Lingvo

Umberto Eco pledas por Esperanto

Umberto Eco, itala verkisto.    Umberto Eco, katedra profesoro pri Filozofio ĉe Bologna Universitato, prestiĝa semiologo kaj aŭtoro de gravaj verkoj, i.a. "La nomo de la rozo" kaj "La pendolo de Foucault", veturis pasintdecembre al Galegio (*) kaj en A Coruña partoprenis en la 5-a Internacia Kongreso pri Semiotiko, kaj en gi esprimis sian opinion, ke Esperanto estu instruata en fruaj aĝoj, tiel, ke ĝi iĝu vehikla lingvo en Europo. Li insistis, ke tio ne implicas forgesadon de la lingvoj ekzistantaj en la mondo, kaj petis politikan apogon por la internacia lingvo.

    La plej gravaj ĵurnaloj en Hispanio disvastigis la opinion de la itala intelektulo pri Esperanto, kaj la prezidanto de Hispana Esperanto-Federado, samideano Antonio Alonso Nuñez, loĝanta en Galegio mem, intervjuis lin persone. Eco ratifikis pli detale ĉion, kion li deklaris pri la dezirinda uzo de Esperanto kiel vehikla lingvo, kaj agnoskis la valorojn de nia internacia lingvo. Li rakontis al la prezidanto de la hispanaj esperantistoj, ke en siaj oftaj vojaĝoj, ĉefe en Francio kaj Germanio, li konstante aŭdas plendojn, ke la angla lingvo jam preterpasis la roIon de vehikla lingvo kaj iĝis imperiisma danĝero al la naciaj lingvoj, kiuj ekperdas terenon antaŭ ĝi. Kaj prof. Eco ĉiam replikas, al ili per sama simpla konsilo: "Ekinstruu Esperanton al viaj geinfanoj, kaj la danĝero malaperos"!

   Ankaŭ "El País", la plej prestiĝa ĵurnalo en Hispanio, intervjuis la faman italan verkiston kaj semiologon pri la Eŭropo de la Traktato de Maastricht, la nacia identeco, la lingvoj kaj signifo de la urboj en Euŭropo.

   Eco opinias, ke la nacia identeco ne estas produkto de la informado aŭ de la gazetaro, sed produkto de la historio. Rilate al la temo pri lingvoj en Eŭropo, li konfirmis sian opinion pri l a absoluta bezono de vehikla lingvo, t.e. de lingvo, kiu , kiel la latina dum la mezepoko, taŭgu por ĝeneralaj rilatoj kaj por interkompreniĝo de la Europaj popoloj. Tiu vehikla lingvo povus esti natura, kiel la angla, aŭ artcfarita kiel Esperanto, kaj tuj li aldonis por ŝirmi la respekton al minoritataj lingvoj, "ke vehikla lingvo montris neniam inklinon fariĝi natura lingvo, kaj la historio jam pruvis, ke estas tre malfacila trudi vehiklan lingvon al la popoloj".

   La vortoj de profesoro Umberto Eco, kvankam ili nur esprimis argumen­tojn similajn al tiuj ĉiutage ripetataj de la esperantistoj, multe impresis la publikan opinion.

    Jam de longe, pledo por Esperanto ne trovis tiom grandan atenton!

La Redakcio.


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo

>