La novaĵo venis al nia Redaktejo kiam ni enkomputiligis niajn lastajn artikolojn por "KAJEROJ", kaj la komunikaĵo diris, ke Miguel Fernández Martín, nia kunredaktoro, akaparis preskaŭ ĉiujn premiojn en la 32-aj Internaciaj Floraj Ludoj.
La premiojn oni pavas listigi tiel:
Plie, oni aljuĝis al li ankaŭ tri Honorajn Menciojn kadre de la Premioj Rozo, Violo kaj Eglanterio por liaj verkoj: "Puncas maten', feniksis am'", "Alvoko en tiom minora" kaj "Naskiĝoj" respektive.
Nur unu premion maltrafis nia bardo: tiu por la plej bona traduko de esperantaĵo en la katalunan, pri kiu Miguel Fernández, kompreneble, ne konkursis. Resume, oni aljuĝis al li entute ok premiojn.
Sen ajna pripenso ni, kolegoj kaj amikoj, iris al Terrassa (Barcelono) por la beletra festo. Ja temis pri omaĝo al persono kaj a1 1a poezio de Migue1, kaj ni ne povis ne ĉeesti!
Permesu al mi iom komenti la cirkonstancojn de la Festo. Mi nur diru, ke ĝia prezento restis meze (ĉu meze aŭ ni devas ankaŭ forigi tiun terminon?) inter aliaj pasintaj, kiujn mi konas, kies pompa kaj tradicia ceremonio brilis pli ol la Poezio mem, kiun oni volis honorigi kaj la normalaj kaj nunaj poezi-ceremonioj. Ne, la Festo ne estis tia, sed ankaŭ ne alitipa pli aktualigita, pli moderna kaj hodiaŭa...
Niaj katalunaj samideanoj devos nepre evoluigl, modernigi la Florajn Ludojn, kaj ili devos tion fari kiel eble plej urĝe, ne rapide sed senpaŭze, ĉar tio kion ni spektis montriĝas jam kaduka por nia nuntempo... Kial venas nun al mia memoro la Unua Lirika Festo de HEF okazinta en La Laguna honore al Régulo Pérez. Eble tiu povus esti unu el la adoptindaj modeloj!
Kaj kion diri ne jam dirita pri la poezio de Miguel Fernández? Ĉiuj liaj verkoj prezentitaj kaj premiitaj en la Konkurso atingas pli ol kontentigan nivelan, ni diru pli bone altan nivelon: "Jen nia packolombo", ricevinta la krompremion "Natura Floro", eble ne estis la plej bona, sed miaopinie, ĝi meritas la plej altan laŭron, ĉar oni devas aldoni al ĝiaj komunaj lirikaj valoroj la substrekindajn homamajn kaj sociajn ŝatatajn kvalitojn. La poemo estas kanto al la paco, protestokrio kontraŭ ties minacantoj:La granda problemo, kiam oni aŭskultas deklami plurajn poemojn de Miguel sen la teksto enmane estas, tiu angora impreso kiu kaptas nin kvazaŭ io valora eskapus al nia kompreno, al nia kaptovolo kaj forflugus malproksimen... Temas pri samtempigo de versoj kun kadencoj ravaj, verva muziko akompananta la recitadon, ritma danco baroka de rafinita frazeologio loge eniranta en niajn orelojn, la signifo de interesa mesaĝo forrabanta nian atenton...
Tiel oni aŭdas la versojn de Miguel, sed kion fari apriore? Kion kapti prefere? Kion elekti el tiuj esprimoj harmonie venantaj al ni? Ĉu la muziko, ĉu la parolesencon, ĉu la ritmo, aŭ eble iom el la tuto? Mi konfesas mian absolutan malkapablon elsukigi la esencon de tiom da valoroj enkadritaj en tiu koncepto malfacile difinebla nomata beleco ŝprucantaj en la forflugo de kelkaj sekundoj el la poemo... Ĝis kiarn mi frande legos, tre malrapide, tiujn poemojn, nur unu sola impreso: belegaj!
La festparoladon faris nia bona amiko Gonçalo Neves ne longan, ne tedan, sen la retoriko de la iamaj Florludaj Majstroj. Neves poezias kiam parolas kaj poezias eĉ kiam li silentas. Neniu persono pli adekvata por prezidi Poezian Feston.
La Redakcio de "KAJEROJ" gratulas vin, kara amiko Miguel, pro via sukceso! Gratulon kaj dankon, ĉar kun vi sukcesis ankaŭ la POEZIO!
Antonio Marco Botella