Lingvo

"Farti", la unua tabu-vorto en Esperanto

Kiel Zamenhof evitis tabu-vorton.

Lastatempe estis publikigitaj kelkaj artikoloj kaj broŝuroj pri tabuvortoj en Esperanto, sed ankoraŭ ne aperis definitiva studaĵo profunde analizanta la fenomenon en Esperanto ne nur laŭ lingva vidpunkto sed ankaŭ en la kadro de la sociologio kaj kulturhistorio de la Esperanto-lingvokomunumo. Estas necese esplori la influon de la kutimo de vort-tabuado sur la formado de vortoj en Esperanto fare de d-ro Zamenhof kaj ankaŭ tabuadon de esperantaj vortoj okazigitan de espeantistoj parolantaj lingvojn ne konatajn al Zamenhof.

Ekzemplo de tabuado ĉe Zamenhof estas lia elekto de la vortformo "kurba" surbaza de la franza etimo courbe, anstataŭ la pli internacia "kurva", kiun apogas latina curvus, hispana, itala kaj portugala curvo, germanan Kurve kaj angla curve. Zamenhof evitis la vortformon kun "v", ĉar kurwa ("w"="v") en la pola lingvo kaj kurva en aliaj slavaj signifas malĉastulinon, ĉiesulinon. Tamen en la reformprojekto de 1894 Zamenhof akceptis la internacian vortformon "kurva".

Komento pri la silabo "fik" en "Etimologia Vortaro de Esperanto".

En "Etimologia Vortaro de Esperanto" (EVE) Ebbe Vilgorg, la kompilinto, tuŝas la temon de tabuado rilate elekton de etnolingvaj morfemoj. Uzante kiel ekzemplon la vorton "figo", kiu enhavas la literon "g" anstataŭ "k" de la latina etimo ficus, li klarigas, ke "Zamenhof ne uzis la L originformon, probable ĉar la modernaj lingvoj preskaŭ unuanime montras -g- (krome formo kun -k- povus kunporti obscenajn asociojn, kp. G ficken = Esperanto fik/i PIV)". Tamen, pluraj vortoj ku la silabo "fik" restas en Esperanto sen modifado: "artifiko", "efiki", "kvalifiki", "mistifiki", ks.

Etimologio de "farti"

Nesciante sufiĉe bone la anglan lingvon, Zamenhof ne konstatis, kiam li enkondukis la vortformon "farti", ke ĝi fariĝos tabu-vorto pro angla-lingvuloj ekde la naskiĝo de la lingvo. Oni ofte diskutis pri ĝia deveno, kaj d-ro Vilborg komentas, ke ĝi estas "sen evidenta etimologio"; tamen li citas kelkajn proponojn klarigi ĝian formon kaj signifon. Luis Bastien en sia "Naŭlingva Etimologia Leksikono mencias A farewell "adiaŭ" (propradire "fartu bone") kaj ankaŭ la distance parencajn F se porter "farti" kaj I portarsi "konduti" (ambaŭ propradire "sin porti"), por havi eblon klarigi la ekziston de "t" en "farti".

D-ro Vilborg proponas serĉi klarigon de la formo "farti" en la dua elemento de A welfare kaj speciale G Wholfahrt "bonfarto, bonstato".

Estas evidente, ke la morfemo fare en la anglaj vortoj farewell kaj welfare ne povis esti uzata de Zamenhof por formi esperantan verbon, ĉar "fari" jam ekzistis en la lingvo kun sia propra signifo. Nur la dua parto de G Wholfahrt povas klarigi la uzon de "t".

Kiel "farti" estas tabu-vorto en Anglalingvujo.

En la artikolo pri "farti" en "Etimologia Vortaro de Esperanto" mankas klarigo, ke en la angla lingvo la verbo fart signifas "furzi", kaj pro tio, parolantoj de tiu lingvo pro honto ne emas uzi la esperantan verbon "farti". Ne estas sciate, kiam Zamenhof informiĝis pri tio. Jam en la reformprojekto de 1894 li proponis, ke estu uzata la esprimo kvale esten vue stato? anstataŭ "Kiel vi fartas?", sed unu el la trajtoj de tiu reformprojekto estis la elimino de ĝermandevenaj vortoj en la leksiko de Esperanto. En 1906 kaj 1907 li eksperimentis per la verboj "valtudi" (de L valetudo "sanstato") kaj "stati", sed ili neniam enradikiĝis.

En 1907 Zamenhof pritraktis "farti" en lingva respondo publikigita en "The British Esperantist". Jen la teksto.

Pri "farti".

Ĉar la vorto "farti" estas tre malagrabal por la anglaj oreloj, tial ni konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzado (precipe en Anglujo) la vorton "stati", kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton. Ekzemple: "Kiel vi statas" (anstataŭ "Kiel vi fartas"). En okazo kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la precizan vorton "sanstati".

Rimarku, ke Zamenhof ne informas, kial parolantoj de la angla lingvo grovas "farti" malagrabla vorto. Dum la sekvaj okdek kvin jaroj nek "stati" nek "sanstati" enradikiĝis en la lingvo de angleparolantaj esperantistoj, kiuj hardis siajn orelojn kaj kutimigis uzi "farti" same kiel aliaj esperantistoj, do ĝi ne plu estas tabu-vorto.

Ankoraŭ unu tabu-vorto: "peti".

Antaŭ plurajardekoj francingvaj  esperantistoj reagis sammaniere kontraŭ la verbo "peti", kiu estis malagrabla or iliaj oreloj, ĉar ĝi re similas al la franca verbo péter.  Same kiel la angla fart, ankaŭ ĝi signifas furzi. La tiutempa propono anstataŭi per la verbo "rogi" ne havis sukceson.

Kiel solvi la problemon de tabu-vortoj?

Kion fari pri esperantaj vortoj, kiuj estas malagrabalj por parolantoj de tiuj lingvoj havantaj similsonajn tabu-vortojn? De tempo al tempo venas propono, ke la esperanta vorto estu forigita, ĉar ĝi ofendas. Tio estas erara pesnamaniero, ĉar efektive, ne la esperanta vorto sed la etnolingva vorto kulpas. Oni, do, faru la ŝanĝojn en la lingvoj kun tiuj vortoj.

Bernard Golden.


Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo