Literaturo

La talenta Ibn Suhayd

Abu Amir Talenta literaturisto.Suhayd naskiĝis en Kordovo en la jaro 992. Grava intelektulo kaj altranga politikisto dum la lastaj jaroj de la kalifejo Umaja *a(, li estis, krom elstara poeto, ankaŭ intgeligenta beletr/kritikisto, aŭtoro de interesaj verkoj, el kiuj oni konservas "Epistolo".

Lia poezio,konceptita kiel klasika en tiu epoko, havas certan stilon modernisman, tre similan al tiu ŝatata de okcidentanoj. Li observas detale la naturon kaj fidele priskribas ĝin per helpo de belaj metaforoj, kiel en tiu ĉi poemo:

TEMPESTO

Marfermiĝis ĉiu floro
sub fekunda densa pluvo,
kaj en la obskura nokto
ili estis kvazaŭ buŝoj
ricevantaj la kaĵolojn
kaj el mamoj vivonutron.

Marŝas laŭ militparado
surĉiele nubarmeo
plenŝarĝita de akvaro
defilanta kun majesto;
ŝajnas ora bril' de sabroj
kaj de malĝarĝo de kolero
l' internuba fajrfulmado
de l' sovaĝa fulm-tempesto.

Kvankam tiu ĉi poeto tute ne kondutis kiel la ceteraj, kutime serĉantaj la favoron de la sinjoro per laŭdaj poemoj, li ja ne eskapis el la fluo de sia epoko kaj serĉis sian inspiron en la plezuroj de la sensoj: la erotikaj kaj la priorgiaj, kaj kiel precipan esprimoformon li uzis la metaforojn. Jen unu el liaj plej belaj poemoj:

ORGIO

Kiam post la noktdiboĉo
ŝi dormiĝis plenebria,
laca de l' plezur' la korpon,
la okulojn dormfermitaj...

Mi, sen rompi ŝian dormon,
serĉis la talion ŝian,
samtimeme kiel homo
serĉas amikecon vivan.

Kisis mi la blankan kolon,
sorbis mi el buŝ' gracia kaj amoron,
ruĝon, plaĉon kaj amoron,
la plezurojn plej ĝuindajn!

Kun ŝi mi pasigis nokton
post la horoj plenorgiaj,
ĝis ridet' de helaŭroro
per la blanka dent' tagiĝa
venkis la tenebreskorton
de la nokto dense nigra.

Kiel kritikisto, Ibn Suhayd priskribis en sia verko "Epistolo" vojaĝon de poeto al la paradizo, kie li trovas certan nombron da renomaj poetoj, kies poemojn li kritikas, burleske laŭdas aŭ severe malaprobas, fakte tre interesa antologio, kiu multe helpas komprenon de la tiuepoka liriko.

Kiel politikisto li suferis la persekuton de la fanatikaj aliidanoj, kaj kun doloro vivis la malfeliĉajn horojn de la falo de la umajo Kalifejo.

Ibn Suhayd forpasis en Kordovo en la jaro 1.035, viktimo de suferiga terura malsano, kaj estis enterigata en parko de la sama andaluza urbo kie li naskiĝis.

Antonio Marco Botella
**********            ***************               *************
(1) Umaja: Apartenanta al araba dinastio devenanta de Banü Umayya, el kiuj kelkaj estis kalifoj de Damasko kaj aliaj en Al-Andalus, emiroj sendependaj kaj kalifoj de Kordovo.

Kajero 11ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo