Humuro

Bonvolu ridi, sed ne tro

Vera anekdoto en televido

Suno ridas En televida konkurso la intervjuisto demandas al konkursantino:
—Kiom da infanoj vi havas, sinjorino?

Misaŭdinte, ŝi pensas, ke li demandas pri ŝia aĝo, kaj tuj respondas:
—Mi havas 45.
—Mirinde! Ĉu vi havis ilin po 4?

Ankoraŭ pli konfuza, la konkursantino respondas:
—Ne tiom flatu min, sinjoro, mi ja havis ilin unu post alia!

Dum ekzamenoj.

Konversacias du knabetoj dum ekzamenoj kaj unu diras al la alia:

—Mi povis skribi eĉ ne unu vorton!
—Ankaŭ ne mi! Sed tio estas ja terura, ĉar eble niaj instruistoj pensos, ke ni kopiis unu de la alia1

Kaj la knabetoj cerbumis, kiel solvi tiom mlafacilan problemon!

Surtera aer-bapto

Maljuna sinjoro entuziasmiĝas dum sia aer-bapto kaj esprimas tian fervoron uzante ĉiajn topikojn. Jam de la eniro en la aviadilon, li miras pri ĉio kaj daŭre babilas kaj babilas. Fine li ekkrias:

—Ho, rigardi malsupren! La homoj ŝajnas formikoj!

Oni klarigas al li:

—Sinjoro, ili estas formikoj. Ni ankoraŭ ne ekflugis.

Kurioza banko-sturmo.

Oni aŭdas teruran bruon, kiam homo kun elefanto eniras en bankon.

La homo tondre krias kun perforta tono:

—Neniu moviĝu, ĉi tio estas bankosturmo!

Hurlas alarmosignalo, la polico venas kaj arestas la bank-ŝteliston. Scivolema, la policestro konversacias kun la originala rabisto pri la malfacilo de lia entrepreno, pro la uzado de elefanto por tiu sturmo, kaj admire diras al li:

—Ho, kiom malfacila devis esti por vi mastrumi elefanton tiucele, ĉu ne?

La rabisto tuj respondis:

—Ha, tute ne! Tio vere malfacila estis ŝtrumpi la kapon de la elefanto, por ke neniu rekonu gian vizaĝon!

Kredindeco inter profesiuloj.

Afabla vorto

Du homoj konversacias pri la kredindeco de la diroj venantaj de personoj dum ties respektiva profesia funkciado.

Unu el ili diras:

—Mi kredas nur la duonon, mi ja estas advokato.
—Tute male, mi kredas la duoblon, ĉar mi estas fiska inspektoro!

Konsolo ne konsola.

Pensiulo vizitas kamaradon grave malsanan en hospitalo de la sociala asekuro kaj, ĉar tiu plendas pri la kuracistoj, servoj kaj, ĝenerale, pri ĉio, la vizitanto intencas konsoli la amikon:

—Ne plendu! Mia problemo estas ankoraŭ pli bedaŭrinda ol la via. Mi kotizis pli ol 50 jarojn kaj ankoraŭ mi ne malsaniĝis!

María Fernanda

Olafo

Kajero 16ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo