Esperantismo

JEN ESPERANTISTA AMIKO.

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis en la numero 303 de "Boletín", ke mia bona amiko Guma'Salvador Gumá i Clavell fariĝis 90-jara. Kaj neeviteble venis al mi ondo da rememoraĵoj elvokantaj tiujn pasintajn tagojn kiam mi konatiĝis kun li: Tio okazis en Terrassa kadre de la unua hispana kongreso de Esperanto post la intercivitana milito, jaro 1951, evento pri kies okazigo dubis ĝis la momento mem de la malfermo de la kongreso, ĉar la tiama diktaturo ne facile cedis... Tiam ni estis junaj kaj optimismaj, kvankam la socipolitika situacio estis ankoraŭ ege malfacila, sed en nia koro viglis ĉiuj esperoj, kaj ni, dum la kongresekskursoj recitis kaj kantis en Esperanto, eble por kompensi la jarojn de deviga silento. En tiuj momentoj, nia amiko Salvador improvizis versaĵojn, tiel facile, ke ni tuj ekadmiris lin. Speciale impresis nin certaj versoj de karaktero popola kaj spontana, plenaj de suko, de naiva-moka scio, tiklaj kaj realismaj...

Apenaŭ mi legis en la citita revuo pri la datreveno de nia veterana amiko, mi senpolvigis la peperojn ame gardatajn en obskura angulo de mia skribotablo, sur kiuj aperas tiuj versoj kiuj tiom impresis nin jam antaŭ longe, respektoplene petis al la Redaktoroj de "Kajeroj" la publikigon de tiuj versoj kiel omaĝon al nia amiko Salvador kaj admiron al bonega esperantisto. Jen la prikomentitaj versaĵoj:

KANTOJ DE LA TIKLOJ.-
La inferon mi vizitis
kaj vidis multe da brulantoj,
kaj konstatis, ke pro amo
ne damnas sin geamantoj.
Varman lokon serĉas katoj
molan pajlon volas hundoj,
kiel kapkusenon volas
mi, vian mole varman bruston.
Mi sopiras eternecon
kaj plezuron en la gloro,
sed atendas min la ĉerko
kaj ĝi restados en la tombo.
La okuloj, du morusoj,
ŝia buŝo, fajra ardo,
ŝiaj vangoj du rezetoj
sed ŝia koro... nigra karbo.
Se vi celas geedziĝon
observante fraŭlinojn,
ĉu en manoj havas truojn
kaj akrajn ungojn je la fingroj.
Du aferoj en la mondo
pro ektuŝo makuliĝas
la freŝeco de la floroj
kaj la pureco de l' animo.
Ĉu vi kuŝos, ĉu vi staros,
ĉu vi dormos aŭ  laboros
fine de la finoj ĉiam
la versoj manĝoj vin en tombo.
Mian vivon vi prilumis
mia kara amatino,
tial nun mi venas rabi
de via lumo la radiojn.
Certe, nek Suno nek Luno
nek la steloj de l' ĉielo
kune samtempe brilante
brilas pli ol via belo.
Se ofendas mia voĉo
ke ruĝiĝas via vango,
la okulojn mi tuj vindos
kaj en la buŝ' kudros la langon.
Klaĉa lango pli mortigas
ol tranĉilo de buĉisto;
ĝi mortigas nur po unu
sed langoj buĉas po dek-miloj.
Vivu do la Libereco!
vokas laŭte kun kuraĝo
tiuj, kiuj havas hejme
fermitan birdon en la kaĝo.
La malbonaj ĉar malbonaj
kaj la bonaj sen distingo,
la tunelon al la morto
oni eniras kun tremtimo.
Se mi estus la paŝtisto
kaj vi estus paŝtistino,
tre verŝajne tuj sin paŝtus
la ŝafoj inter la ŝafinoj.
Estis ĉiam sama dramo
inter viro kaj virino,
je komenco pura amo,
kaj bastonado je la fino.
Havis ja okulojn bluajn
la trompinta min virino,
okuloj de ĉiela bluo,
ho, kiel granda la perfido!
Mia bopatrino mortis,
kaj akuŝis la kaprino,
vidu, ĉu alia homo
pli multe havas da feliĉo.
Ĵus por vi mi plantis pinon,
apudpordo rosmarenon,
sed abel' en via buŝo
fabrikis tunon da mielo.
Sian neston zorgas birdoj
papilioj ŝatas lumon,
patroj amas la filinojn
sed... filinoj la mallumon!
Tutan vivon mi pasigis
pristudante la virinojn,
kaj finfine mi konkludis
ke mi lernis nur nenion!
REFRENO:
Ni tiklas, tiklas
ni tiklas, tiklas
kun la plej bona humor',
ni gaje kantas
dum ni pikadas
per la tikloj de la kor'.

Ĉi tiuj koploj kaj aliaj estis tradukitaj aŭ adaptitaj el la hispana, aŭ, originale verkitaj de Salvador Gumá. FELIĈON KAJ GRATULON!,  amiko Salvador.

José Mª Bernabéu


Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo