Movado

La movado en kaj ekster Hispanio

Kaŭno. Post 50 jaroj da diktaturo, en Litovio okazis la 65-a SAT-kongreso en Kaŭno. Ĝi estis do, krom Esperanto-kongreso, ankaŭ grava festinda evento, ĉar retroviĝo de esperantistoj el Orient- kaj Okcident-Eŭropo. Libero kaj amikeco ĉiam ja celebrindas.

Malfermis la kongreson la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, kiu estis ankaŭ la prezidanto de O.K.K. Ĉeestis en la kongresinaŭguro elstarajlokaj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj, inter ili la vicprezidanto Motieka, kiu, en flua Esperanto salutis la kongresanaron per jena trafaparolo: "Nur la fakto, ke dum Sovetia Diktatora reĝimo Esperanto estis konsiderata kiel danĝera politika krimo, montras, ke tiu ĉi lingvo estas vera rimedo de demokratia komunikado. Tial gardu kaj flegu ĝin".

La kongreso daŭris 10 tagojn, okazis 24 prelegoj, 5 SAT-kunvenoj, 3 tuttagaj ekskursoj... Resume, vere tre riĉa kaj varia programo kun kontentiga partopreno.

La venontjara SAT-kongreso okazos en Kazanlak, Bulgario, do denove en Orient-Eŭropo, trava ecido, ĉar gravas tiu alproksimiĝo kaj ofteco de kontaktoj Orient-Okcidento kiel celo por unueca laborista movado. Estis aprobita jena

DEKLARACIO:

Amikeco "La 65-a SAT-kongreso okazinta en Kaŭno de la 5/8/ ĝis la 15/9/92 kun 617 aliĝintoj el 30 landoj:

  1. Solidaras kun la streboj de ĉiuj popoloj al memdecido pri siaj aferoj kaj samtempe  postulas, ke
    1. en ĉiu lando ĉiuj logantoj ĝuu la samajn rajtojn, sendepende de nacieco, lingvo aŭ alia distingilo kaj asertas,
    2. nur uzado de Esperanto povas certigi lingvan egalecon.
  2. Konstatas, ke en la ŝtatoj, antaŭe nomataj socialismaj, kreiĝis situacio, malfavora al la salajruloj kaj alvokas al la solidareco kun la nunaj kaj estontaj bataloj de la laboru­loj kontraŭ negativaj konsekvencoj de la transiro al la mer­ katekonomio.
       Ni ankaŭ atentigas, ke en la landoj kun jam delonge ekzistanta "libermerkata ekonomio" la situacio malboniĝas kaj postulas kreskon de solidareco por ke la bonstato de la labo­ruloj almenaŭ ne malkresku.
  3. Alvokas al kiel eble plej larĝa kunagado de ciuj demokratoj kontraŭ rasismo kaj ŝovinismo, kiuj kontaĝas nuntempe multajn Iandojn.
***** ***** *****

Namur.- Peto al kunlaboro.

Celante plibonigi la agadon en sindikataj medioj, oni bezonas esperantigi la deklingvan "Glosara de la labormondo kaj de la Sindikata Movado", kiun eldonis la Eŭropa Komisiono.

La homoj pretaj al kunlaborado en tiu tasko sin turnu al: FGTB-Esperanto. 3, rue des Brasseurs, B-5000 NAMUR (Belgio)

***** ***** *****

Parizo.- Jam aperis la ĉi-jara "Sennacieca Revuo" 1992, kiel kutime kun tre riĉa beletra kaj socia enhavoj. Kunlaboris en tiu ĉi kajero: N. Berdichevsky, Marjorie Boulton, Aldo de Giorgi, Arai Tomie, Mblnár Muhály, Hori Yasuo, Venelin Ntltev, Krys Ungar, Hans Rodewig, A. Marco Botella, Bernard Golden.

Tre interesa revuo nepre leginda. Mendu ĝin tuj ĉe la Centra Oficejo de SAT, Avenuo Gambetta, 67. F-75020-PARIS. ) Francia.

***** ***** *****

NEKROLOGO.- Kun bedaŭro ni komunikas al niaj k-doj la forpason de la edzino de k-do Victor Ortiz, nia bona amiko kaj prezidanto: de la zaragoza esperantista rondo.

Kun identa doloro ni informas pri la forpaso de D-ro José Olavide, fidela abonanto de nia revuo. Nian kondolencon al ambaŭ familioj.


Kajero 16ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo