Etnismo

Indianino

La nunjara Nobel-premiito pri la paco

    La gvatemalia kiĉja-indianino Rigoberta Menchú Tum, 33-jara virino, estas la nunjara Nobel­ premiito pri paco. Oni premiis sin kie1 agnoskon de ŝiaj streboj por la socia justo, ŝia batalo por la paco intergenta en la pro­pra lando kaj ŝia konstanta defendo de la homaj rajtoj de la indiĝenoj de Ameriko.

    Si gvidis la Komitaton por la Unueco de la Kamparanoj de Gvatemalio kaj ĉiam celis porpacajn principojn kaj etna kulturajn valorojn en medio, kie regas violento kaj mal­justo .

    Rigoberta Menchú estas okulfrapa ekzem­plo pri suferado en propra karno de tiom da kruelo kaj perforto vivitaj: ŝi sentís la doloron de tia perverso en la sino de sia intima familio, ĉar ŝia patro mortis bruligita en la hispana ambasado en 1980, kiam la gvatemaliaj policistoj volis aresti la kamparanojn tie sin rifuĝintajn kaj bruligis kaj sturmis la diplomatan reprezentejon; tri monatojn poste ŝia patrino suferis seksperforton kaj morton, kaj iom pli malfrue unu el ŝiaj fratoj estis mortpafita de sovaĝaj militistoj. Ŝi mem devis forkuri por savi sian vivon, serĉis rifuĝon en monaĥejo kaj poste ekziliĝis en Meksikion, kie ŝi nun loĝas, aktive partoprenante en homamamj taskoj de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UNO.

    Tiu ĉi brava virino, la kiĉja-indiana* Rigoberta, estas nun viva simbolo de paco, ĉar, malgraú tiom da teruraj spertoj travivi­taj, ŝi senhalte strebadas por la paco de tiu mizera kaj tamen riĉenhava regiono, kaj por homamaj valoroj de la amerikaj indiĝenoj.

    Mi volas kredi, ke la norvega Komitato pro Nobelpremioj laŭreatis tiun ĉi eminentan virinon okaze de la datreveno de la Amerikmalkovro, kiel agnoskon universalan de tiuj civilizacioj kaj homoj indiĝenaj loĝantaj en tiu kontinento, kiujn ni, eŭropanoj, malestimis kaj plejofte sklavigis laŭlonge de kvin jarcentoj. Aljuĝi tiajn premion al virino, kiu simbolas tiujn indiĝenojn estas kio ĝuste decas. Mi opinias erara la sinteno de tiuj radikaluloj kontraŭ la celebrado de tiu datreveno. La vera kerno de la afero estas tio, kiajn homajn valorojn oni devas ekzalti kaj kiajn farojn el tiuj, oni devas abomeni, ĉar evidentas, ke la silento nur helpas kaŝi la honton de la krimo kaj baras la bezonon de la "civilizita" mondo pri justa informado. La protestoj devas daŭri, sed ne pro tiu celebrado pri du mondoj, kiuj antaŭ kvin jarcentoj renkontiĝis, sed kontraŭ la persisto de maljusto, kontraŭ la marionetoj novimperiismaj venantaj el la nordo de tiu kontinento mem, suĉanta la sangon kaj ŝviton de tiuj popoloj, kontraŭ tiuj hontigaj filmoj, kiuj ekzaltas la ekstermadon de indianoj pace loĝantaj en la propraj ehejmoj, ktp. ktp.

   La vera signifo de la elekto de Rigoberta Menchú kiel nunjara Nobelpremiito pri la paco estas tia, ĉar en plu prokrasteblas la proklamo de la aŭtentaj valoroj de la tiel nomita Nova Mondo, kaj la gravaj eraroj de la eŭropanoj konsideri la indiĝenajn popolojn de ameriko barbaraj kaj sovaĝaj. Oni tiel restarigas la respekton al la indiĝenaj kulturoj, kiujn ni neniam komprenis kaj nur valorigis kiel muzeobjekton. La defendo de tiuj rajtoj legitimitaj estas tio, kion de nun simbolas la ĉi-jara Nobelpremio pri la paco.

   Ĉu eble ankoraŭ iu el tiuj "kleraj" homoj kuraĝos dubi pri la nesovaĝeco de la amerikaj indiĝenoj leginte la verkon de Rigoberta "Mia nomo estas Rigoberta Menchú, kaj tiel naskiĝis mia konscio" aŭ tiuj dubemuloj preferas legi jenajn versojn de Rigoberta, originale verkitajn en la hispana lingvo, kiujn mi tradukis al la esperanta kun la sola celo, ke niaj legantoj konstatos la lirikan spiriton de tiu brava indiĝeno?:

Indianoj MI PRETERPASIS LA LIMON
Preterpasis mi la limon,
Mi ne scias pri reveno,
eble tio ja okazos,
kiam venos la printempo.

Mi revenos iun tagon,
eble dum la frumateno,
kiam la avino luno
kaj la patro sun' en festo
akompane de l' jubilo
kaj la hel' de ĉiuj steloj
diros al ni plej kontentaj
kun la ĝoj' de la festenoj,
ke tuj post la pluvofino
ĉiuj plantoj vive kreskos.

Reburĝonos la ajotoj(**),
kiuj baldaŭ malaperos
kvazaŭ militistoj murdus
la florŝosojn dum vespero.

Floros l' abrikotarbaro 
Sur la kampoj kaj la bedoj:
por la filoj niaj karaj
multe da maiz' ni semos,
kaj revenos l' abelaroj
forkurintaj pro timego...

Preterpasis mi la limon
kun sufer' kaj trista sento!

   Per la figuro de Rigpberta Menchú Tum la tuta mondo konas de nun tiujn indianojn, kiujn la filmoj prezentis kiel sovaĝulojn, kaj stariĝas li aŭtenta bildo pri la homaj valoroj de la amerikaj indiĝenoj. Trafe UNO deklaris ĉi tiun jaron: "OMAĜO-JARO POR INDIĜENOJ".

Antonio Marco Botella.

                              
* Kiĉjo: Etna grupo indiana de la lingva familio majao, parolata de pluraj indianaj triboj.
** Ajoto: en Centra-Ameriko kukurba planto donanta manĝeblajn fruktojn.

Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo