Politiko

La duobla vizaĝo de la naciismoj

Galopas sur la Balkanaj teroj apokalipsaj rajdantoj disvastigante malavar malamon, teroron kaj morton

Sinjorecas semnhonte, kun sia aspekto plej terura kaj sinistra su r la mondoscenejo, la rezulto de novaj naciismoj: fanatikismo, perforto kaj murdado... Pasive, la tiel nomata civilizita mondo rigardas la masakron! Oni ne devas silenti. Oni ne povas ignori kion niaj okuloj vidas.

    Lupo kaŝita kiel Ĉapulineto Ne unuafoje ni proklamis sur la paĝoj de tiu tiu ĉi revuo la karakteron tle la naciiismoj kaj, skrupule respektan­te la opinion de bonin­tencaj naciistoj, ni devas insisti plian fojon pri aspektoj de tiu idearo tute ne akcepte­blaj de progresemaj homoj. Tiusence ni devas substreki la duoblan vizaĝon de la naciismoj: de unu flanko ni diru, ke temas pri doktrino kun mistika bazo, laŭ kiu certaj distingaj trajtoj, kiel komunaj lingvo, kulturo, tradicioj k.a., profilas ian identecon. Kiam tiuj elementoj estas jarcentaj naturaj produktoj de la propra historio, ŝajnas tute kompreneble, ke tiuj kolektivoj celu nepran agnoskon de tiaj konkretaj valoroj, kaj aspiro al kunvivado laŭ propra stilo kaj prefe­roj.

   La alia vizaĝo de sama doktrino estas tiu, kiun ĝi montras, kiam ĝi radikaliĝas kaj envolvigas en mistikismajn politikajn celojn, konsiderante la proprajn ambiciojn, ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia. En tiu ĉi kazo, perforto kaj murdado ŝajnas uzindaj elementoj por tiaj aspiroj. Jen do en unu sola doktrino du vizaĝoj malsamaj: la unua, prava, se oni aspiras al libera malvolviĝo de la propraj kolektiva personeco, lingvouzo, kulturo kaj kutimoj; la dua, evidente perversa, se por atingi certajn politikajn parcelojn, oni perdas eĉ la respekton pri minimumaj homaj rajtoj. La kontraŭdiroj de tiu duobla vizaĝo montriĝas plej sovaĝe, kiam oni vidas tiujn blindajn naciismojn ĉe Balkanoj senkompate ekstermi aliajn naciis­mojn malpli fortajn, viktimojn de la propra voremo de tiu rezono de la senrezono; ja ĉiu el ili kredas sin pli prava ol la ceteraj, ja kark­terize ĉe la agresemaj naciismoj... . Kien ni metu la limon ínter paca kaj violenta naciismoj?

Verdire, la dramo de la naciisma kaŭzo kuŝas en la fakto, ke certaj popoloj ne konkeris sian rajton esti nacio dum la tempo, kiam naskiĝis nacioj. Kiel deklaris la eminenta intelektulo Umberto Eco antaŭ kelkaj tagoj, la politika identeco ne ĉiam same montriĝas je sufiĉa nivelo por atingi sendependecon. Nun, post pluraj jarcentoj, la vojo irenda al la progresema mondo sub vidpunkto socia, politika kaj histori-evolua ne plu estas la nacio, sed la mem regado de la popolo ene de politika struktu­ro pli moderna, sen la feraj baroj de arkaika sistemo ideologie baziĝanta sur la raso, moroj kaj kredoj. Vere, ne ekzistas futuro por tiu reakcia idearo, ĉar temas pri ideoj esence kaŝantaj grandajn dozojn da fanati­kismo kaj regresemaj antaŭjuĝoj. Jen kial la plej progresemaj popoloj en la mondo jam programas sian futu­ron surbaze de strukturoj politikaj kaj teritoriaj, en kiuj grandparte malaperos baroj interhomaj: landli­moj, suverenecoj, rasdiferencoj, patriotismoj, k.a.

Ce tia perspektivo ne sencus, ke ĉiu etna grupo, ĉiu tribo aŭ minori­tato lingva aŭ kultura, pretendus starigi propran ŝtaton kun la harhirti­ga ŝargo de ksenofobio kaj rivalecoj internajbaraj, ĝuste kiam la sistemo estas jam kaduka, nevalida. Ĉiujn fortojn ni devas nun uzi por novaj celoj: konkero far ĉiu popolo de mem regado, respekto absoluta al la homaj rajtoj de la individuoj, kreado de novaj principoj sociaj kaj organi­zado de pli aktualaj kolektivoj labo­ristaj, kiuj ebligu nin kontraŭbatali la multnaciajn kapitalismajn entre­prenojn kaj sukcese atingi niajn sociajn aspirojn. Tio jam je nivelo kontinenta.

Kaj certu, ke ni ne parolas pri utopioj, ĉar ni jam eksurvojas: necesas, eĉ urĝas, ke ni, la popoloj de la Eŭropa Komunumo, faru jam firmajn paŝojn antaŭen por la unuiĝo de Eŭropo ĉiurilate kaj ne plu nur komerce. Bremsas la naciismaj antaŭjuĝoj la progreson kaj kreadon de tiu moderna Eŭropo, kiu devas esti ekzemplo kaj stimulo por aliaj malriĉaj popoloj de aliaj kontinentoj.

Ni, laboristoj kaj eŭropanoj, ne devas lasi nin trompi de tiuj ĵonglistoj de la politiko serĉantaj ĉiam la propran profiton,  ĉar ili prezentas al ni senalternative la Eŭropon de la nacioj, ekvivalenton de la Eŭropo de la negocistoj. Se io pozitiva alportis ĝis nun en Eŭropon la traktato de Maastricht, tío estas la grava historia debato pri la futuro de la eŭropaj popoloj, kiu vekis renovi­gajn aspirojn kaj esperojn pri nia destino kiel homoj. En Eŭropo jam batís la horo de vera modernigo: de la ideoj, de la regionoj, de la popo­ loj. La naciismoj, en la mano de dekstruloj kaj kapitalistoj, baros ciam nian vojon en tiu Eŭropo, kiu nun naskiĝas.

Nia tasko estas nek facila nek tuja, sed nepre farendas. Ja, laŭ aserto de certa eminenta politikisto, "veran demokration oni konkeras ĉiutage". Simile, ankaŭ ni devos konkeri ĉiutage la Eŭropon de la popoloj!

Goethe, pli frue ol tiu politikisto, prave sentencis: "Nur tiu, kiu kon­keras ĉiutage sian liberecon, meritas ĝui ĝin".

Antonio Marco Botella.


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo