Lirikaj paĝoj
Datreveno
Ligas nin ambaŭo paŝa
tra dek-pli jarlongoj pulsaj
mi memoras bone
kiam vi kerubis grizan
tiamon mian
sterilon mian
sonmolon mian
kaj elsorĉis min cis limojn knabajn
tra puberoj kaj konkeroj
super dupaj niaj pioj
kontraŭ zorgoj transbigotaj
spite timon kaj naivon
kiam ni kunpalpe amblis
labirinton de inicoj
kaj lanugoj iĝis viloj
niaj voloj venis valojn
kie sinkas fiinstinktoj
por dronigo de ĉi kerno
sturma roda kaj feroca
el heredo praspecia
kaj fine homis ĉi-rite
prognoze semon nunan
pluon nian
ĉe eklibro viaventra
por espero aŭ despero
Salnevo