Literaturo

Peĉa tago

Ĉu vi neniam sentis vin persekutata de misfortuno? Ĉu vi neniam spertis la senton kvazaŭ la tuta mondo inside komplotus kontraŭ vi? Nu, io tia okazis al mi hieraŭ.

En la oficejo, la tutan tagon mi ŝvitis kaj mishumoris, ĉar la aferoj tute ne volis iri glate. Verdire, jam de pluraj tagoj mi sidis en laboro ĝis hieraŭ, mi ne scias kial, ĉio staris sur la kapo kaj mi devis barakti, kiel fiŝo ekster la akvo, por finredakti unu el tiuj gravaj, seriozaj kaj konsiderindaj raportoj, kiujn fakte neniu legas. Jes, sendube, ĉio misis. Eĉ mia kara direktoro, pedanto pli teda ol kulo, decidís fordoni sin per korpo kaj animo al la praktikado de sia plej ŝatata sporto, tio estas, inciti al mi la galon.

-Eminenta kaĉo, sinjoro Braun -Ii ĉikanis, foliumante la raporton.
-Ĉu tubero? -mi demandis pikite.

La ceteron de la konversacio mi indulge ŝparas al vi. Tamen notu bone, ke, aŭdinte mían argumentadon, Ii subtile montris al mi, kiu kondukas la dancojn.

-Ĉu el viaj vortoj, sinjoro Braun, mi devas konjekti, ke vi ne plu kontentas ĉe nia Kompanio?

Kiel sciate, por saĝulo sufiĉas aludo; do, mi metis finon al mia latino kaj bele dancis laŭ lia fajfilo.

Mirakle, jes, nur mirakle, mi ne dronis en maro el adrenalino.

Feliĉe, je la deka kaj dek en la vespero, la tasko estis preta, kaj mi pafis min for el la oficejo.

Profunde laca, malsata kiel lupo kaj ĉagrenita de terura kapdoloro, mi aŭtis hejmen tra la kutima ĝangalo da semaforoj, kamikazaj taksioj kaj senfinaj obstrukcoj. Nur zena sinteno helpis min atingi la varmon de la dolĉa hejmo, kie la longe sopiranta etoso familia sukcesis sufoki definitive la lastan eron de mia pacienco.

-Kvin antaŭ la dekunua-salutis Flora, mia edzino. -De kie vi venas? Nu, ne, ne diru, mi konas parkeren vian litanion: la laboro, la direktoro, la trafiko, la ko, la to, kaJ la po, cu ne? Dum Flora, la kompatinda Flora, atendas, varmigas la manĝon, ade kaj re, unu fojon kaj alian ĝis la rizo ŝajnas betono.

Mi eksplodis kiel kermesa raketo.

-Fermu la faŭkon, Flora! Ne tedu min plu!

Kaj, anstataŭ prudente kateni la langon en la buŝo, mi stulte punis mian malplenann stomakon, aldonante:

_ -Mi ne volas manĝi. Mi ne malsatas kaj punkto.

Ho, kiom mi bedaŭris poste ĉi malsaĝajn vortojn. "Kia kaĉo!" mi pensis, evidente influita de mia subkonscio.

Baf, kial daŭrigi, verŝajne la ceteron de ĉi vigla kaj ne tro edifa epizodo vi povos mem konstrui el via propra sperto, ĉu ne?

Nu, en la lito, silento, dorso kontraŭ dorso ĝis, plene elĉerpita, mi havis la fortunon endormiĝi je la... ba, ne plu gravas!

Cirkaŭ la kvara nokte koŝmara sonĝo vekis min. Flora ne kuŝis apude, kaj preskaŭ senpripense mi ellitiĝis.

Lumo venis el la kuirejo, kaj jen tie mi trovis ŝin ĉe la fornelo.

- Kion vi umas? Estas la kvara nokte.

Si rigardis min kun aspekto de forlasita hundo. Ŝiaj okuloj brilis de larmoj.

-Mi kuiras torton el ĉokolado.
-Ĉi-hore?
-Jes, por vi. Vitre ŝtas-ŝi diris plorsingulte, kaj fulmo traboris mian koron.
-Vi havas farunon survizaĝe.
-Kie? Ĉu...? - ŝi demandis almetante manon al vango. -Ne. Ĉi tie! - mi diris kaj, proksimiĝante, tenere ŝin kisis sur la lipoj.

Tiam, dum ŝi torente ploris, mi streĉe brakumis ŝin.

-Flora, Flora, kiom mi stultas foje!
-Ne, ne, nur mi kulpas...

Ho, kia sceno, gi en subrobo kaj mi en kalsoneto, ligitaj per brakumo, meze de la nokto kaj de la kuirejo.

Hodiaŭ matene nur duobla dozo da kafo helpis min venki la dormemon. Cetere la necesan forton por alfronti la novan tagon mi ĉerpis el granda peco da torto, kiu, kredu, ne kredu, pli ol ĉokolade gustis ame.

92-7-17

Liven Dek


Kajero 16ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo