Dum la kolekto de donitaĵoj por mia studaĵo pri la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj, publikigita en Serta Gratvulatoria in honorem Juan Régulo, mi samtempe faris notojn pri aliaj aspektoj de la kastilia kontibuo al la leksiko de Esperanto. Ĉar tiuj diversaj temoj ne havis lokon en la citita verko, mi planis pritrakti ilin en serio de apartaj artikoloj. Unu el la problemoj rilatas al asimilado, kiu ne ĉiam estas facila procedo, ĉar kelkaj vortoj kaj propraj nomoj , por tiel diri, rezistas al esperantigo. Evidentigas tion nekonsekvenca lingvouzo en publikigitaj verkoj. Ekzemple, la titoloj don kaj doña havas plurajn variajn formojn en Esperanto-tekstoj. En la sekvaj sekcioj estos prezentitaj la gradoj de asimilado kaj proponoj por tradukado.
En la plena vortaro de Émile Boirac, publikigita en 1909-1910, troviĝas sur pĝ. 355 la neasimilitaj firnih don kaj la fonetike transkribita donja. Ili ja estas difinitaj kiel hispanaj titoloj de ĝentileco por sinjoroj, respektive sinjorinoj. Estas indiko, ke la fonto de la du vortoj estas la hispana-Esperanta vortaro de Inglada kaj Villanueva.
En la vortaro de E. Tudela Flores de la jaro 1966, don estas tradukita per "mastro", "sinjoro", dum J. Paluzie-Borrell en sia vortaro publikita en 1967, tradukas don per "sinjora moŝto". Doña mankas en ambaŭ vortaroj.
Fernado de Diego ne provas asimili aŭ traduki la titolojn en sia esperantigo de Doña Bárbara de Rómulo Gallegos kaj La inĝene hidalgo Don Quijote de la Mancha, de Cervantes.
En Doña Bárbara "don" kaj "doña" estas glositaj simple kiel "sinjoro" kaj "sinjorino"; male, en Don Quijote la tradukinto klarigas en noto sur pĝ. 43, ke "Don, Doña" estis iam nobelaj titoloj, sed iom post iom ili ĝeneraliĝis, kaj nuntempe ili signifas simple "sinjor(in)o".
Diference de Fernando de Diego, Ramón de Salas Bonal la tradukinto de Sango kaj Sablo, de Vicente Blasco Ibáñez, asimilas individuajn nomojn de personoj sed la titoloj restas kiel Don kaj Doña: Don Jozefo, Don Johano, Doña Suno, Doña Demono. La nomo kun titolo povas aperi ankaŭ en flesiita formo: "akompani Doñan Sunon". (Rimarku, ke J. Régulo Pérez ne aldonas la akuzativan finaĵon al doña: "la sinjorinon doña Inés", "sian filinon doña Elvira".) En sia gloso pri don kaj doña, Salas Bonal informas, ke ili estas hispanaj titoloj uzataj de la alta kaj meza sociaj klasoj kaj metataj antaŭ la nomon.
En sia traduko de La rabeno de Baĥraĥ de Heinrich heine, d-ro Zamenhof ne asimilis don kaj anstataŭ doña uzis "donna" antaŭ virinaj nomoj: Don Isaak Abarbanel, Donna Schnapper-Elle, "la donna aŭdas nin". Donna estas la itala ekvivalento de doña. Povas esti, ke Zamenhof simple prenis la titolojn same kiel ili estas en la originala germanlingva teksto de Heine.
"Donna" estas uzata ankaŭ de Luiso Mimó Espinalt en sia traduko de Don Juan Tenorio de José Zorrilla. La sekvaj citaĵoj montras ankaŭ akuzativigon.
Sur pĝ. 15 estas jena gloso de "donna": "ina formo por la hispana honora titolo "don", kiun oni uzas nur antaŭ la antaŭnomo aŭ baptonomo, ne antaŭ la familinomo".
Paŝo al asimilado de don estas ĝia uzo en kunmetita vorto kun esperantigita persona nomo. Ĝi povas komenciĝi pr majusklo, kaj ĝi funkcias kiel nomo de legenda protagonisto (a) kaj romana heroo (b).
La korifeo de la Analiza Skolo, Rikardo Ŝulco (Richard Schultz) rifuzas la asimiladon de don kaj doña kaj tradukas tiujn titolojn per "sjoro" kaj "sjorino", kiuj estas mallongigoj de "sinjoro" kaj "sinjorino" respektive. Apostrofo regule anstataŭas la finan "o".
Ŝulco diferencigas inter "Sjor' Ĥuano" kaj "sjor' Kiĥoto", kiuj estas protagonistoj de literaturaj verkoj, kaj "donjuano" signifanta delogiston kaj "donkiĥoto", aludante romantikan idealiston.
Neniu el ĉi-supraj manieroj asimili la etimojn don kaj doña estas kontentiga,kaj la bizaraj formoj "sjoro" kaj "sjorino", elcerbigitaj de Rikardo Ŝulco, havas neniun ŝancon enradikiĝi en Esperanto. Nur du solvoj esas praktike akcepteblaj.