Lingvistiko

Starpunktoj antaŭ lingvo-evoluo

La lukto kontraŭ la lingva evoluo estas perdota batalo. Tion asertas lingvistoj kaj pruvas historio. Tiun principon, kiu laboras de kiam lingvoj naskiĝis, povas nun bari eble la graveco de la amaskomunikiloj kaj disvolvo de la fremdolingva instruado, pro tio ke ili bezonas stabilan normlingvon (precipe ĉe la skriba medio). Pri Esperanto mi ne kuraĝas paroli, ĉar la manko de perspektivo kaj ĝia aparta naturo postulas, ke oni ne traktu la aferon sub samaj kondiĉoj kiel por aliaj lingvoj; sed tamen la fama svisa lingvisto Ferdinand de Saussure ja aŭdacis vortigi: "...tiu ĉi principo devas pruviĝi eĉ en la kazo de la artefaritaj lingvoj. La kreanto posedas la lingvon dum ĝi ne disvastiĝas; sed de la momento kiam ĝi plenumas sian rolon kaj iĝas komuna afero, oni ne povas ĝin regi plu. (...) Ĉu Esperanto eskapos el la fatala leĝo? (...) Ĝi disvolviĝos per leĝoj malsamaj ol tiuj de la pripensata kreado kaj oni ne plu povos retroiri".(1)

Pri Esperanto do sufiĉu provizora la Saussure-aj vortoj kaj jen ni transiru al trarigardo de l' konsideroj pri la lingvo-evolua fenomeno, kiu ŝajnas necesa de natura vidpunkto (ĉio naskiĝas, kreskas kaj laste mortas), sed neŝatata, nekonvena, obstaklenda) de socipolitika startopunkto. Kiam lingvo atingas la tiel nomatan literaturan maturecon, sin montras ia klopodo ĝin konservi tia kia ĝi aperas en difinita sinkrona momento. La ŝtat-lingvoj fontas el fiksitaj normoj, jen bazitaj sur la lingvo de la komunumo, kiu maturigis sian literaturon (kazo de la toskana), jen sur tiu de la politike reganta komunumo (kazo de la kastilia) aŭ jen sur ingvo en kiu doniĝas ambaŭ faktoroj (La Chaucer Engish). Estas interese konstati kiel la ekzisto de politike stabila ŝtato ŝajnas decide roli ĉe la fiksado (aŭ trudado) de difinita lingvo-formo.

Instruisto kaj lernanto Se reveni al nia punkto pri konservismo, ĉu tian agon oni povas teni porĉiame? La konservistoj asertas ke jes, sed pro manio de perspektivo ili ne rimarkas, ke malgraŭ ilia sinteno la lingvo fakte ŝanĝiĝadas, ĉar natura fenomeno, la lingvo ne povas esti regata de malmultaj manoj kiuj decidu ĉu ĝi estu tia aŭ alia en certa punkto de sia evoluo. La lingvon regas ĝiaj parolantoj, kiel senkonscia forto kiu agadas iompostiome sur ĝin. Konservismo estas do senutila, kaj peljofte malutila sinteno, ĉar kreas antaŭjuĝoj kaj la senton de malĝusta lingvo en la parolantoj kiuj, pro diversaj kialoj (uzo de alia dialekto aŭ socia registro), apartiĝas de la lingvaĵo trudita de la konservistoj kiel idealan.

En niaj propraj lingvoj ni troviĝas do en iaspeca dulingva situacio (lingvistike konata kiel diglosio); oni konas la fantoman normon (de oni ne aktiva uzatan) kaj oni parolas sian propran lingvon. Por kompreni, ekzemple, la hispanan lingvon de filmo, klera andaluzo devas koni vortojn kiaj peonza, regaliz, tiesto, punta, ktp, kvankam li uzus aliajn en sia normala parolo.

Lingvoj do evoluas laŭ multaj vojoj kiuj eskapas al konservemuloj. La parola lingvo de la geografíaj dialektoj iĝas ĉiam pli malproksima de la norma. La vortaro de la fakaj kaj sociaj ĵargonoj kaj slangoj kreskas geometrivice, ĉar se le naturo ŝanĝiĝas, ankaŭ la lingvo ŝanĝiĝas. Antaŭ tiu tohuvabojuo la konservisto povas nur verki senesperajn artikolojn sur la paĝo de iu digna ĵurnalo...

Alberto FRANCO


(1) Esperantigo el Cours de linguistique générale, Ferdinand de Saussure, Payot; París, 1986; p. 111.

Kajero 16ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo