Oni prezentas la premieron de nova teatroverkisto, sed la verko estas tiel malbona, ke kritikistoj kaj ceteraj invititoj malaperas unu post la alia, tiamaniere ke je la fino de lasta akto apenaŭ restas kelkaj dormantaj personoj en la teatro.
Furioza, la teatromastro ekkrias: -Kaj nun kion fari?-
La teatroverkisto per granda imagoklopodo respondas:
-Tute facile, sinjoro, ni ripetu la prezentadon, sed ĉi-foje sub la
formulo "kun fermitaj pordoj"!
Amikino mia organizis feston. Inter amikoj kaj konatoj ŝi invitis ankaŭ judon, kiun ŝi tre ŝatis pro liaj ŝercemo kaj simpatio. Ankaŭ estis invitita Karlo, junulo sufiĉe konata pro siaj kontraŭsemidismaj ideoj. En plena festo ĉiuj ni konstatis, kiel Karlo obstine serĉis la ŝancon por publike ofendi la judon, kaj efektive, en konversacio oni parolis pri kutimoj de fremduloj, kaj Karlo profitis la ŝancon kaj diris: -Mi tre ŝatas la turkojn, precipe pro tio, ke ili malamas porkojn kaj judojn-
Ĉies okuloj turniĝis al la judo, kiu tute trankvila respondis ridetante: -Feliĉe, sinjoro, vi kaj mi ne loĝas en Turkio-.
Oficiro de la tutpotenca 6a floto de Usono navigante sur akvoj de Mediteranea Maro perceptas lumeton, supozeble de ŝipeto proksima la la propra formacio, do telegrafe li avertas ĝin: -Sinjoro kapitano, deflankigu vin, venas potenca Floto de Usono!-
La surpriza respondo venas tuj: -Ne mi, sed vi devas deflankiĝi!-
Alarmite, ĉar per la respondo la oficiro konjektas pri homo ne normala, li konsultas la ŝipestron: -Sinjoro, ŝipeto antaŭ ni, kiu ne volas deflankiĝi!-
La ŝipestro, fiera kaj aroganta, insistas: -Forigu de antaŭ ni aŭ ni alfundigos vin. Vi estas ja antaŭ la potencega Floto de Usono!-
Denove la negativa espondo kaj la insista postulo:
-Deflankigu ja vi!-
Fine la problemo trafas eĉ la admiralon, kiu persone admonas la necedulon ne plu rezisti aŭ oni pereigos lin kaj lian ŝipeton.
La konkreta respondo mirigas ĉiujn: -Ho, moŝta sinjoro, mi estas nur la gardisto de la lumturo!-
Ĉu vi bone komprenis?
Ana diris al mi, ke vi diris al ŝi tiun sekreton, kiun mi diris al vi,
kaj pri kiu mi diris, ke vi diru ĝin al neniu-
-Ho, ŝi la sentaŭgulino!- Kiam mi diris al ŝi la sekreton, mi diris al ŝi,
ke vi diris al mi, ke mi al neniu diru ĝin; kaj mi diris al ŝi ankaŭ, ke
ŝi ne diru al vi, ke mi diris ĝin al ŝi-.
-Bone, mi pardonos. Mi diros al ŝi, ke mi ne diris al vi, ke ŝi diris al
mi, ke vi diris ĝin al ŝi; ĉu komprenite? Dankon!-
Inter troemuloj.-
-Mi havas hejme mirindan pentraĵon.
-Kion ĝi reprezentas?-
-Vinberaron, tiel mirindan ke la birdoj haltas por piki la vinberojn-
-Mi havas pentraĵon pri rimarkindan. Sur ĝi estas pentrita hundo, tiel
vere, ke la aŭtoritatuloj devigis min meti al ĝu buŝumon!-
María Fernanda.