Pri ĉiuj grandaj naciaj lingvoj ekzistas plurvolumaj studoj pri la maniero, laŭ kiu infanoj denaske akiras tiujn lingvojn. Tiuj studoj, interalie, helpas lingvistojn kompreni multajn facetojn de la koncernaj lingvoj kaj de la evoluo de la parol-kapablo de infanoj, kiuj parolas ilin.Tiuj studoj provizas bazon, ekzemple, por verki lernolibrojn pri la koncernaj lingvoj aŭ por pluaj studoj pri infanoj kun parol-problemoj, ktp.
Prezentiĝas nun la okazo realigi ion similan ankaŭ pri Esperanto, ĉar mi mem povas utiligi la laborejon de la Unlversitato en Romo, en kiu oni okupiĝas pri ĝuste tiaj studoj.
Tiucele mi bezonas sekvi la lingvan evoluon de 20 infanoj, kiuj de la naskomomento estas alparolataj de almenaŭ unu gepatro en Esperanto.
La familioj, kiuj partoprenos la eksperimenton esence devos sekvi metodon evoluigitan en la roma universitato por kolekti informojn pri la lingva evoluo de la infano. Ne estos granda laboro kaj eĉ povos temi pri plaĉaplankokupo dum la unuaj vivo-jaroj de la bebo. Temos pri notado en taglibro de la plej interesaj esprimoj de la infano (en ciuj lingvoj. kiujn ĝi konas), pri kolektado de vortprovizaj listoj ĉiun trian monaton kaj pri surbendigado de la ludanta infano de tempo al tempo.
Kaj nun mi donu klarigon pri la iom serĉa titolo.
La beboj pretere estu ankoraŭ naskotaj por ke mi havu la tempon sendi la necesajn informojn al la gepatroj antaŭ la nasko. Tial mi serĉas nun gravedajn virinojn.
Tiuj virinoj povus esti esperantistinoj aŭ/kaj edzinoj de esperantistoj. En la dua kazo, kondiĉe ke la patro intencas regule alparoli la bebon en Esperanto, mi estos tre kontenta rilati kun la familio kaj enlistigi la bebon inter la studotajn infanojn.
En la unua kazo (graveda esperantistino) mi estos ege pli kontenta se la patrino mem volas paroli kun la bebo en Esperanto, dum la patro parolas la lokan lingvon.
Fakte ekzistas relative multaj denaskaj parolantoj de Esperanto. Laŭ mia takso en la nuna momento almenaŭ 200 familioj en la tuta mondo normale uzas Esperanton. Tamen tre ofte la portantoj de la internacia lingvo estas la patroj, dum la patrinoj parolas la lokan lingvon (ĝenerale tia estas la modelo en samnaciaj paroj) aŭ sian nacian lingvon (ĝenerala tio okazas en malsamnaciaj paroj, en kiu la fremda edzino loĝanta en la edzo-lando estas la nura ebla fonto por la neloka lingvo). Kvankam tio ne signifas ke la infanoj ne parolos Esperanton, aliflanke tio havas sekvojn ĉefe dum la unuaj evolu-jaroj.
Tio klarigas kiel mi aparte ĝojas pri la unua kazo, sed tute kontentas ankaŭ pri la dua.
Bonvolu kontakti min (Renato Corsetti, Colla Resto, 1-000)6 Palastrine. ltalujo. Tel. 39-6-9575713) kaj mi tuj reagos al vi por ke mia letero atingu vin almenaŭ samtempe kun la ekuŝistino.
Renato CORSETTI