Beletro

LA BELA SENKOMPARA KORDOVO

La proklamo en Okcidento de la Kalifejo de Kordovo en la jaro 929 fare de Abd-al-Rahman la III-a (912-961) koincidas kun la maturiĝo de la liriko en Al-Andalus (Iberio). La juna Abd-al-Rahman heredis de sia avo, la emiro Abd-Allâh (844-912), KORDOVOlandon en kompleta malordo kaj ruino.

Diversaj fakcioj batalis inter si por interesoj - absolute fremdaj al tiuj de la propra lando, dum tiu ĉi restis preskaŭ sendefenda antaŭ eventualaj atakoj de afrikanoj tra la sudo aŭ de kristanoj tra la nordo. Kun energio kaj talento senegalaj, kun kuraĝo kaj prudento, la juna emiro (poste kalifo de Okcidento) venkis ĉiujn fakciojn, organizis la fortan armeon, bremsis la agresemon de kristanoj kaj afrikanoj, metis ordon kaj prosperon en la agrokulturon, en la industrion, en la komercon, stimulis sciencistojn kaj artistojn ĝis li atingis modelan landon: la plej aridaj grundoj fariĝis fruktodonaj dank' al irigaciaj novaj sistemoj, dum la komerco tiamaniere pozitive malvolviĝis ke, laŭ la tiama ĉefo de la ŝtata dogano, la plej granda parto el enspezoj de la ŝtato venis ne de la impostoj sed de la abundaj eksportoj de produktoj (*). Kordovo, kun 500.000 loĝantoj, 113 domoj, 3.000 moskeoj, 300 domobanejoj kaj 28 kvartaloj estis komparebla nur al Bagdado mem.

Oni rakontas kiel ekzemplon pri prospero kaj prestiĝo de Al-Andalus, ke forpasinte riĉa konkubino de kalifo Abd-al Rahman, ŝi lasis sian fortunon al umaja princo, kiu intencis ĝin dediĉi al pago de elaĉetj de militkaptitoj, sed ĉar en tiu momento oni trovis neniun en la kristanaj regnoj de Leono kaj Navaro, Zahra, la favorata konkubino de la princo, sugestis al li "uzi tiun monon por la konstruo de belega urbo portonta ŝian nomon". Akceptis la sugeston la kalifo kaj en Novembro de la jaro 936 li ordonis komenci la konstruon de tiu impona urbo je kelkaj kilometroj de Kordovo: dum 25 jaroj, 10.000 laboristoj kun 1500 ŝarĝbestoj okupiĝis pri tiu konstruado, kiun la fondinto ne vidis fini, kiam li forpasis. La reĝa palaco kolektis ĉiujn mirindaĵojn de Oriento kaj Okcidento; ĝi estis tiel granda kaj luksa ke nur en la haremo loĝis 6.000 virinoj (*). Efektive, kiam la bela urbo estis finita oni nomis ĝin Madinat al Zahra.

Paralele kun tiu prospero de la lando en ĉiuj kampoj, progresis ankaŭ sciencoj, arto kaj literaturo. Tute nova kultura mondo fermentas en la bela Kordovo. Al ĝi pilgrimas sciencistoj, artistoj, poetoj el al tuta mondo. Estas tiuj jardekoj zenitaj gloraj tagoj por la poezio. Oni parolas la araban, la romancan (**) kaj, en la judaj kvartaloj, la hebrean lingvon. Oni ne plu rigardas al Bagdado por kopii la orientajn modelojn, oni kreas ilin ĉi tie kaj oni fieras ne nur pri la propra kreo, sed pri la karaktero originala de la kreaĵoj. Oni verkas la unuajn antologiojn de poetoj. La liriko de la kalifejo en Okcidento jam provis ĉiujn poeziajn ĝenrojn. La poezio de tiuj poetoj avangardistoj ankoraŭ ne atingis plenan maturecon, sed kelkaj el ili jam meritas aperi en la novaj antologioj. Se ne mencii la anonimajn poetojn aŭtorojn de muvaŝahoj (***), kiuj verkis en la romanca lingvo. Ni citu kelkajn elstarajn el tiuj aplaŭditaj en palacsalonoj, precipe en la ĉefurbo mem, la bela Kordovo: Ibn Hani, de Elvira (m. 973) aŭtoro de belaj poemoj el kiuj la plej grava: "Kasido honore al la steloj"; aŭ Ibn Abd Rabbihi, de KOrdovo (860-940), aŭtoro de ĉi tiuj belaj versoj:

BLANKA VIZAĜO.-
Mi neniam ion aŭdis
pli mirindan kaj pli ravan:
transformiĝ' en karneolo,
per pudor' de perlo blanka.

Via vangohaŭto estas
tiel delikate blanka,
tiel bela kaj perfekta
ke, se oni vin rigardas
la vizaĝon propran vidas
en la klaroj viaj ĉarmaj.

Ankaŭ tre interesas la poezio de Chafar ibn Utman al-Mushafi (m. 982), veziro de la plej inteligenta bibliofilo el la Mezepoko, la kalifo Al-Hakam la II-a, aŭtoro dela konata poemo "Cidonio". Apartan ĉapitron mi dediĉos al la poeto princo Marwan. Kaj mi finas la citojn per la eminenta figuro de Ibn Farach, verkisto kaj poeto naskiĝinta en Jaén, aŭtoro ce la renoma antologio "Libro de la Hortoj", en kiu li analizas la poezion de sia epoko kaj publikigas la poemojn plej gravajn de tiuj jaroj. Jen unu el la poemoj de Ibn Farach Mem:

ĈASTECO
Kvankam preta ŝi al cedo
la propono de Satano
kiel tento oferita
ne meritas mian ŝaton.
Ŝi aperis en la nokto
sen mistera kaŝvualo,
same kiel nokt' tenebra,
sed la lum' de ŝia vango
sorĉe la vualojn levis
de la nokt' kaj de l' vizaĝo
Eĉ se ŝi rigardon vanan
kun kapablo flagri korojn
volis lasi ŝi senprova,
sed mi fidis al diforto,
kondamnanto de volupto,
por ke mia pasi-bolo
mian ĉaston ne finvenku
tiel virto bremsas koron
kiel brido la ĉevalon
en rapida ard-galopo.
Nokton mi pasigis tiel,
kiel kamelid' senmanĝa
restas pro buŝum' malhelpa
tutan tempon tre malsata.
Same kiel hom' en bedo,
tiel mi mem malkapabla,
nur utila por flarsento
kaj rigardi ĝin ĝuplaĉa.
Estas mi ne kiel besto,
kiu sur ĝarden' sin paŝtas
sen kompreni, ke ĝardeno
estas ne por best' senmastra.

Ibn Farach de Jaén, forepasis en la jaro 976, sama jaro, kiam mortis la klera kalifo Al-Hakam la II-a.

Antonio Marco Botella

(*) "Historio de Afriko kaj Hispanio", de Ben Adari, titolita "Al-Bayano l-mogrib".
(**) Romanco: vulgara lingvo latinida parolata en ĉiuj landoj de Romanio post la disemembriĝo de la Romana Imperio, kiam tre diferenciĝis de la origina latina lingvo. Latinida lingvo parolata en Hispanujo. b)  Komponaĵo por kanto kaj piano sub formo de strofoj. (PIV). c) La plej antikva versformo de la hispana liriko, oksilabaj versoj, el kiuj asonancas la paraj kaj liberas la neparaj.
(***) Muvaŝaho: (El la araba muwaŝŝaha) Versoformo inventita de Mocaddam ibn Muafa, de Cabra (Kordovo), favorato de la emiro Abd-Allah (888-912) kaj kutime uzita en popolaj medioj por poezio do plej ofte oni uzis ĝin en la lingvo romanca. Sur la bazo de tiu ĉi versoformo oni kreis la zegelon.

Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo