Mi jus sciiĝis pri la morto de la lasta ano el nia granda triopo: Zamenhof, polo; Kalocsaj, hungaro, Waringhien, franco.
Ni ĉiuj bone scias kaj konscias pri la meritoj de Zamenhof, sed ne ĉiuj el ni plene konscias pri tio, kiom multe ni ŝuldas ankaŭ al Kalocsaj kaj Waringhien. Tial, mi parolu iomete pri la du lastaj triopanoj, per skizo pri iliaj ecoj, laboroj, meritoj:
Zamenhof estis la geniulo kiu riĉigis nin per la lingvo kaj per la tre kompetenta laborado kaj gvidado, kiu sukcesis vivigi la tuton, ekde la Fundamento ĝis la plej gravaj partoj por elkonstruo de la nova domo. Kaj Kalocsay kaj Waringhien siavice pruviĝos la plej kompetentaj kaj altmeritaj disĉiploj de Zamenhof, sukcesintaj ĝisfari la domon komforta, fiere montrebla al la mondo por ke ĝi konstatu, kiom kaj kiel ni komfortas, kaj tial kun pli da forto ni povu inviti ĉiujn al respekto, al helpo, al kunlaborado.
Por iom pli da kompleteco en ĉi tiu skizo, mi menciu ankaŭ tiun ies opinion, ke la lingvistika laboro de Kalocsay kaj Waringhien bezonas ioman poluron kaj perfektigon. Nu, tio eble estas prava aserto -kvankam mi pensas, ke ĝi povus rilati nur al iom pli pedagogia prezento. Sed... sukceso je tia grandfaro estos nur je atingopovo de tiuj eventualaj favoratoj de la dioj, kiuj disponos la saman kapablon, kompetenton, scion, kaj volos kaj povos sin dediĉadi intense al tia tasko: ¡La defio ne estas triviala! -Vere, ke ni ĉiuj estos tre feliĉaj, se tiaj novaj homoj aperos inter ni; sed dume, ni ne sentas nek sentos nin orfoj, ĉar jam delonge ni estas bone ŝirmataj.
Kaj ĉar ĉio dirita konsistigas niajn komunajn sentojn kaj opinion, jen mi pensas, ke per esprimo de ili ni povas plej sincere, elkore kaj varme esprimi niajn admiron kaj dankon al Waringhien -la ĵusa forpasinto-, al Kalocsay -mortinta antaŭ ne multaj jaroj- kaj al Zamenhof, ĉar ili tri, interfratiĝe, konsistigas nian grandan, gvidantan triopon.