Hektor Alos kaj Kiril Velkov, "EK AL LEG'! LEGO LIBRO POR PERFEKTIĜO EN ESPERANTO", Sofio, Bulgara Esperanto-Asocio, 1991, 2 kajeroj, 91 + 195 pĝ.
Jen nova krestomatio en Esperanto. Kion novan ĝi alportas al niaj komencantoj? Kiajn novajn tutojn ĝi ofertas? Mi risku jam respondi: "Ek al leg'!" do prezentas bonegan enhavon en aĉe aĉaj bindo kaj papero. Ne malofe, legontoj aĉetas librojn laŭ la ekstera aspekto; tute ne laŭ la (nekonata) enhavo. Tial, verko por komencantoj estu tiel eble plej alloga kaj sinpropona jam de la unua vido, male ĝi riskos malfacilan disvendon. Eĉ pli negative impresas la abundaj preseraroj de "EK AL LEG'!", ĉefe en la unua kajero. Ĉu ŝuldite al hasteco, ĉu al simpla neglekto? Mi ne scias.
Feliĉe, la tre trafa enhavo, la adekvata elekto far la kompilintoj kompensas la peneton legi tiun tuj disfalontan libron. La stranga orient-eŭropa kutimo disigi unuopan verkon po du volumoj ĉi-kze havas klaran kialon: la unua "kajeroj" (kia insulto, ja libreto!) duone dika ol la dua, celas "provoki la esperantistojn eklegi -precipe per tekstoj amuzaj, specimenoj el la literaturoj klasika kaj moderna (kaj) informoj pri la Movado", dum la dua "jam havas la taskon profundigi la sciojn pri la originala Esperanta literaturo kaj tiel riĉigi la vortprovizon, ankaŭ per neologismoj". Tio fakte signifas, ke la unuaj kajeroj pli amuzos la verajn komencantojn, dum la dua ĉefe ĝojigos beletremajn progresintojn. Ne hazarde, la komenca teksto estas eltiraĵo el la romano de U. Matthias "Fajron sentas mi interne", iel spegulanta la timojn kaj sentojn de esperantistiĝonto. Mi perceptis tiun fragmenton kiel ŝlosilon de la tuta "EK AL LEG'".
La decido antologii ne nur "veran" beletron, sed inkludi ankaŭ interesajn KONTAKTO-artikolojn unua- (eventuale dua ka tria-) nivelajn montriĝas rekta trafo, same kiel la abundaj informoj pri la movado (ekz., LA ĈEFAJ ESPERANTAJ ORGANIZAĴOJ, I. p. 9; LA DELEGITOJ DE UEA, I. p. 10). Jen konstanta trajto de ambaŭ kajeroj: oni legas ne nur en, sed ankaŭ pri Esperanto, nome, komencantoj poiome kaj nerimarkite eniĝas en la Esperantan kulturon. Se aparta Esperanto-kulturo estas fakto, tion ni tuj montru al niaj komencantoj, ĉu ne? La priaŭtoraj komentoj, mallongaj kaj oportunaj, taŭgas ofte por aludi priliteraturajn verkojn kaj revuojn, sendube cele al estontaj studemuloj de nia originala literaturo. (Parenteze: "EK AL LEG'" antologias nur originalojn, malkiel la bonega "BAZA LIERATURA KRESTOMATIO", de V. Benczik; do, iel ambaŭ verkoj komplementas unu la alian). Tial abundas aludoj al ESPERANTA ANTOLOGIO, TREZORO, PARNASA GVIDLBRO, LITERATURA FOIRO k.m.a.. Perfekte! Fakte, iomete da literatura kritiko aperas ne nur en tiuj kvazaŭ apartaj prikomentoj, sed foje ankaŭ en la antologierojn mem (ekz. P. Martinelli, Edmont Privat kiel poeto, II. p 15; G. Silfer, La Esperanto-literaturo: fenomeno unika, II, p. 130) Mi nur bedaŭras iom pli da tiaj specimenoj, kontraŭe al primovadaj informoj, svarmantaj tra ambaŭ kajeroj.
Traleginte nur la indekson, tuj konstateblas, ke ĉiuj gravaj Esperantaj aŭtoroj enestas la krestomation (entute, pli ol 70, se mi ne miskalkulis). Ne mirige, la fragmentoj ja bonas, ĉar ĉefe elektitaj surbaze de la vaste agnoskataj ESPERANTA ANTOLOGIO, TREZORO, kaj BAZA LITERATURA KRESTOMATIO. Tio ne signifas, ke "EK AL LEG'!" gurde papagas tiujn tri verkojn -mi jam menciis ĝiajn originalaĵojn- kaj ankaŭ ne malhelpas eltrovi novajn juvelojn (elstare: M. Fernández, "Returne", I. p. 85; G. Kamaĉo, "Kia la semo", II, p. 175).
Resume do, tre taŭga krestomatio por komencantoj, bona laŭ enhavo kaj prikomentoj, malbona laŭ ekstera aspekto... sed sendube ege ĉipa!
Antonio Valén.