La"Eldonejo Progreso", de Moskvo, dediĉita dum kelkaj jardekoj al la eldonado -en ĉiuj lingvoj- de la verkoj de la marksismaj teoriistoj, publikigis en la jaro 1990, unuafoje en Esperanto, la verkon "Manifesto de la Komunisma Partio, fundamentan dokumenton de la komunista literaturo.
Kiel sciate, tiu Manifesto estis verkita de Karlo Marks kaj Frederiko Engels laŭkomisie de kongreso de la Ligo de Komunistoj en 1847, cele al starigo de teoria kaj politika programo de la partio. Post tiu dato, ĉi tiu manifesto, multfoje eldonita kaj tradukita al multaj lingvoj, fariĝis baza kaj klasika dokumento de ĉiuj komunistaj organizaĵoj fonditaj en la diversaj landoj.
La kerna ideo de tiu dokumento estas, ke en ĉiu historia epoko la reganta ekonomio kaj ties formoj de produktado kaj interŝanĝado, samkiel ties neeviteble rezultanta socia strukturiĝo, formas la fundamenton, sur kiu konstruiĝas la politika kaj la intelekta historio de tiu epoko, kaj kiu estas klarigebla nur surbaze de tiu fundamento; ke, sekve, la tuta historio de la homaro estis disvolviĝado de klasbatalo, de batalado inter la ekspluatantaj kaj la ekspluatataj klasoj; ke la historio de tiu klasbatalo formas evoluo-procezon, en kiu, fine, oni alvenas al iu punkto, kie la ekspluatata kaj subpremata klaso -la proletaro- ne povas atingi sian liberiĝon sen samtempe unu fojon por ĉiam liberigi al tutan homaron malaperigante ĉiujn klaso-diferencojn, ĉiujn formojn de ekspluatado de la homo far la homo.
La eldonado en Esperanto nun recenzata estas altkvalita presaĵo, fajne tradukita kaj bele ilustrita. Ĝi enhavas ankaŭ la tekston de antaŭparoloj subskribitaj de K. Marks kaj F. Engels por la diverslandaj eldonaĵoj publikigitaj dum la vivo de tiuj aŭtoroj.
La nuna eldonado de la "Manifesto", de la soveta eldonejo "Progreso" venas al niaj manoj, kiam jam ne plu ekzistas Sovetio kaj eble ankaŭ ne la eldonejo "Progreso" mem; kiam fiaskis granda parto el la komunistaj reĝimoj, kies teoria bazo estis tiu Manifesto kaj la ceteraj verkoj de Marks, Engels akdj ties sekvintoj; kiam -ne unuafoje- la ofensivo de la kapitalistaj fortoj endanĝerigas kaj volas nuligi ĉiujn atingaĵojn, ĉiujn progresojn kaj ĉiujn konkeraĵojn de la batalanta laboristklaso; fine, kiam la propagandistoj de la kapitalisma sistemo kaj la burĝa potenco volas enkonduki en la menson de ĉiuj homoj la ideon, ke fiaskis por ĉiam la praktika kosntruado de komunista socio, pro tio ke la komunista idealo estas nerealigebla utopio.
En ĉi cirkonstancoj ne povas manki en mia recenzo pri "La Komunista Manifesto", mia opinio pri la aktualeco kaj taŭgeco por la nuna epoko de la marksistaj teorioj. La kapitalismo, ĉefe en ties imperiisma formo, daŭre estas la precipa baro por la atingo de la veraj: libereco, egaleco kaj frateco inter la homoj. La proletaro daŭre estas la sola klaso, kiun koncernas la titana tasko liberigi sin mem liberigante la tutan homaron. Kaj tio postulas klarigi la koncepton "proletaro". La propagandaj medioj de la kapitalista sistemo penas konvinki la popolamasojn, tiel en la ĉiama kapitalista mondo, kiel en la ĝis nun socialistaj landoj, ke la koncepto "proletaro" ne tazugas por difini konkretan hodiaŭan homtipon, ke ĝi estas ne-ĝusta termino por priktrakti la realaĵon de la nuntempa laboristaro. Milionoj da laboristoj en la tuta mondo estas trompitaj de tiu propagando, kiu konvinkis ilin, ke ili estas kvazaŭ mezklasaj civitanoj, kiujn interesas ŝanĝi nenion en la socio. Milionoj da homoj en la eks-socialistaj landoj de Orienta Eŭropo troviĝas ankoraŭ sub la halucino kreita de tiu propagando, kiu igis ilin kredi, ke ĉiuj povas fariĝi burĝaj posedantoj, se ili konsentas sistemon de libera merkato, privata propraĵo kaj kapitalista ekonomio. Sed la realaĵo estas obstina kaj elrevigan kaj ĝi montras, ke spit' al ĉiuj allogiloj de la burĝa sistemo, plejparto el al homoj estas destinitaj al la malfeliĉa situacio de "proletoj", Konkrete, proleto estas ĉiu homo, kiu posedas sian laborfoton kiel la solan vivrimedon. Tiu, kiu ricevas nek renton el kapitalo nek renton el tero, kaj dependas nur de la vendado de sia labor-kapablo, estas enkadrigita, ĉu li tion scias aŭ ne, en la granda amaso de la proletaro. En tiu kolektivo troviĝas de la senlaboraj mizeruloj de Peruo kaj Maroko ĝis la profesiaj laboristoj kaj intelektuloj kun relative altaj salajroj de la alte industriigitaj landoj. La homoj de ambaŭ ekstremaj situacioj estas pli facile inerŝanĝeblaj, ol ili supozas. Eĉ la plej bone pagita el tiuj profesiuloj povas en ĉiu ajn momento, pro la krizoj kaj skuiĝoj de la senracia kapitalista sistemo, fariĝi almozulo. La intereso de ĉiuj proletoj estas konstrui racian ekonomian sistemon, la komunismon, kiu garantiu ĉies vivrimedojn.
Tiu tasko estas la intereso de la tuta proletaro, sed en la realo, malfeliĉe, ĝi ne estas la alvokiĝo de la tuta proletaro. Laŭ Marks, la finfina venko de la principoj fiksitaj en "La Manifesto" venos sur el la intelekta evoluo de la proletaro. La eventoj kaj sortoŝanĝoj en la batalo kontraŭ la kapitalo, pli la malvenkoj ol al venkoj, montros al la batalantoj la nesufiĉecon de liaj ĝuisnunaj rimedoj, kaj malfermos iliajn mensojn al pli profunda kompreno d ela veraj kondiĉoj por la proletara liberiĝo. Nun ni travivas malvenkan periodon, el kiu oni devas eltiri instruon. La marksisma verkaro, al kiu apartenas "La Komunista Manifesto", konvene aplikita al la specifaj kaj konkretaj situacioj de ĉiu tempo, loko kaj cirkonstancoj, estas efika ilo por tiu intelekta evoluo de la proletaro, kiun la homa liberiĝo postulas. Kiam milionoj da personoj estas submtetitaj al la ekspluatado, mizero, malsato, perforto, senespero..., por ke aliaj homoj ĝuu altan komforton kaj konsumnivelon, daŭre ankoraŭ trairos la mondon la fantomo de la Komunismo.