Politiko

LA LINGVIOJ

    Ne estis surprizo por ni legi en "Sennaciulo" (Oktobro-1992), ke, dum la SAT-kongreso en Kaŭno, oni debatis denove la problemon pri fondo de Laboristaj Esperantistaj Asocioj (LEA-oj), en tiu ĉi kazo en Orient-Eŭropaj landoj, kaj kian struktur-sistemon uzi en la fondota organizaĵoj.

    Laŭ la Gotemburga Konvencio, LEA-oj devus organiziĝi ne laŭ ŝtatoj sed laŭ lingvioj. Ni ne volas polemiki nun, ĉu tiu sistemo, decidita siatempe taŭgis por la funkcio, por kiu ĝi kreiĝis. Tiuj estis aliaj tempoj, kaj malsamaj la bezonoj. Ĉiukaze temas jam pri pasinto kaj ne tro utilus por nia Asocio konkludi ĉu oni eraris tiam aŭ ne. Tio, kion ni povas certigi nun sen ia ajn dubo, estas, ke oni ne aplikis la regulon pri fondo de LEA-oj, kiun postulas la Gotemburga Konvencio, kaj tial oni povas konsideri absurda, ke la SAT­ P.K. insistas nun, ke oni fondu novajn LEA-ojn per tiu strukturo nepragmata nomata lingvio, ne akceptita en sia strikta apliko de la nun funkciantaj laboristaj asocioj.

    La ĥaoso reganta en la SAT-Esperantio pri tiu afero estas absoluta. Ke neniu k-do volu vidi en tiu ĉi denunco strangan celon ni ja nur deziras, reguligi la situacion aktualan de la ekzistantaj asocioj, kaj eviti la eblan eraron meti la organizontojn de novaj LEA-oj en la teruran dilemon pri akcepto aŭ neakcepto en ili de lingvaj minoritatoj, en Centraj kaj Orient­ Europaj landoj tiel abundaj. Ni devas doti niajn laboristajn asociojn per flekseblaj elementoj, kiuj faciligu iliajn konsiston kaj disvolvon, kaj neniel bari nian futuron per burokrataj dogmemaj postuloj.

    La situacio de la nun funkciantaj LEA-oj jenas: ekzistas du germanlingvaj LEA-oj (en Germanio kaj en Aŭstrio); en la nederlanda lingvio nur unu sola membro ekzistas en belga teritorio; dana LEA-o malaperis; SAT-Amikaro, teorie enhavanta la franclingvanojn, akceptis en siaj vicoj katalunajn kaj vaskajn parolantojn de la francaj teritorioj; la jugoslava nacia UEA­ organizaĵo estis nekredeble akceptita kiel LEA-o, tiamaniere, ke ĝi reprezentas samtempe burĝojn kaj laboristojn, do temas ne pri kunlaboro de ambaŭ, sed pri efektiva reprezento; en Hispanio oni parolas oficiale kvar lingvojn kaj ekzistas unu sola LEA-o por la tuta hispana teritorio, ja la provo de la P.K. pri starigo de kataluna lingvio per naciistoj brue fiaskis, kaj eventuala lingvio per sudamerikanoj kaj hispanoj fariĝis la longaj distancoj inter ambaŭ kontinentoj; la angla lingvio devus konsisti el angloj kaj nordamerikanoj, minimume, sed nur el britoj konsistas la ekzistanta LEA-o.

   Ĉu oni povas kolekti pli da diverseco kaj konfuzo? Kial, rigardante tiun panoramon, SAT insistas apliki la Gotemburgan Konvencion asntataŭ reguligi la situacion de ĉiuj  kaj pretigi unikan projeton konsente por venontaj LEA-oj?

   Aldone al tio, oni esprimis dum la debato pri lingvio en la itita kongreso kuriozajn opiniojn pretendante difini konceptojn pri la SAT-movado, tiel maltrafajn kaj tiom da lumjaroj distajn de la realo, ke plaĉe ni legus  korektojn de la  konernaj resposuloj por iomete aranĝi la aferon; ekz. la reprezentanto de SAT en la debato asertis, ke "ĉar SAT ne havas landajn asociojn kiel UEA, pro tio ĝi estas Sennacieca Asoccio Nacieca". Evidente, la frazo terure lamas, kaj la postaj konsideroj, kiujn li atribuas al k-do Lanti pri ŝtatoj kaj nacioj, tute ne aranĝas la misdifinon.

    La SAT-eco de la membroj de nia asocio, same kiel ĝia rilatas al la nacio, kie ili loĝas aŭ naskiĝis. Administra strukturo apenaŭ povus indiki certan tendencon, sed neniam doni sencon ideologian al asocio. La SAT-eco de la individuoj, en tiu ĉi kazo, estas en intima rilato kun la idearo kiun ĉiu el ni havas, kaj kun la filozofio, kiun ni akceptas. Mia penso ne ŝanĝiĝis kiam mi vivis en Afriko, Francio aŭ Hispanio. Kaj se morgaŭ oni ŝanĝus la strukturon de nia asocio, mi restus sama SAT-ano ol antaŭhieraŭ. Estas la strukturo de la organizajoj, kiu devas adaptiĝi al la bezonoj kaj celoj de la individuoj aŭ kolektivoj. Pro tio, kiam ni parolas pri niaj lingvioj, ni ne povas atribui al ili virtojn ne ekzistantajn. Temas pri administra strukturo, kaj punkto. Se taŭga, oni ĝin uzas; se male, oni ĝin forĵetas. En tiu ĉi kazo evidentas, ke la lingvioj (kun novkoloniismaj spuro neniel koheraj kun la SAT-idearo) estis/estas tute neutilaj, do gravas, ke oni restudu la Gotemburgan Konvencion, kaj, se necese, ni ŝanĝu, forjetu gin, sed oni ne povas lasi tiun aferon putri, same kiel jam okazis antaŭ kelkaj jaroj.

    Laŭ nia opinio, kaj tia ne nepre farenda, SAT devus submeti al la atenta studo de la anaro -kaj, se eble, antaŭ ol oni fondos novajn LEA-ojn- jenajn konsiderojn:

  1. Publikigi en "Sennaciulo" aŭ per cirkulero la tekston de la Gotemburga Konvencio, por ke la membroj studu kaj opiniu pri ĝia aktuala taŭgeco.
  2. Krei specialan Komisionon por aktualigi aŭ sugesti novan Konvencion por LEA-oj. Pretigo de kompleta projekto.
  3. Peti al la prezidantoj de la nun funkciantaj EA-oj opinion pri la Gotemburga Konvencio kaj pri dezirindaj eventualaj aldonoj.

    Ni petas niajn k-dojn de la P.K. akcepti la enhavon de tiu ĉi artikolo ne kie kritikon al ilia agado (ja ili ne  kreis la Konvencion), sed kiel modestan kontribuon al la modernigo de SAT.


La Redakcio.

P.S. KAJEROJ permesas eventualan reprodukton de ĉi tiu artikolo en "Sennaciulo" aŭ periodaĵo de niaj LEA-oj, kompreneble se la koncernaj ĉefredaktoroj konsideras tion interesa por ties legantoj.


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo