭ komencis kreski la kristanaj regnoj de Asturio, Navaro kaj Katalunio. De tiam ĝis la fino de la 15-a jc. oni vidas la apogeon de la kristanoj kaj la dekadencon de la muzulmanoj, dum la jiudoj, subtenante jen unu frakcion jen alian, sukcesis travivi la ŝanĝiĝantajn cirkonstancojn. En kelkaj urboj, kiel Barcelono, kaj Toledo, ili nombris eĉ duonon de la enloĝantoj, kaj atingis altajn rangojn kiel kuracistoj kaj instruistoj. La plej bone konataj  el ili estas la filozofo kaj kuracisto Maimonides, aŭ Mosen ben Maimon, kiu naskiĝis en Kordovo en 1135; ne longe antaŭ la fino de la jarcento la almoravidoj, fervoraj kaj striktaj islamanoj, malfaciligis liajn studojn kaj laborojn, tiom ke li devis forlasi Kordovon, unue, pro samaj motivoj Marokon kaj fine post mallonga restado en Palestino loĝis kaj forpasis en Egipto.

   La judoj loĝantaj en Iberio jam de antaŭ longa tempo, eĉ antaŭ la periodo de la romanoj, ĉesis uzi la hebrean lingvon, akiris la latinan, poste la araban, kaj fine la kastilian, anoraŭ uzatan de la nunaj sefardoj, kiuj nomas ĝin ladino. Tiu ladino ne estas, baze, la nuna kastilia, sed tiu de la 14-a/15-a jc. Je la lastaj jarj de la 15-a jc., komencis aperi en Kastilio pluraj neamikaj diraĵoj kontraŭ la sefardo, el kio sekvis fine ilia forpelo la 30-an de marto 1492, laŭ ordono de la Katolikaj Gereĝoj. La judoj devis konverti sin al la katolika religio aŭ foriri el la lando. Multaj foriris laŭlonge de mediteraneaj regionoj, aliaj al Nord-Francio, Flandro kaj Anglio.

   Ne eblas en ĉi tiu mallonga eseo doni pli longajn detalojn pri tiuj, kiuj foriris, nek pri la nombro de konvertitoj, aŭ "novaj kristanoj". Ni diru, ke inter tiuj "novaj kristanoj" troviĝis Luis de Santangel, financa konsilanto de reĝino Izabela, Kristoforo Kolombo kaj la fama poeto Gongoro.

      Ne estis facile trovi en Hispanio librojn pri la historio de la sefardaj judoj. Ĉu la renkontiĝo inter la Reĝo de Hispanio kaj la Prezidento de Israelo je la fino de marto ankaŭ incitos la deziron por tiuj libro? Inter la pluraj legindaj pri la temo, la plej detala kaj grava estas tiu de José Amador de los Ríos, en tri volumoj, unue eldonita en 1848 sub la titolo "Historio politika, socia kaj religia de judoj en Hispanio kaj Portugalio", reeldonita antaŭ nelonge kaj tre utila pro la abundo de riĉa materialo.

Amador Díaz


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo